Mosonmagyaróvár
| Mosonmagyaróvár | |||
|---|---|---|---|
| urbo | |||
Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár, uzata de universitatanoj | |||
| |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Okcidenta Transdanubio | ||
Departemento | Győr-Moson-Sopron | ||
Adreso | Fő u. 11 9200 Mosonmagyaróvár | ||
Komunumaro | Lucsony, Moson, Magyaróvár, Stadtmitte, Majrok | ||
Poŝtkodo | 9200 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 96 | ||
Kodo laŭ KSH | 04783 | ||
Retpaĝaro | www.mosonmagyarovar.hu | ||
| Politiko | |||
Urbestro (ekde 2015) | István Árvay[1] (Fidesz-KDNP-Nemzeti Fórum-MPKE-LABE) | ||
| Demografio | |||
Loĝantaro | 32 752 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 382,02 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
Geografia situo | 47° 52′ N, 17° 16′ O47.86666666666717.266666666667Koordinatoj: 47° 52′ N, 17° 16′ O | ||
Areo | 85,35 km² (8 535 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Mosonmagyaróvár [moŝonmadjarovar] estas urbo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron en Distrikto Mosonmagyaróvár, kies centro estas. La loknomo estas germane: Wieselburg-Ungarisch Altenburg. La loknomo signifas: moson-madjara-malnova-fortikaĵo. Anstataŭ la longa nomo en la regiono oni neoficiale uzas la vorton Móvár.
Katolika kirko en Mosonmagyaróvár
Enhavo
1 Situo
2 Salvo
3 Vidindaĵoj
4 Famuloj
5 Ĝemelurboj
6 Eduko
7 Esperanto-movado
8 Referencoj
Situo |
Mosonmagyaróvár situas en Malgranda Hungara Ebenaĵo laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Vieno. Ĝi troviĝas ĉe la kunfluo de riveroj Mosoni Duna kaj Leitha. La plej grava geografia trajto de teritorio de Mosonmagyaróvár estas, ke ĝi situas en la nordokcidenta angulo de Malgranda Ebenaĵo en la baseno de Győr, ĉe la renkonto de Szigetköz kaj la rando de Hanság, en la mezo de ebenaĵo de Mosoni. La ebenaĵon apartigas la riveroj Mosoni Duna, kiu estas branĉo de Danubo) kaj Leitha kiu enfluas ĝin en la sudorienta parto de la urbo. Danubo dum la jarmiloj plenigis la teritorion per grua sedimento kiun kovras flava argila sablo en varia dikeco formante kelkloke montetojn, kiel Templomdomb en la norda parto de la urbo aŭ Királydomb en la koro de Moson.
En 1939 Moson ka Magyaróvár kuniĝis. La komunumo estas universitata kaj industria urbo. Apud la urbo estas radiostacio por la dua programo de Hungara Radio.
Salvo |
Dum la revolucio en 1956 loĝantaro kuniĝis antaŭ kazerno de la limgardistoj. El mitralo la soldatoj faris salvon. Ili uzis eksplodajn kuglojn, kiuj estis malpermesitaj laŭ la internaciaj kontraktoj. La rezulto estis terura, kaŭzinte gravajn vundojn kaj mortojn de pluraj homoj.
Tiu okazintaĵo estis la plej terura en 1956. Post 1990 oni akuzis 4 ekssoldatojn, el kiuj 1 ricevis suspenditan verdikton pri 2 jaroj.
Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár
Urbomeza vido en Mosonmagyaróvár
Vidindaĵoj |
- Fortikaĵo de Mosonmagyaróvár
Kirko Reĝino Sankta Maria (Mosonmagyaróvár) de 1868
- Luterana kirko (Mosonmagyaróvár)
- Kalvinana kirko (Mosonmagyaróvár)
Famuloj |
- en Mosonmagyaróvár naskiĝis:
bestkuracisto Balázs Harrach
fizikisto Patrik Fazekas
- genetikisto Dénes Dudits
matematikistoj József Fritz kaj Vilmos Totik
skulptisto Sándor Kligl
- en Moson naskiĝis:
inĝeniero Béla Zorkóczy
- en Magyaróvár naskiĝis:
agronomo Sándor Bánvárth
aktoro Tibor Puskás
fotisto János Manninger
geografo Béla Sárfalvi
- inĝenieroj Miklós Hoff kaj Ferenc Modrovich
kemiistoj Károly Vas kaj Irén Júlia Götz
- kostumisto Margit Bárdy
ministro Frigyes Nagy
- en Moson aŭ Magyaróvár naskiĝis pentristo Ferenc Szalay
- en Mosonmagyaróvár mortis:
- agronomo József Gyárfás
- János Török (bestkuracisto)
kuracisto Pál Szily
- agronomo József Gyárfás
- en Moson mortis:
- fabrikestro Ede Kühne
- fabrikestro Ede Kühne
- en Magyaróvár mortis:
- akademia instruisto Pál Sporzon (1831)
- botanikisto György Linhart
- kemiisto Zsigmond Zalka
- akademia instruisto Pál Sporzon (1831)
Ĝemelurboj |
Hattersheim am Main, Germanio
Stockerau, Aŭstrio
Arese, Italio
Hadsten, Danio
Šamorín, Slovakio
Senec, Slovakio
Piotrków Trybunalski, Pollando
Sfântu Gheorghe, Rumanio
Eduko |
Ekonomia Akademio (Magyaróvár) (nun jam fakultato de universitato)
Esperanto-movado |
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
Referencoj |
↑ Mosonmagyaróvár települési választás eredményei (magyar nyelven) (html). Országos Választási Iroda, 2014. október 13. (Hozzáférés: 2014. december 23.)
↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)
| ||||||||||||||