Latinameriko






Mapo de latinamerikaj landoj (hispanaj, portugalaj kaj francaj). Belizo ankaŭ havas grandan hispanlingvan homaron.


Latinameriko (hispane América LatinaLatinoamérica; portugale América Latina; france Amérique latine) estas populara termino por tiuj partoj de Ameriko, kie la ŝtatlingvoj latinidas, do esence, estas aŭ la hispana, la portugala aŭ la franca.


Latinameriko ampleksas Meksikon en Nordameriko, ĉiujn landojn de Centra Ameriko krom Belizo (anglalingva), multajn landojn de Antiloj, kaj ĉiujn areojn de Sud-Ameriko krom Gvajano (anglalingva), Falklandoj (anglalingvaj) kaj Surinamo (nederlandlingva).


Oni neniam kunkalkulas franclingvajn teritoriojn de Usono kaj Kanado, ekzemple Kebekio. Tio eble montras, ke la prefikso Latin- ne nur indikas lingvon, sed ankaŭ kulturon kaj vivmanieron.


La koncepton "Latinameriko" enkondukis francoj (Amérique Latine) por pravigi la intervenon de la franca imperiestro Napoleono la 3-a en Meksiko. Komparu Iberameriko.


Portugala Latinameriko (aŭ "Luzitan-Ameriko"):


  • Brazilo

Franca Latinameriko:



  • Franca Gvajano

  • Gvadelupo

  • Haitio

  • Martiniko


Hispana Latinameriko (aŭ "Hispanameriko"):



  • Meksiko

  • Kubo

  • Puerto-Riko

  • Domingo

  • Gvatemalo

  • Honduro

  • Salvadoro

  • Nikaragvo

  • Kostariko

  • Panamo

  • Kolombio

  • Venezuelo

  • Ekvadoro

  • Peruo

  • Bolivio

  • Ĉilio

  • Paragvajo

  • Argentino

  • Urugvajo



Kulturo |


  • Latinamerika kuirarto


Vidu ankaŭ |



  • Alianco por la Progreso

  • Centra Ameriko

  • Komunumo Sudamerika de Nacioj

  • Konkero de Ameriko

  • Latinamerikaj dancoj

  • Merkosudo



Eksteraj ligiloj |




  • Latinameriko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Latinameriko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Oficiala retpaĝo de la Komunumo de la Andoj (angle kaj hispane)


  • Latinameriko kreis zonon de komuna komerco Artikolo de la BBC (angle).


  • Koncilio pri aferoj de la Okcidenta Hemisfero (angle).


  • Pri la instruado de Latinamerikaj studoj (angle).


  • La Eŭrropa reto pri Latinameriko Informoj kaj studoj pri Latinameriko (hispane).




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár