Skvamuloj



















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Skvamuloj


Boiga irregularis kaj Anolis carolinensis

Boiga irregularis kaj Anolis carolinensis


Biologia klasado


















Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Reptilioj Sauropsida

Ordo:

Skvamuloj Squamata
Oppel, 1811


nigre: vivejo de skvamuloj

nigre: vivejo de skvamuloj


Subordoj


vidu tekston



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Skvamuloj









v  d  r


Information icon.svg



Skvamuloj (Squamata) estas la plej granda nuntempa ordo de reptilioj, en kiu estas kaj lacertuloj kaj serpentoj. Membrojn de la ordo apartigas iliaj haŭtoj, kiuj portas skvamojn. La skvamuloj ankaŭ ĉiuj posedas moveblajn kvadratajn ostoj, kio ebligas movi la supran makzelon aparte de la cerbujo. Ĉi tio estas aparte videbla ĉe la serpentoj, kiuj povas entute disigis siajn makzelojn por engluti sufiĉe grandajn predaĵojn. La masklaj skvamuloj estas la solaj vertebruloj kun hemipeniso. Ĉi tiu ankaŭ estas la sola reptilia grupo kie estas kaj vivonaskaj kaj ovovivonaskaj specioj krom la kutimaj ovonaskaj reptilioj. Ĉi-specaj reptilioj taŭgas kiel dombestoj.


Tradicie oni dividas la ordon je tri subordoj:




  • Lacertuloj Lacertilia;


  • Serpentoj Serpentes;


  • Amfisbenuloj Amphisbaenia


De ĉi tiuj la lacertuloj konsistigas parafilian grupon. En pli novaj klasiĝoj oni uzas la nomon saŭruloj (Sauria) por reptilioj kaj birdoj ĝenerale kaj alimaniere dividas la skvamulojn:



  • Subordo Igvanuloj Iguania

  • Subordo Skleroglosoj Scleroglossa

    • Infraordo Gekuloj Gekkota

    • Infraordo Anguimorpha Anguimorpha


      • Angvedoj Anguidae


      • Ksenosaŭredoj Xenosauridae


      • Varanedoj Varanoidea







    • Infraordo Scinkomorfoj Scincomorpha

    • Infraordo Serpentoj Serpentes

    • Infraordo Amfisbenuloj Amphisbaenia


Ankoraŭ ne estas certe precize kiaj estas la rilatoj inter ĉi tiuj du subordoj, kvankam lastatempa esplorado sugestas ke pluraj familioj konsistigas la venenan kladon Toxicofera, en kiu estas plimulto (preskaŭ 60%) de la skvamulaj specioj.


Inter la skvamuloj ne estas la sfenodontoj, la nov-zelandaj reptilioj kiuj similas lacertulojn.



Vidu ankaŭ |


  • Gila monstro



Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo