Hundo
Biologia klasado | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Hundo estas mamulo el la familio de kanisedoj (canidae), same kiel lupoj, vulpoj, kaj kojotoj. Kutime, la vorto hundo estas uzata en la signifo de dom-hundo (Canis familiaris aŭ Canis lupus familiaris). Ĝia bleko estas la bojo. La vorto hundo origine venis el la germana kaj parencaj ĝermanaj lingvoj (germane, dane, svede kaj norvege Hund, angle hound).
Hundoj kaj homoj havas reciprokan interrilaton, kiu ekzistas de miloj da jaroj. La prahundo estis ĉashundo, kiu helpadis al homo. Hundoj servas homaron per multaj manieroj. Ili estas gard-hundoj, ĉas-hundoj, kaj ŝafistohundoj. Interrilatoj inter homoj kaj hundoj ofte havas fortajn emociajn ligilojn, inter ambaŭ. Do, hundoj estas tre popularaj hejm-bestoj, sendepende de utileco. Hundoj montras allogan konduton (beleco kaj ludemo de hundidoj, komunikemo, amaj rilatoj, ktp.) rilate homojn por sukcese atingi manĝaĵon, zorgon kaj eĉ dominadon.
Ili loĝas ĉie ajn, kie loĝas ankaŭ homoj, do ŝajnas, ke tiu specio dependas de la homo. Oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 400 milionoj da hundoj tutmonde.
Temas pri la mamulo la plej diversa, tio estas diferencoj inter rasoj estas enormaj, laŭ grando, ekzemple inter ĉivavo kaj dogoj, koloroj el blanko tra ĉiuj brunoj al nigro sen forgesi la ornamitajn dalmatiojn, rapideco, kapablecoj, ktp. Homoj kombinis kaj miksis diversajn rasojn laŭ la intenco havi hundojn por diversaj utiloj. Tiel estas hundoj por ĉaso (serĉado, flugigado, predokolektado, atakado, ktp.), gregogardado (ŝafkolektado, kondukado, predantodetektado, alarmado, ktp.), transportado, kurado, blindulgvidado, akompanado, ktp.
Enhavo
1 Historio
2 Nuntempaj tipoj
2.1 Uzohundoj
2.2 Ĉashundoj
2.3 Gregohundoj
2.4 Gardohundoj
2.5 Tirbesto
2.6 Libertempa okupado
2.7 Peltoliveranto
2.8 Viandoliveranto
3 Astronomio
4 En kulturo
5 Proverbo
6 Referencoj
7 Vidu ankaŭ
8 Eksteraj ligiloj
Historio |
El historia vidpunkto estas certa, ke la hundo devenas el la lupo (Canis lupus) kaj ke jam antaŭ la komenco de la agrikulturo hundoj akompanis homojn. Oni parolas inter antaŭ 15.000 ĝis 100.000 jaroj. Estas du teorioj eble kongruaj. Eble homoj kaptis kaj uzis lupojn kiel defendo aŭ por alia utilo, tiuj bestoj alkutimiĝis al homoj kaj iom post iom ŝanĝiĝis. La alia teorio diras, ke ekzempleroj de lupoj mem alproksimiĝis al homoj por profiti de ties restaĵoj. Ambaŭ teorioj eblas. Ĉiukaze temis pri reciproka historio de parazitismo: ambaŭ specioj uzis unu la alian. Ankaŭ hundoj povas profiti el homaj restaĵoj kaj homoj profitas el tiu parazitismo, ĉar temas pri purigado.
Oni ĝis antaŭ ne longe supozis, ke la domigado de hundoj komenciĝis verŝajne inter 16000 kaj 15000 a.K. per grupoj de ĉasistoj. Novaj trovoj komence de la 2010-aj jaroj de hundokranioj pli ol 30000-jaraĝaj tamen implicas, ke la domigado jam komenciĝis antaŭ pli ol 100000 jaroj.[1] Kompare la ĉevalo estis domigata per nomadaj grupoj nur inter 4.000 kaj 3.000 a.K.
Hundoj estis verŝajne hejmigitaj inter aliaj bestoj kiel ŝakaloj aŭ ronĝuloj. Sed ili estis la nuraj, kiujn oni konservis, ĉar ili montris pli da kapablo al sociiĝo. Prahundo estis la lupo, sed laŭ eksperimentoj en la lastaj kvindek jaroj pri hibridado kun vulpoj ŝajnas doni similajn rezultojn rilate al socia konduto, ludemo, ...
La prahundo estintus ĉashundo, kiu helpis homojn.
- En antikvo hundoj utilis al bataloj (kiel ekzemple la irlanda lupohundo), al produktado de viando kaj estis ankaŭ roluloj de kultoj kaj religiaj ritoj.
- En la romia imperio, hundoj estis dorlotbestoj, gregargardistoj kaj uzataj por ĉasado. En Pompejo, arkeologoj trovis mozaikojn da hundojn, kaj restaĵojn de hundoj.
- En la mezepoko en la kamparo hundoj estigis kolektivajn timojn kaj suferis ĉiutagan mortigon. La nobelaro kontraŭe uzis hundojn por hundoforta ĉasado.
- En la renesanco pasio de homoj por ĉasado konservis lokon en la socio al hundoj. La nobelaro taksis hondon kiel signon de potenco kaj de grandeco. Tio ebligis la evoluigon de rasoj de dorlothundoj.
- En la 19-a jarcento la nombro de hundoj kreskegis. Hundoj iĝis popularaj bestoj.
- Ĉirkaŭ 1855 la malnovaj rasoj de hundoj estis oficiale agnoskitaj kaj ilia tipo fiksita. Dume estiĝis novaj rasoj kreitaj de homoj. Aperis la cinofilio, scienco pri hundoj.
- En la bela epoko, kaj inter la du mondmilitoj, artistoj, aŭtoroj kaj politikistoj elektis bestojn pro apartaj ecoj, kiel ekzemple melhundojn pro ties malgrandeco aŭ pudelojn pro ties haroj.
Nuntempaj tipoj |
La lasta epizodo de la komuna vivo de hundoj kaj homoj estas la vivo en modernaj kaj troloĝataj urboj, kie hundoj devas loĝi en malgrandaj etaĝoj. Kelkaj povas ĝui proksimajn parkojn, sed kelkaj ne. En multaj urboj, kie loĝas malpuraj kaj malkonsciaj hundoposedantoj, la stratoj iĝas malpuraj kaj plenaj je hundofekaĵoj.
Uzohundoj |
Uzohundo estas hundo, kiu subtenas homon dum ties laboro, iel profesiaj hundoj. Plej konataj estas nuntempe verŝajne la polichundo, kiun oni uzas por serĉi spurojn, por trovi drogojn, eksplodaĵojn, homojn (perditajn infanojn, senhelpajn individuojn, fuĝintojn) aŭ kadavrojn, sed ankaŭ kiel armilo helpante policistojn aŭ por gardado.
Iuj rasoj estas aparte taŭgaj kiel gvidhundo por blinduloj, verŝajne unu el la plej malfacilaj taskoj por profesia hundo, kaj kiel helphundo por handikapuloj. Iuj hundoj ricevas edukon kiel savhundo au terapihundo. Okaze de la paralimpikoj 2008 en Pekino la ĉina registaro aparte dresigis gvidohundojn por la blindaj sportistoj.[2]
La uzo de uzohundo, kiu nuntempe rilatas al nur malgranda nombro de hundoj estis verŝajne la origino de la domestigo de hundoj. Komence estis la helpo dum ĉasado, kaj dum trovo kaj dum mortigo de la predoj. Ĉe aboriĝenoj en Aŭstralio, kiuj estis parte akompanataj de hundoj, la unua celo estis la varmigo unu de la alia dum la malvarmegaj dezertonoktoj. Ne ekzistis ĉe ili aparta kunlaboro por ĉasado, hundoj ricevis nur kelkajn restaĵojn.
Ĉashundoj |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉashundoj.
Akompanado dum ĉasado estis verŝajne la unua kaj laŭ longa tempo la plej grava uzo de hundoj. La necesajn ecojn kaj lertecojn heredis la hundoj de siaj prauloj, la lupoj. Nur multe pli poste oni bredis apartajn ĉashundrasojn. Tiel oni bezonis rapidajn hundojn por pelĉasado, kaj malgrandajn hundojn por eniri vulpejojn aŭ melejojn.
Gregohundoj |
Kiam homoj setlis kaj pli kaj pli kulturis la grundon kaj bredis bestojn, hundoj estis pli kaj pli uzataj por gardado de domoj, bienoj kaj gregoj. Por elekto de taŭgaj bestoj kiel gregohundoj, oni uzis ilian naturan lup-devenan emon al kunigo de grego.
Gardohundoj |
Oni povas uzi ĉiun hundon kiel gardohundo, uzanta ĝian naturan econ averti la gregon pri minacanta danĝero. Enurbe oni uzas prefere malgrandajn hundorasojn, kiel la ŝpico, sed kampare ankaŭ grandajn hundojn, kiuj pli impresas pro sia grandeco. Ofte oni uzas du hundojn: malgrandan, kiu havas pli malaltan stimulosojlon kaj avertas pri alveno de fremdulo, kaj grandan, kiu pretas defendi domon kaj bienon. Ankaŭ gregoprotektaj hundoj estas gardohundoj kaj uzataj nuntempe por gardi aĵojn, kiel ekzemple la anatolia gregohundo en Turkio.
Tirbesto |
La uzo de hundoj kiel tirbesto de malriĉuloj estas dokumentita almenaŭ ekde la mezepoko ĝis en la 20-a jarcento. Almenaŭ en Niemegk, tiam ankoraŭ en la la regiono Zauch Belzig en Brandenburgio
hundoĉaroj estis uzataj, ekzemple dum fojnorikolto, de kamparanoj depost la milito de 1870/71 ĝis ĉirkaŭ la ŝtatigo de la agrikulturo en la GDR.[3] En la suda regiono de Usono, la hundoj estas uzataj por ĉasi la sovaĝajn porkojn.
En nordaj landoj hundoj, kiel huskioj aŭ samojedoj estas uzataj ĝis nun kiel sledhundoj.
Libertempa okupado |
Pro siaj sociaj adaptiĝkapabloj la hundo estas la besto la plej ligita al la homo. Tiel multaj homoj pasigas sian libertempon nuntempe kun hundoj, ekzemple praktikante hundosportojn. La hundoj povas esti bonaj kompanoj por migrado kaj kurado.
Nemalofte hundoj estas la nura socia rilato de sia posedanto.
Pro la el tio rezultanta homigo de la hundoj estiĝas ofte gravaj eraroj, kiuj malrespektas la naturajn bezonojn de la bestoj. Ofte, la hundoj estas pli feliĉaj en grupoj.
Peltoliveranto |
Ĉefe en norda Azio la felo de hundoj estais ŝatata pelto ĝis komence de la 20-a jarcento, ekzemple por gantoj. En Brazilo hundofeloj, ĉefe tiuj de melhundoj estas uzataj por fari frottamburojn nomatajn Cuíca.
Ankaŭ en Eŭropo ekzistas negoco pri hundofeloj. Ĉar ne ekzistas deklaracidevigo, ofte estis uzataj fantaziaj nomoj, kiel ekzemple Gaewolf [4] aŭ la produkto estis simple deklaraciita kiel "vera pelto". Ekde la 31-a de decembro 2008 negoco kaj importo de kato- kaj hundofeloj estis malpermesitaj en la Eŭropa Unio.[5]
Vidu ankaŭ rason Coton de Tulear.
Viandoliveranto |
Hundaĵo estis konsumata kiel nutraĵo en iuj landoj, kiel ekzemple Koreio, Vjetnamio kaj kelkaj sudaj provincoj de Ĉinio, kiel ekzemple Gŭangdongo. Tamen en multaj kulturoj estiĝis nutrotabuo, kiu malpermesas la konsumon. En Germanio kaj en multaj aliaj landoj, hundaĵo estas perleĝe ne plu nutraĵo, kaj oni ne rajtas negoci aŭ surmerkatigi ĝin. En Svislando male al la reguloj en la eŭropaj najbarlando la manĝado de hundoviando daŭre estas permesata malgraŭ protestoj flanke de bestoprotektantoj. Tradicion la manĝado de hundoviando havas en la svisa regiono de Apencelo. Lastfoje la federacia konsilio de Svislando en 2012 kontraŭstaris malpermeson konsumado de hundoviando.[6]
La hundoviando estas nek halalo nek koŝero.
Astronomio |
Granda Hundo (Canis major) estas aŭstrala konstelacio, kies plej fama stelo estas Siriuso.
Malgranda Hundo (Canis minor) estas boreala konstelacio, kies plej fama stelo estas Prociono.
En kulturo |
Laŭ armena mitologio, aralezoj (armene Արալեզ) estas estaĵoj aŭ spiritoj, kiuj aspektas kiel flugopovaj hundoj. Ili malsupreniĝadis al kampo de batalo por revivigi mortigitajn heroojn, lekante iliajn vundojn.
En greka mitologio, nur lia hundo rekonis Odiseon je sia reveno hejmen. En la sama mitologio, ekzistas hundo trikapa kiu gardas la submondon, nomata Kerbero. En mito, la heroo Heraklo prenas ĝin el la submondo por kompleti unu de liaj dekdu laboroj.
Virginia Woolf verkis Flush: A Biography (1933) kiel part-fikcia, part-biografio de la hundo cocker spaniel posedita de la Viktoriana poeto Elizabeth Barrett Browning. La verko estis verkita el la vidpunkto de la hundo.
Jack London verkis du romanonj pri hundoj; The Call of the Wild (La Voko De Sovaĝo), kaj White Fang (Blanka Dento).
Diana Wynne Jones verkis la romanon Dogsbody (Hundkorpo) en kiu la stelo Sirius trovas lin mem transforma en hundo.
Ekzistas multajn da memoj sur la interreto pri la hundoj, rimarkinde la "Doge". Tiu estas ŝibainu ridetanta.
La filmoj pri hundoj estas tre populara; eksemple Lassie.
En la bildrakonto "A Redtail's Dream", de Minna Sundberg, la ĉefpersono, Hannu, havas parolantan hundon, nomata Ville.[7]
Kelkaj YouTubistoj, kiel Natoo et Markiplier, inkluas iliajn hundojn en iliajn videoj.[8]
En la videoludoj Skyrim, Mad Max, kaj Fallout 4, ekzistas caninaj kompanoj.
Proverbo |
Ekzistas pluraj proverboj pri hundo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[9]:
„ Ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta. ”
„ Vivi kun iu kiel hundo kun kato. ”
„ Kolera kiel rabia hundo. ”
- Ankaŭ la angla lingvo havas kelkajn proverbojn pri hundoj:
- "Lasu dormantajn hundojn kuŝi."
- "Vi ne povas instrui novajn aferojn al maljuna hundo."
Referencoj |
↑ derStandard.at de la 8-a de aŭgusto 2011: "33.000 Jahre alter Hundeschädel zeigt frühe Domestizierung"(33000-jaraĝa hundokranio indikas fruan domigon; konsultita la 28-an de aŭgusto 2014)
↑ CRI-onlie, Esperanto: "Pekino dresas gvidhundojn por Paralimpikoj de 2008" (konsultita la 26-an de aŭgusto 2014)
↑ Die Geschichte der Kirche in Gadegast (La historio de la eklezio en Gadegast). Laste vidite la 2-an de junio 2008.
↑ La termino Gaewolf estas uzata en Germanio, ĝi devenas de gae, kiu signifas hundo en la korea, kaj de wolf, kiu signifas lupo en la germana.
↑ Eŭropa Parlamento: Verbrauchermitteilung vom 19. Juni 2008 (Porkonsumnta informo de la 19-a de junio 2008).
↑ Tages-Anzeiger de la 12-a de julio 2012: "Schweizer sollen keine Hunde und Katzen mehr essen" (Svisoj ne plu manĝu hundoviandon; konsultita la 26-an de aŭgusto 2014)
↑ http://www.minnasundberg.fi/characters.php
↑ https://www.youtube.com/user/markiplierGAME/videos
↑ Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof ĉe lernu.net
Vidu ankaŭ |
- Listo de hundrasoj
- Koprofagio
- Hundopesto
- Kinologio
- Ŝerco pri la hundo Mamomia
Eksteraj ligiloj |
- http://www.idir.net/~wolf2dog/wayne1.htm
- http://www.fci.be
- http://www.mnh.si.edu/GeneticsLab/StaffPage/MaldonadoJ/PublicationsCV/Science_Dog_Paper.pdf
- http://news.nationalgeographic.com/news/2004/02/0209_040209_dogsdogsdogs.html
- http://www.haustier-krankenkasse.de/de/hundeversicherung-krankenversicherung-hunde-haftpflicht/hunde.html