Sennacieca Asocio Tutmonda
"SAT" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon SAT (apartigilo).
Sennacieca Asocio Tutmonda | ||
---|---|---|
Emblemo de la asocio | ||
tipo | NRO | |
agareo | tutmonda | |
fondodato | 1921 | |
sidejo | Parizo, Francio | |
fondintoj | Eŭgeno Lanti | |
Retejo | http://satesperanto.org | |
La Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas sendependa, neneŭtrala tutmonda Esperanto-asocio. SAT multe eldonas, inter ĝiaj eldonoj estas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Ĝi havas tramondan reton de SAT-perantoj. SAT estas ligita al la Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA-oj) per la konvencio de Gotenburgo. SAT fondiĝis en 1921 kiel la organizaĵo de la Laborista Esperanto-movado. Grava figuro inter la fondintoj de SAT estis Eugène Adam, kiu konatiĝis sub la pseŭdonimo Eŭgeno Lanti. Fine de la 20-aj jaroj SAT havis pli ol 6000 membrojn. Kiel relative granda internacia asocio kun individua membreco (kontraste kun ombrelaj asocioj, kiuj kunigas landajn organizaĵojn) ĝi estis unikaĵo en la laborista movado. En 2003 la tiama prezidanto de la Plenum-Komitato, Jakvo Schram, indikis membronombron de 881.[1] En 2006 la nombro de pagantaj membroj estis 724.[2] En 2015-2016 ĝi estis 525.[3]
Enhavo
1 Celoj
2 Strukturo
2.1 Prezidintoj de la Plenum-Komitato
3 Agado
4 Referencoj
5 Bibliografio
6 Vidu ankaŭ
7 Eksteraj ligiloj
Celoj |
- utiligi praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda;
- kiel eble plej bone kaj digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro;
- lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiele, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj.
- servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga al tiu de SAT;
- peri kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (tradukoj kaj originaloj) spegulanta la idealon de la asocio.
Ĉi tiun difinon oni akceptis en la fonda kongreso de SAT en 1921, kiu restas ĝis nun valida. En 1928 oni precizigis la celon per jena aldono:
- SAT, ne estante politika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj; per komparo de faktoj kaj Ideoj per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevos en siaj apartaj medioj.
- Unuvorte, SAT celas, per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj ĝia mondskala aplikado; helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, ĝuste kompreni kaj juĝi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun li opinias la plej rekta, aŭ plej irebla por la liberigo de sia klaso kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta ŝtupo de civilizo kaj kulturo.
SAT ne estas poresperanta organizo, t. e. ĝi ne estas organizo, kiu propagandas Esperanton. Ĝi estas peresperanta organizo, t. e. SAT utiligas Esperanton por siaj celoj.
Strukturo |
SAT havas sennaciecan strukturon. La membroj aliĝas individue, kaj ne pere de landa asocio. Necesas ne konfuzi sennaciismon, kulturan tendencon, kun sennacieco, asocia strukturo konsekvence bazita sur uzo de komuna lingvo kaj konsistanta precipe en tio, ke SAT ne havas naciajn sekciojn kaj ĝiaj aktivaj membroj nur estas individuaj personoj. SAT ne nur estas sennacieca sed ankaŭ supertendenca. Tio signifas, ke principe neniu aparta filozofia aŭ politika skolo regas en ĝi.
La decid-strukturo de SAT estas teorie per referendumoj religita al la bazo (ĉiuj kongres-decidoj validas nur post referendumo). Tiu statuta dispono celas bazan demokratian regadon; tamen la sperto montras, ke la plej multaj kongresdecidoj neniam estas submetitaj al referendumo. La SAT-estraro, kiu gvidas la asocion, nomiĝas Plenum-Komitato.
Redaktanto de Sennaciulo kaj jam dum multaj jaroj Ĝenerala Sekretario estis Kreŝimir Barkoviĉ. Post somero de 2007 kaj dum la jaro 2008 estis fakte redakta teamo respondeca kaj post somero de 2008 Jakvo Schram estis nova redaktanto.
Prezidintoj de la Plenum-Komitato |
Eŭgeno Lanti 1921-1933
Hermann Platiel 1933-1935
Lucien Bannier 1935-1968 (kun interrompo dum la militaj jaroj)
Julien Piron 1969-1972
Petro Levi 1972-1981
Gilbert Chevrolat 1981-1984
Yves Peyraut 1984-2001
Jacques Bannier 2001-2003
Jakvo Ŝram 2003-2012
nuna prezidanto:
Vinko Markovo ek de 2012
Agado |
SAT eldonas la ĉiumonatan gazeton Sennaciulo, la jaran kulturan bultenon Sennacieca Revuo, kaj diversajn librojn kun kleriga enhavo, el kiuj la plej grava estas Plena Ilustrita Vortaro. Ĝi ankaŭ publikigas plian klerigan materialon sur la reton.
SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.
La "junulfako" estis la junulara sekcio de Sennacieca Asocio Tutmonda. Male al formale organizitaj Esperanto-asocioj nejunularaj kaj junularaj, kiuj havas konstantan strukturon, ĝi estas "nur" neformala sekcio de asocio, kaj ekde la Dua Mondmilito havis agadofazojn tre viglajn, kun motoraj aktivuloj tre engaĝitaj, kaj fazojn tre trankvilajn. Organo de la junulfako estas la eldonaĵo La Juna Penso, kreita en 1954 fare de Andreo Andrio, kiu redaktis la unuajn 12 numerojn; ĝi estis sufiĉe prospera sub la gvido de diversaj skipoj ĝis proksimume la jaro 1980, paŭzis ĝis vana provo revivigi ĝin en 1994 kaj denove aperis ekde decembro 1997 pli malpli regule.
Referencoj |
↑ Jakvo Schram en intervjuo SAT plu estas avangarda. en: La Ondo de Esperanto 5, 2003
↑ laŭ indiko de la Ĝenerala Sekretario Krešimir Barković en interna cirkulero de 2007-07-18
↑ Agadraporto de la PK por la periodo de Junio 2015 ĝis Majo 2016, Sennaciulo, Majo-Junio 2016, paĝo 31.
Bibliografio |
- Markov, Anne-Sophie: Le mouvement international des travailleurs espérantistes 1918 – 1939. Université de Versailles/Saint Quentin-en-Yvelines, 1999
Vidu ankaŭ |
- Sennaciismo
- Eldonoj de SAT
- Historio de SAT
- Kongreso de SAT
- Laboristaj Esperanto-Asocioj
- Liberpensuloj
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo
- La retaj kulturpaĝoj de SAT
- Eldona fako kooperativa de SAT
- Paĝo pri SAT ĉe UEA
Ĉu SAT estis sidejo de germana sekreta polico?, NikSt, Sennaciulo, 1990; samloke: dokumentoj (ruslingve) el arkivoj de KGB pri SAT.
|