Traktato de Versajlo






George, Orlando, Clemenceau kaj Willson, la "komitato de la kvar", dum ripozo en la negocado de la Konferenco de Parizo.




Dosiero:The signing of the peace treaty of Versailles.webmPlay media


The Signing of the Peace Treaty of Versailles


La Traktato de Versajlo (en franca: Traité de Versailles) estis unu el diversaj packontraktoj subskribita en la jaro 1919 kiel sekvo de sesmonata traktado en la pariza packonferenco, kiu oficiale finigis la unuan mondmiliton inter la Centraj potencoj kaj la Aliancaj potencoj. Ĝi estis subskribita la 28an de Junio de 1919, ĝuste kvin jarojn post la murdo de ĉefduko Franz Ferdinand. Ĝi koncernis ĉefe al Germanio, dum la aliaj Centraj potencoj de la germana flanko de la unua mondmilito traktis en separataj traktatoj.[1]


La traktadoj en la traktato de Versajlo estis daŭrigo de armistico, kiu estis subskribita en Kompiegna arbaro. La traktato postulis, ke Germanio (kaj ĝiaj aliancanoj en apartaj traktatoj) akceptu la plenan respondecon pro la eksplodo de la unua mondmilito, kaj ke ĝi pagu grandajn militajn reparaciojn al la Aliancaj ŝtatoj (Germanio devis parte pagi 132 miliardojn da markoj en 1921). Krome Germanio perdis parton de sia teritorio kaj ĉiujn siajn koloniojn en Afriko. La germana armeo debis estis senarmeigita kaj limigita al 100.000 anoj. Tiamaj ekonomikistoj, ĉefe John Maynard Keynes antaŭdiris, ke tiu traktato estas tro akra "kartaga paco", kaj diris ke la monkvantoj estis troaj kaj kontraŭ-produktaj.


La traktato plu difinis postmilitajn limojn de eŭropaj ŝtatoj. La traktato estis subskribita la 28-an de junio de 1919 kaj ratifita de la Ligo de Nacioj la 10-an de januaro 1920. En Germanio la traktato kaŭzis ŝokon, kiu estas konsiderata unu el la kialoj ke en 1933 kolapsis la Vajmara Respubliko fare de Adolf Hitler. Tamen modernaj historiistoj pridubas la pezon de la ekonomiaj devigoj de la traktato por Germanio.[2]




Enhavo






  • 1 Fono


    • 1.1 Unua Mondmilito


    • 1.2 Dekkvar Punktoj




  • 2 Kondiĉoj de la traktato


    • 2.1 La 156-a artikolo


    • 2.2 La 231-a artikolo




  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Fono |



Unua Mondmilito |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Unua Mondmilito.

La Unua Mondmilito (1914–1918) estis batalata tra Eŭropo, Mezoriento, Afriko kaj Azio. Ankaŭ la landoj ĉe la batalareoj estis tre tuŝitaj pro la disrompo de la internacia komerco, financoj kaj diplomataj premoj fare de la militantaj landoj.[3] En 1917, okazis du revolucioj en la Rusa Imperio, kio kondukis al lafalo de la Imperia Registaro kaj la starigo de la Bolŝevika Partio estrita de Vladimir Lenin.[4]



Dekkvar Punktoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo 14 punktoj de Wilson.


Kondiĉoj de la traktato |




Proklamo de germana imperio en Spegula ĉambrego (Salle des Glaces) en Versajlo




Perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo

  •  Administrita de Ligo de nacioj

  •  Donita al najbaraj landoj

  •  Restis ĉe Germanio



  • La traktato destinis estiĝon de la Ligo de Nacioj, la ĉefa celo de usona prezidento Woodrow Wilson. La Ligo de Nacioj estis servonta kiel arbitracia juĝanto inter nacioj kaj preventonta tiel al estiĝo de militoj.


    La kondiĉoj de la traktato ensumigis perdon de germanaj kolonioj kaj perdon de germanaj teritorioj:




    • Alzaco-Loreno (france:Alsace-Lorraine, germane Elsass-Lothringen) estis transdonita al Francio (areo 14 522 km², loĝnombro 1 815 000 en la jaro 1905). Alzaco-Loreno estis antaŭe franca teritorio de komence de la 18-a jarcento ĝis la jaro 1871.


    • Norda Ŝlesvigo (dane: Nordslesvig, germane: Nordschleswig) estis post ŝlesviga plebiscito transdonita al Danio (3 228 km² aŭ 3 938 km²).

    • post Grandpollanda ribelo estis donita al Pollando plimulto da teritorio de provinco Poznań (pollingve: prowincja Poznańska ; germane Provinz Posen). Plu estis donita al Pollando plimulto de Okcidenta Prusio. Pollando akiris per tio 53 800 km² kaj 4 224 000 loĝantoj (1931), inkluzivante en tio 510 km² kaj 26 000 loĝantojn el Supra Silezio.

    • Orienta parto de Supra Silezio post la plebiscito estis donita al Pollando (areo 3 214 km² loĝnombro 965 000).


    • Regiono Hlučín (teritorio de Supra Silezio) estis donita al Ĉeĥoslovakio (316 km² kaj 49 000 loĝantoj).

    • germanaj urboj Eupen kaj Malmedo estis donitaj al Belgio.

    • urbo Działdowo (fervojstacio sur vojdirekto Varsovio-Gdansko) en Orienta Prusio estis donita al Pollando (areo 492 km²).

    • norda parto de Orienta Prusio (Klaipeda kun ĉirkaŭaĵo) estis donita sub regon de Francio. Pli poste tiu ĉi regiono fariĝis parto de Litovio.


    • plebiscito en orienta parto de Okcidenta Prusio kaj en suda parto de Orienta Prusio (Varmio kaj Mazurio); kelke da vilaĝoj estis donitaj al Pollando.

    • regiono de Sarlando estis donita sub regadon de Ligo de Nacioj por 15 jaroj, poste estis plebiscito inter Francio kaj Germanio.

    • urbo Gdansko (germane Danzig) en Pollando komune kun enfluejo de rivero Vistulo estis destinitaj kiel libera urbo Gdansko (Freie Stadt Danzig) sub regado de Ligo de Nacioj kaj parte sub regado de pola registaro (areo 1 893 km², loĝnombro 408.000 en la jaro 1929).



    La 156-a artikolo |


    Artikolo 156 de la kontrakto transigis germanajn koncesiojn en ĉina provinco Ŝandongo al Japanio, anstataŭ redoni la suverenecon al Ĉinio. Malemiĝo de ĉinoj super tiu ĉi decido gvidis al manifestacioj kaj al Movado de 4-a de majo. Tio fine gvidis al tio, ke Ĉinio ne subskribis la kontrakton de Versajlo. Anstataŭ tio ĝi deklaris finon de la milito kontraŭ Germanio en septembro de 1919 kaj ĝi subskribis apartan kontrakton kun Germanio en la jaro 1921.


    La armeaj kondiĉoj de la traktato de Versajlo estis duraj kaj flanke de Francio ili estis motivitaj ne nur pro timo, sed ankaŭ pro sopiro venĝi sin (la t.n. venĝismo). Dum franca-prusia milito Francio estis malvenkinta kaj la perdo de Alzaco-Loreno tre kontribuis al tiu ĉi sopiro venĝi sin. Pleje grandega nombro de mortuloj kaj grandaj ekonomiaj damaĝoj kaŭzitaj pro la unua mondmilito kaŭzis timon de estonta germana agresemo kaj pro tio do sopiron ankoraŭ pli multe venĝi sin, kio influis grandan parton de traktado kun Germanio.


    La germana armeo (germane Heer) estis limigita al 100.000 viroj. Ĝi ne rajtis havi soldatdevon, neniajn tankojn, nenian pezan artilerion kaj nenian Germanan generalstabon. La germana ŝiparo estis limigita al 15.000 viroj kaj ĝi povis havi nur ses batalŝipojn (kun volumeno de malpli ol 10.000 tunoj), ses krozoŝipojn kaj dek du torpedoŝipojn. Submarŝipoj ne estis permesitaj same kiel aerarmeo (Luftwaffe). Pluse estis eksplicite dirite, ke soldatoj (viraro) devas ne militservi dum tempo pli mallonga ol 12 jaroj kaj oficiroj dum tempo pli mallonga ol 25 jaroj, por ke nur limigita kvanto de viroj povu trairadi tra armea ekzerco.



    La 231-a artikolo |


    Artikolo 231 de la kontrakto (klaŭzo pri milita kulpo) atribuis al Germanio, kaj sole al Germanio, respondecon pro perdoj kaj suferoj de la Aliancaj potencoj dum la paso de la milito. Tiu ĉi artikolo poste donis bazon por militaj reparacioj, kies tuta sumo estis destinita de komisiono reprezentanta Aliancajn ŝtatojn. La reparacioj estis en januaro de 1921 kalkulitaj al 269 miliardoj da markoj, kion plimulto da ekonomikistoj konsideris troigita. Pli poste en la sama jaro la sumo estis reduktita al 132 miliardoj da markoj, kion plu plimulto da germanaj intertraktistoj konsideris astronomia sumo. La ekonomiaj problemoj kaŭzitaj pro la pagado de la reparacioj komune kun rezistemo de Germanio pagi ilin estas notitaj kiel unu el la kaŭzoj de la fino de Vajmara respubliko, kaj do sekve al transpreno de la potenco far Adolf Hitler kaj eksplodo de la dua mondmilito.


    Usono neniam subskribis la traktaton de Versajlo. La baloton de la jaro 1918 gajnis tie Respublikana partio kaj pro tio ĝi akiris superecon en la usona senato. Sekve ĝi dufoje blokis ratifon de la kontrakto (duafoje la 19-an de marto de 1920), parte pro motivoj de preferado de izolismo (kunigita kun neagnosko de Ligo de Nacioj, parte pro la altaj reparacioj. Usono ankaŭ neniam aliĝis al Ligo de Nacioj. Pli poste en la jaro 1921 ĝi subskribis apartan kontrakton, la (Berlinan traktaton) kun Germanio, kiu ja konfirmis la pagadon de la reparacioj kaj pluajn destinojn de la traktato de Versajlo, sed ĝi pretermetis ĉiujn erojn traktantajn pri Ligo de Nacioj.



    Vidu ankaŭ |



    • Unua mondmilito

    • Dekreto pri paco

    • 14 punktoj de Wilson

    • Internacia opikonvencio

    • Septembra programo

    • Ligo de Nacioj

    • Internacia Organizaĵo de Laboro



    Eksteraj ligiloj |



    • Fotoj de la dokumento

    • The consequences of the Treaty of Versailles for today's world

    • Teksto de la Protesto de Germanio kaj Akcepto de Justa Pactraktato


    • Woodrow Wilson Original Letters on Treaty of Versailles Shapell Manuscript Foundation


    • My 1919—A film from the Chinese point of view, the only country that did not sign the treaty


    • "Versailles Revisted" (Review of Manfred Boemeke, Gerald Feldman and Elisabeth Glaser, The Treaty of Versailles: A Reassessment after 75 Years. Cambridge, UK: German History Institute, Washington, and Cambridge University Press, 1998), Strategic Studies 9:2 (Spring 2000), 191–205


    • Map of Europe and the impact of the Versailles Treaty at omniatlas.com


    • Traktat między Głównymi Mocarstwami Sprzymierzonymi i Stowarzyszonymi a Polską Traktato inter Aliancaj Potencoj kaj Pollando


    • Działalność dyplomatyczna Romana Dmowskiego podczas kongresu wersalskiego Diplomatia agado de Roman Dmowski dum la versajla kongreso




    • Traktato de Versajlo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


    • Kategorio Traktato de Versajlo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)








    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.











    1. Traktato de Saint-Germain-en-Laye (1919) kun Aŭstrio; Traktato de Neuilly-sur-Seine kun Bulgario; Traktato de Trianon kun Hungario; Traktato de Sèvres kun la Otomana Imperio; (2010) U.S. Foreign Policy and National Security: Chronology and Index for the 20th Century 1. Santa Barbara, California: Praeger Security International. ISBN 978-0-313-38385-4.


    2. Sally Marks, "The Myths of Reparations," Central European History (1978) 11#3 pp. 231-255 in JSTOR


    3. Simkins, Jukes, Hickey, p. 9


    4. Bell, p. 19




    Popular posts from this blog

    Ponta tanko

    Tantalo (mitologio)

    Erzsébet Schaár