Ribelo
Ribelo estas nekaŝita perforta rezista agado de pluraj personoj kontraŭ (ofte ŝtata) potenco. Ribelantoj rifuzas obei al la registaro, al okupanto aŭ al alia aŭtoritata instanco kaj klopodas perforte forigi ĝin. Ofte ili tiucele batalas per armiloj.
Ribeloj ofte celas ŝtatan sendependecon, aŭtonomion de teritorio aŭ aligon de la teritorio al alia ŝtato. Okazas ankaŭ ribeloj celantaj nur proteston kontraŭ regantoj aŭ sociaj klasoj.
Ribelo ligita kun ŝanĝo de ekonomia kaj proprieta strukturo estas revolucio.
Ekzemploj de ribeloj |
- Boksera ribelo
- Tajpinga ribelo
- Kamparana ribelo
- Paska Ribelo
- Slovaka nacia ribelo
- Ribelo de la Kanusoj
- La ribelo de poznana junio
- Ribelo de Varsovio
- Maŭ Maŭ
- Matrosribelo de Kronstadt
- Ribelo sur la Bounty
- Novembra ribelo
- Tunizia ribelo en 2010-2011
Vidu ankaŭ |
- Anarkiismo
- Civila malobeo
- Insurekcia anarkiismo
- Intifado
- Puĉo
- Revolucio