Katartedoj
Nigra katartoj manĝantaj bovan kadavron | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Ĝenroj | ||||||||||
Cathartes | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La katartedoj, Novmondaj vulturoj aŭ amerikaj vulturoj enhavas sep speciojn kiuj troviĝas en norda kaj Suda Amerikoj. Temas pri 5 katartoj kaj 2 kondoroj.
Amerikaj vulturoj tute ne rilatas al Malnovmondaj vulturoj aŭ al aliaj tagaj rabobirdoj, kiuj siavice estas klasataj en diversaj ordoj. Ili similas al Malnovmondaj vulturoj nur pro tio ke ili evoluas simile. Do, ili estas konsiderataj pli proksimaj al cikonioj laŭ sia lokigado en Cikonioformaj birdoj. Kvankam nuntempa klasado daŭre estas kiel dirite, DNA analizoj preskaŭ pruvas malon.
La kvin specioj de katartoj estas:
Meleagra katarto, Cathartes aura
Malgranda flavkapa katarto, Cathartes burrovianus
Granda flavkapa katarto, Cathartes melambrotus
Nigra katarto, Coragyps atratus
Reĝa katarto, Sarcoramphus papa
La du specioj de kondoroj estas:
Kalifornia kondoro, "Gymnogyps californianus"
Anda kondoro, "Vultur gryphus"
Ankaŭ la sciencaj nomoj de kondoroj estas pridiskutataj.