Bantua lingvaro
La bantua lingvaro estas subgrupo de la volta-kongo-branĉo de la niĝerkonga lingvaro. Ekzistas proksimume 500 bantuaj lingvoj, kiuj estas parolataj de proksimume 200 milionoj da homoj. Ili disvastiĝis en la tuta meza kaj suda Afriko kaj tie en ĉiuj ŝtatoj estas la plej multe parolataj lingvoj, ankaŭ se kiel oficiala lingvo plej ofte ankoraŭ estas uzata la angla, franca aŭ portugala.
En la nordokcidento la bantu-regiono limas al la ceteraj niĝerkongaj lingvoj, en la nordoriento al nilosaharaj kaj afrik-aziaj (pli precize kuŝidaj lingvoj). En la sudokcidento la kojsanaj lingvoj formas enklavon de la bantu-regiono (vidu la mapon).
La scienco pri la bantuaj lingvoj kaj la kun ili ligitaj kulturoj kaj popoloj nomiĝas bantuiko. Ĝi estas subdisciplino de la afrikaniko.
Enhavo
1 La vorto bantu
2 La plej parolantoriĉaj bantuaj lingvoj
3 Aliaj
4 Eksteraj ligiloj
La vorto bantu |
lingvo | singularo | pluralo |
---|---|---|
konga, ganda, ruanda, zulua | mu-ntu | ba-ntu |
herera | mu-ndu | va-ndu |
lingala | mo-to | ba-to |
sota | mō-thō | bā-thō |
svahila | m-tu | wa-tu |
La plej parolantoriĉaj bantuaj lingvoj |
Bantuaj lingvoj kun minimume 3 milionoj da parolantoj
lingvo | alternativa nomo | nombro de- parolantoj | Guthrie- zono | ĉefa disvastiĝejo |
---|---|---|---|---|
svahila | Kiswahili | 30–40 mi-oj | G40 | Tanzanio, Kenjo, Ugando, Ruando, Burundo, Kongo, Mozambiko |
ŝona | Chishona | 11 mi-oj | S10 | Zimbabvo, Zambio |
zulua | Isizulu | 10 mi-oj | S40 | Sudafriko, Lesoto, Svazilando, Malavio |
njanĝa | Chichewa | 10 mi-oj | N30 | Malavio, Zambio, Mozambiko |
lingala | Ngala | 9 mi-oj | C40 | Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo |
ruanda | Kinyarwanda | 8 mi-oj | J60 | Ruando, Burundo, Ugando, Kongo |
kosa | Isixhosa | 7,5 mi-oj | S40 | Sudafriko, Lesoto |
luba | Chiluba | 6,5 mi-oj | L30 | Kongo |
kikuja | Kikuyu | 5,5 mi-oj | E20 | Kenjo |
kituba | Kutuba | 5 mi-oj | H10 | Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Kongo (kongo-baza kreola lingvo) |
ganda | Luganda | 5 mi-oj | J10 | Ugando |
burunda | Kirundi | 5 mi-oj | J60 | Burundo, Ruando, Ugando |
makua? aŭ emakua? | Makhuwa | 5 mi-oj | P30 | Mozambiko |
sota | Sesotho | 5 mi-oj | S30 | Lesoto, Sudafriko |
cvana | Setswana | 5 mi-oj | S30 | Bocvano, Sudafriko |
umbunda | Umbundu | 4 mi-oj | R10 | Angolo (Benguelo) |
peda | Sepedi, nord-sota | 4 mi-oj | S30 | Sudafriko, Bocvano |
luja | Luluyia | 3,6 mi-oj | J30 | Kenjo |
bemba | Chibemba | 3,6 mi-oj | M40 | Zambio, Kongo |
conga | Xitsonga | 3,3 mi-oj | S50 | Sudafriko, Mozambiko, Zimbabvo |
sukuma | Kisukuma | 3,2 mi-oj | F20 | Tanzanio |
kamba | Kikamba | 3 mi-oj | E20 | Kenjo |
kimbunda | Kimbundu | 3 mi-oj | H20 | Angolo (Luando) |
Fiota | Kabinda, ibinda | H20 | Angolo, Kabindo |
Aliaj |
- Ngundi
Eksteraj ligiloj |
Ernst Kausen, Die Klassifikation sämtlicher Bantusprachen innerhalb der Niger-Kongo-Sprachen (DOC)
2007 aktualisierte Klassifikation sämtlicher Bantusprachen nach Guthrie mit Sprecherzahlen aus Ethnologue 2005.- Comparative Proto Bantu Online Dictionary
- List of Bantu Language Names with Synonyms ordered by Guthrie Number
Jacky Maniacky, Les langues bantoues - The Bantu Languages (französische und englische Version)- Introduction to the Languages of South Africa
- Journal of West African Languages