Cindao

















































Cindao

Qingdao montage.png


Blazono


Blazono
Administrado

Poŝtkodo
266000 [+]

Retpaĝaro

english.qingdao.gov.cn [+]
Demografio

Loĝantaro

5 775 000  (2016) [+]

Loĝdenso

512 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

36° 7′ N, 120° 24′ O36.116666666667120.4Koordinatoj: 36° 7′ N, 120° 24′ O [+]

Alto

0 m [+]

Areo
11282 km² (1 128 200 ha) [+]

Horzono

UTC+08:00 [+]





Cindao (Ĉinio)

DEC
Cindao

Situo de Cindao



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Qingdao [+]







v  d  r


Information icon.svg





la distrikto Qingdao en la provinco


Cindao (ĉine 青岛, Pri tiu ĉi sono Qīngdǎo, pinjine Qingdao, malnova latinigo Tsingtao, en Esperanto "verda insulo") estas havena urbo kaj distrikto de la provinco Ŝandongo en la oriento de la Popola Respubliko Ĉinio. Mallongigite la civitanoj nomas ĝin Qīng.


La distrikto Cindao atingis sian nunan grandecon pro integrigo de la antaŭe sendependaj distriktoj Jimo, Jiaozhou kaj Jiaonan dum la jaro 1977 kaj de Laixi kaj Pingdu dum la jaro 1984.


La urbo kaj distrikto limas al la Flava Maro, flanka maro de la Pacifika Oceano. Dum la jaro 2008, kiam la someraj olimpikaj ludoj okazis en Pekino, en la maro antaŭ Cindao okazis la olimpikaj konkursoj pri velado.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Ekonomio


  • 3 Turismo


  • 4 Partneraj urboj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Historio |


La areo sur kiu troviĝas la moderna distrikto Cindao, en la epoko de la dinastio Qing nomiĝis Jiao'ao (胶澳). Dum la jaro 1891, la dinastiaj regantoj decidis en la areo starigi armean defendobazon kontraŭ mararmeaj atakoj, kaj planis konstruon de urbo. Dum la sekvaj ses jaroj tamen la laboroj ankoraŭ nekomenciĝis, kaj dum 1897 pro premo de pluraj eŭropaj ŝtatoj al Ĉinio la urbo devis esti transdonita al la Germana Regno. La germanaj armeanoj, komercistoj kaj administristoj donis al la loko la latinliteran nomon Tsingtao kaj baldaŭ transformigis ĝin al strategie grava urbo kaj haveno, metante la pacifikan mararmeon de la Germana Regno tien, kies ŝiparo agis en la tuta orienta Azio.


La germana adminstrejo planis kaj konstruigis la unuajn stratojn kaj urbajn instituciojn ankoraŭ nun videblajn, inkluzive de stacidomo, protestanta kaj katolika preĝejoj, guberniestra gastodomo, kaj la mondfama bierfarejo Tsingtao. Kaj la germana influo ankaŭ etendiĝis al aliaj areoj de la provinco Ŝandongo, tial ke ekzemple ekestis ankaŭ pluraj rivalaj germanaj bierfarejoj. Dum la jaro 1913 la urba enloĝantaro konsistis el 53.312 ĉinoj, 2.400 germanaj soldatoj, 2.069 ne-soldataj eŭropanoj kaj usonanoj, 205 japanoj kaj 25 aliaj azianoj.





germanlingva mapo de Cindao el la jaro 1912


Komence de la Unua Mondmilito, la 7-an de novembro 1914, la japana armeo konkeris la urbon. Sekve de tio granda nombro da japanaj komercistoj venis al la urbo. Ekestis japana kvartalo, en kiu dum la jaro 1920 jam vivis 17.597 japanoj, kiuj samkiel la germanoj havis la ambicion el la distrikto fari modelan kolonion. La germanaj soldatoj, kiuj militkaptiĝis, estis malliberigitaj en Japanio, parte ĝis la jaro 1920.


Laŭ la interkonsentoj de la pac-kontrakto de Versailles, la kolonio post la Unua Mondmilio unue restis japana. Nur la 10-an de decembro 1922 Ĉinio rericevis la teritorion. Dum la sekvaj jaroj la politika malstabileco de la lando, kiu similis al interna milito, bremsis la ekonomian evoluon.


Fine de la 20-a jarcento, el Cindao iĝis tipa ĉina urbego kun milionoj da enloĝantoj. Konstruiĝis multaj novaj modernaj turdomoj, kaj multaj el la koloniaj konstruaĵoj el la germana epoko devis cedi.



Ekonomio |


El ekonomia vidpunkto, Cindao post la ekonomia malfermiĝo de Ĉinio dum 1978 tre rapide evoluis. Kun haveno taŭga por tre grandaj ŝipoj, kiu estas la tria plej granda haveno de la mondo, la urbo estas grava por la industrio kaj la transportado de varoj el la tuta duoninsulo Ŝandongo. Ekzistas pluraj grandaj kaj prestiĝaj fabrikoj por fiŝaj konservaĵoj, por hejmaj teknikiloj kaj por pneŭoj. Ankaŭ la ekse germana bierfarejo intertempe estas tutmonde konata entrepreno kaj konstruigis pliajn bierfarejojn en la tuta Ĉinio plus iuj lokoj de Azio kaj Norda Ameriko. La biero vendiĝas tutmonde sub la marka nomo Tsingtao. Krome la urbo ankaŭ havas regione signifan flughavenon.



Turismo |





panoramo de la urbo


Cindao estas unu el la malmultaj signifaj ĉemaraj feriejoj de Ĉinio. Ekzistas plaĝoj, hoteloj por feriantoj, kaj la urbo kun la postrestintaj koloniaj konstruaĵoj havas certan ĉarmon, kiu diferencigas ĝin de aliaj ĉinaj urboj. Tamen la pasintece unika panoramo de la urbo nuntempe pli karakteriziĝas per la modernaj turdomoj ol per historiaj konstruaĵoj.



Partneraj urboj |




  • Flago-de-Germanio.svg Paderborn (Germanio)


  • Flago-de-Germanio.svg Wilhelmshaven (Germanio)


  • Flag of Japan.svg Ŝimonoseki (Japanio, 1979)


  • Flag of the United States.svg Long Beach (Usono, 1985)


  • Flag of Mexico.svg Acapulco (Meksiko, 1985)


  • Flag of Ukraine.svg Odeso (Ukrainio, 1993)


  • Flago-de-Suda-Koreio.svg Taegu (Suda Koreio, 1993)


  • Flag of Israel.svg Nes Ciona (Israelo), 1997)


  • Flag of the Netherlands.svg Velsen (Nederlando, 1998)


  • Flag of the United Kingdom.svg Southampton (Britio, 1998)


  • Flag of Chile.svg Puerto Montt (Ĉilio, 1999)


  • Flag of Uruguay.svg Montevideo (Urugvajo, 2004)


  • Flago-de-Litovio.svg Klaipėda (Litovio, 2004)


  • Flag of the Basque Country.svg Bilbao (Eŭskio, Hispanio, 2004)


  • Flag of France.svg Nantes (Francio, 2005)



Vidu ankaŭ |


  • Germanaj kolonioj


Eksteraj ligiloj |



  • oficialaj paĝoj (anglalingvaj) de la urbo

  • malnova vojaĝa raporto (germanlingva)


  • paĝoj germanlingvaj pri ekspozicio de la urbo Cindao en Berlino dum 1998



  • [1]Germanaj militkaptitoj el Cindao (en Esperanto)



  • Cindao en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Cindao en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Cindao en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Cindao en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár