Roĉestro (Nov-Jorkio)
Flago | Blazono |
Kromnomoj: La Florurbo, La Farunurbo | |
Loko en la ŝtato Nov-Jorkio, Usono | |
Kantono | Monroe |
Areo - Totala - Tera - Akva | 96,1 km² 92,8 km² 3,3 km² |
Loĝantaro - Totala (2000) - Aglomeraĵa - Denso | 219.773 1.098.201 2.368,3/km² |
Horzono | Orienta Norma Horzono: UTC-5 |
Koordinatoj | 43°9′56″N 77°36′41″U / 43.16556°N, 77.61139°U / 43.16556; -77.61139 (Roĉestro (Nov-Jorkio))Koordinatoj: 43°9′56″N 77°36′41″U / 43.16556°N, 77.61139°U / 43.16556; -77.61139 (Roĉestro (Nov-Jorkio)) |
Urbestro | Robert J. Duffy (2006) |
Retejo | www.ci.rochester.ny.us (angla) |
Roĉestro (anglalingve: Rochester) estas urbo en okcidenta Nov-Jorkio, Usono, ambaŭflanke de la Rivero Genesee, ĉe la suda bordo de Lago Ontario. En 2000 la urbo havis 219.773 loĝantojn, kaj la aglomera regiono havas pli ol 1 milionon.
Roĉestro estas la hejmo de la firmaoj Eastman Kodak kaj Xerox. Dum la 19-a jarcento ĝi estis hejmo de Frederick Douglass, fama eks-sklavo, aboliciisto kaj verkisto, kaj Susan B. Anthony, fama pioniro de voĉdono-rajtoj por virinoj.
La urbo Buffalo, okcidente de Roĉestro, estas pli fama por neĝo, sed neniu urbo samgrandeca aŭ pli granda ol Roĉestro ricevas pli da neĝo (meze 241 cm jare). Laŭ statistikoj de la usona registaro, neniu urbo kun pli ol miliono da homoj havas malpli da trafiko-problemoj ol Roĉestro.
La loka ekonomio baziĝas ĉefe sur instruado. Kelkaj altlernejoj kaj universitatoj situas en Roĉestro kaj ĝiaj antaŭurboj, interalie la Roĉestra Instituto de Teknologio (RIT) kaj la Universitato de Roĉestro, kiu estas plej granda dunganto en la regiono.
Enhavo
1 Festoj
2 Ĝemelurboj
3 Bildoj
4 Eksteraj ligiloj
Festoj |
Roĉestro ĉiujare gastigas plurajn festojn, inkluzive la Siringofeston, unu el la plej grandaj tiaj festoj en Nord-Ameriko.
Ĝemelurboj |
Roĉestro havas dek unu ĝemelurbojn tra la mondo:
Bamako, Malio
Caltanissetta, Italio
Hamamacu (浜松市), Japanio
Velikij Novgorod (Великий Новгород), Rusio
Krakovo (Kraków), Pollando
Puerto Plata, Domingo
Reĥovot (רחובות), Israelo
Renno (Rennes), Francio
Waterford, Irlando
Würzburg, Germanio
Ŝjanjango, Ĉinio
Bildoj |
La urbocentra akvofalo
La ponto de la strato Broad estis konstruita sur malnova akvodukto
Colgate-Rochester Divinity School
Ŝarĝboatoj sur la rivero Genesee
Eksteraj ligiloj |
http://www.rochester.edu Universitato de Roĉestro (anglalingva)
http://www.rit.edu Roĉestra Instituto de Teknologio (anglalingva)
http://esperanto.lodestone.org Esperanto-rondo de la Universitato de Roĉestro (dulingva)
http://rocwiki.org Vikio pri Roĉestro (anglalingva)
http://www.gevatheatre.org Geva-Teatro (anglalingva)