Prevezo






Preĝeja turo en Preveza


Prevezo (novgreke Πρέβεζα, Preveza), estas malgranda havenurbo kaj komunumo ĉe la greka marbordo, inter la Ambrakia golfo kaj la Ionia maro aliflanke, en provincio Prevezo. Ĝi estas administra centro de la samnoma provinco en la regiono Epiro. Prevezo havas 16.000 loĝantojn kaj estas sidejo de ortodoksa episkopo.


Oni produktas en Prevezo precipe olivojn, laktaĵojn kaj vegetalaĵojn. Sur la duoninsulo Actium (sude de Prevezo) troviĝas trafika flughaveno. La haveno de Prevezo situas sur la okcidenta marbordo de la ambrakia golfo. La urbo ne havas fervojajn kontaktojn.


Eŭropa ŝoseo 55



Ceteraj informoj |


6 km norde situis la antikva urbo Nikopolis, kie okazis en 31 a.K. la batalo de Actium.


Ĉe Prevezo okazis en 1538 la marbatalo de Prevezo, en kiu la osmana mararmeo venkis la kristanan.







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár