Semej

















































Semej

Semey central square.jpg


Blazono


Blazono
Administrado

Poŝtkodo
F1***** [+]

Retpaĝaro

www.akimsemey.gov.kz [+]
Demografio

Loĝantaro

340 000  (2013) [+]

Loĝdenso

1 619 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

50° 25′ N, 80° 14′ O50.41111111111180.2275Koordinatoj: 50° 25′ N, 80° 14′ O [+]

Alto

206 m [+]

Areo
210 km² (21 000 ha) [+]

Horzono

UTC+06:00 [+]





Semej (Kazaĥio)

DEC
Semej

Situo de Semej



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Semey [+]







v  d  r


Information icon.svg






Larĝa panoramo pri Semej


Semej, laŭ kazaĥa lingvo Семей estas urbego en Provinco Orienta Kazaĥio (Kazaĥio). Ĝis 2007 la oficiala nomo (pli konata nomo) estis Semipalatinsk.




Situon de Semej montras la ruĝa punkto





Vojo en Semej





Irtiŝo ĉe Semej




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Loĝantaro


  • 4 Historio


    • 4.1 Atombombaj eksperimentoj




  • 5 Trafiko


  • 6 Eduko


  • 7 Klimato


  • 8 Vidindaĵoj


  • 9 Famuloj


  • 10 Ĝemelurboj


  • 11 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Areo: 210 km²


  • Supermara alteco: 186 m


  • Loĝantaro: 331,500 (en 2012


  • Horzono: UTC + 6


  • Telefonkodo: +7 7222


  • Poŝtkodoj: F1*****


  • 50°26′00″N 80°16′00″O  /  50.433333°N, 80.266667°O / 50.433333; 80.266667 (Semej)Koordinatoj: 50°26′00″N 80°16′00″O  /  50.433333°N, 80.266667°O / 50.433333; 80.266667 (Semej)



Geografio |


Semej situas en la nordorienta parto de la lando laŭ ambaŭ bordoj de Irtiŝo. La maldekstra urboparto estas Nova-Semej. Oskemeno troviĝas 176, Pavlodar 310, Astano 624, Kokŝetau 809, Almato 834, Petropavlo 895, Taraz 1073, Kostanaj 1182, Turkistano 1201, Ŝimkento 1214, Aktobe 1629, Atirau 2097 kilometrojn.





Katedralo de Semej



Loĝantaro |











































Jaro Loĝantaro
1881 17,820
1897 26,353
1910 34,400
1926 56,100
1939 109,700
1959 149,800
1979 270,400
1989 317,100
1999 269,600


Historio |





Arta muzeo en Semej


La iama Semipalatinsk estis fondita kiel rusa fortikaĵo en 1718, tamen je distanco 18 km de la nuna loko. Proksime estis monaĥejo, kiu konsistis el sep palacoj, pri tio Semipalatinsk ricevis la loknomon. Post jardekoj la loko iĝis komerca centro, tial en 1728 la fortikaĵo ricevis la rajton preni doganon. En 1778 pro la oftaj inundoj la homoj translokiĝis al la nuna loko. Semipalatinsk urbiĝis en 1782, tiutempe oni jam konstruis ponton. En 1854 la urbo iĝis regiona administra centro. Post jardekoj la urbo havis ankaŭ industrion. En 1930 alvenis la unua trajno.



Atombombaj eksperimentoj |


En 1949 je distanco de 150 km oni tie eksplodigis la unuan sovetunian atombombon, tial la urbo ricevis fifamon. Resume okazis 456 eksplodoj. En 1991 pro protesto de la loĝantoj finiĝis la eksplodadoj. La urbo perdis la administradon en 1997, en 2007 la urbo estis alinomita al Semej por ne rememori pri la bomboj.



Trafiko |


Semej havas flughavenon kun flugoj eĉ al Moskvo, du stacidomojn, 2 vojajn kaj fervojan pontojn, fine havenon. En la urbego aŭtobusoj servas.





Universitato en Semej



Eduko |


En Semej pluraj universitatoj kaj 29 mezlernejoj funkcias.



Klimato |


La klimato de Semej estas seka, jare pluvas nur 275 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, en julio iom pli. La averaĝa temperaturo estas 4,3 °C, vintre iam estis −48 °C, somere ofte pli ol 40 °C.



Vidindaĵoj |





Moskeo en Semej



  • pluraj moskeoj

  • arta kaj lokhistoria muzeoj

  • katedralo

  • restaĵo de la fortikaĵo

  • 2 teatrejoj



Famuloj |



  • Fjodor Dostojevskij tie vivis inter 1854-1859


Ĝemelurboj |



  • Belgio Ipro, Belgio


Fontoj |



  • mapo, distancoj

  • [1]

  • [2]


  • [3] angle




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár