Heidelberg
Heidelberg | |||||
| |||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajtoj | – | ||||
Koordinatoj | 49°25′00″N 8°44′00″O / 49.416667°N, 8.733333°O / 49.416667; 8.733333 (Heidelberg)Koordinatoj: 49°25′00″N 8°44′00″O / 49.416667°N, 8.733333°O / 49.416667; 8.733333 (Heidelberg) | ||||
Alto super la marnivelo | 114 m | ||||
Areo | 108,8 km² | ||||
Loĝantaro | 160601 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (septembro 2018)] | ||||
Telefona antaŭkodo | 06221, 06202 (urboparto Grenzhof) | ||||
Poŝtkodo | 69115–69126 | ||||
Aŭtomobila kodo | HD | ||||
Oficiala Municipokodo | 08221000 | ||||
NUTS | DE125 | ||||
LOCODE | DE HEI | ||||
Subdivido | 15 urbopartoj | ||||
Komunumestro | Eckart Würzner (senpartia) | ||||
Adreso de la administrejo | Marktplatz 10 69117 Heidelberg | ||||
Heidelberg [Hajdlberk], en Esperanto Hajdelbergo, malofte Hejdelbergo, estas pitoreska urbo apud la rivero Neckar. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2017 ĝi havis 160 601 loĝantojn. Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj germanaj urboj. En la dua mondmilito ĝi estis unu el la malmultaj urboj, kiujn oni neniam bombardis. En la 19-a jarcento Hejdelbergo estis centro de la germana romantiko. Multaj poeziistoj kaj verkistoj skribis pri Hajdelbergo.
La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.
Enhavo
1 Vidindaĵoj
2 Universitato kaj fakaltlernejoj
3 Sciencaj institutoj
4 Entreprenoj de Hejdelbergo
5 Ĝemelaj urboj
6 Gravuloj
7 Eksteraj ligiloj
Vidindaĵoj |
Hajdelbergo posedas barokan urbocentron grandparte bone konservitan. La plej ŝatata turismaĵo estas la elektprinca Kastelo de Heidelberg, kies restaŭrita ruino situas sur monteto super la urbo.
Pliaj allogaĵoj estas la universitata biblioteko (en klasikisma kaj secesia stiloj), kelkaj kristanaj preĝejoj kaj la malnova ponto kun impresa dutura portalo. Ekzistas pluraj dekoj da diverstemaj muzeoj.
Universitato kaj fakaltlernejoj |
Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg (Ruprecht-Karl-Universitato Hajdelbergo)
- kadre de ĝi inter alie la Instituto de Astronomia Kalkulo kaj
- Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl
Pädagogische Hochschule Heidelberg (Pedagogia Altlernejo Hajdelbergo)
Hochschule für Kirchenmusik Heidelberg (Altlernejo pri Eklezia Muziko)
Hochschule für Jüdische Studien Heidelberg (Altlernejo por Judaj Studoj Hajdelbergo)
Sciencaj institutoj |
Deutsches Krebsforschungszentrum (Germana Centro por Kanceresplorado)
Max-Planck-Institut für ausländisches öffentliches Recht und Völkerrecht (Max-Planck-Instituto pri Eksterlanda Publika juro kaj Internacia Juro)
Max-Planck-Institut für Kernphysik (Max-Planck-Instituto pri Atomfiziko)
Max-Planck-Institut für Astronomie (Max-Planck Instituto pri astronomio)
Max-Planck-Institut für medizinische Forschung (Max-Planck-Instituto pri Medicina Esploro).
Entreprenoj de Hejdelbergo |
- Heidelberger Druckmaschinen
- Heidelberger Zement
- MLP
Ĝemelaj urboj |
Montpellier, Francio, ekde 1961
Kembriĝo, Britio, ekde 1965
Rehovot, Israelo, ekde 1983
Simferopolo, Ukrainio, ekde 1991
Bautzen, Germanio, ekde 1991
Kumamoto, Japanio, ekde 1992
Gravuloj |
- Gerhard Vossius
- Julius Wilhelm Zincgref
Eksteraj ligiloj |
- oficiala urba retejo
- retejo de la universitato Ruprecht-Karl
- urba artikolo en retejo gvidila al la regiono Rhein-Neckar
Rivero Neckar kaj la kastelo
La kastelo de Hajdelbergo
|
|