30-a de julio









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































julio

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31





aranĝo de 2019
tagoj

La 30-a de julio estas la 211-a tago de la jaro (la 212-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 154 tagoj restas.


Je la 30-a de julio okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • -101: Romiaj Legioj venkis ĝermanajn invadintojn en batalo de Vercellae (en Gallia Cisalpina)


  • 762: Kalifo Al-Mansur fondis Bagdadon - ĉefurbon de Araba imperio


  • 1178: Frederiko la 1-a iĝis reĝo de Burgundio


  • 1502: Kristoforo Kolumbo dum sia kvara ekspedicio al la Nova Mondo albordiĝis al la insulo Guanaja ĉe la bordo de Honduro


  • 1619: En Jamestown eksplodis striko de polaj metiistoj, varbitaj de John Smith en Pollando. Guberniestro plenumis la postulojn - la unua striko sur Nordamerika kontinento


  • 1626: Italio: tertremo en Napolo mortigis ĉirkaŭ 10 000 homojn


  • 1627: Itala duoninsulo Gargano apud Adriatiko estis detruita de cunamo, kaŭzita de tertremo


  • 1656: La plej granda tritaga batalo apud Varsovio dum la sveda diluvo finiĝis – armeo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj retiriĝis sen pli grandaj perdoj trans Vistulon sub premo de la armeoj de Svedio kaj Margraflando Brandenburgio


  • 1729: Marilando: Baltimore fondiĝis


  • 1733: Masaĉuseco: en Bostono fondiĝis la unua usona framasona loĝio


  • 1766: William Pitt iĝis ĉefministro de Britio


  • 1775: James Cook revenis al Anglio post sia dua ekspedicio ĉirkaŭ la mondo


  • Franca revolucio:


    • 1791: Oni malvalidigis ordenojn kaj reĝajn distingojn


    • 1792: Eniranta al Parizo volontula bataliono de Marsejlo unuafoje ekkantis Marseljezon




  • 1809: Walcheren: en Reĝlando Holando komenciĝis Kampanjo Walcheren


  • 1841: Renkonto de Adam Mickiewicz kun Andrzej Towiański, kiu komencigis la Dian Aferon


  • 1858: Afriko: John Hanning Speke tra ĝangalo atingis Viktorian lagon


  • 1859: Svislando: unua grimpo al Grand Combin, la plej alta montopinto en Peninaj Alpoj


  • 1880: Pollando: Tramtransporto en Poznano ekfunkciis


  • 1889: Malfermo de apartenanta al Aŭstria Ŝtata Fervojo forvoja linio Lvovo–Czerniowce (longeco 266,66 km)


  • 1904: Rusa-japana milito: batalo de Hsimucheng (inter Ljaojan kaj Port Arthur) komenciĝis


  • Unua mondmilito:


    • 1914: En Rusio oni anoncis totalan mobilizon


    • 1915: Germanoj unuafoje batalkampe uzis flamĵetilon kontraŭ britoj




  • 1917: Rezulte de tertremo en ĉina provinco Junano pereis ĉirkaŭ 1800 personoj


  • 1920: Soveta registaro akceptis decidon pri likvido de relikvoj en tutrusia skalo


  • 1920: Pola-bolŝevika milito: Kunlaboranta kun bolŝevikoj Portempa Pola Revolucia Komitato anoncis - malgraŭ volo de poloj - sian manifeston por establi Polan Sovetan Socialisman Respublikon


  • 1930: Nacia Asocio de Poloj en Estonio fondiĝis


  • 1930: En Montevideo Urugvajo gajnis la unuan Futbalan Mondpokalon


  • 1932: La 10-a Somera Olimpiko komenciĝis en Los-Anĝeleso


  • 1937: Granda Soveta Teroro: Nikolaj Jeĵov ordonis (kun subskribo de Stalin) amase likvidi kontraŭsovetiajn elementojn - de aŭgusto 1937 ĝis septembro 1938 oni kontumace kondamnis al mortpuno pli ol 700 mil homojn.


  • 1938: Oni malkovris la lunon de Jupitero - Karmeo


  • 1939: Belgio: malfermo de la Kanalo Albert liganta riverojn Mozo kun Skeldo kaj urbojn Antverpeno kun Lieĝo


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Germana polico malkovris en Varsovio produktejon de falsa mono

    • La unua aera bombatako al germana urbo Darmstadt; Berlino: "Die Wehrmacht" agnoskis, ke germanoj dum la pasintaj monatoj la plej grandajn perdojn spertis dum la semptembra kampanjo en Pollando; Laŭzano: aferŝarĝito de hispana ambasado en Varsovio, nun atribuita al hispana ambasado en Berlino "por likvido de hispanaj interesoj en Pollando" Duc de Parcent interparolis kun ataŝeo de pola delegitaro ĉe Ligo de Nacioj kaj delegito al Ruĝa Kruco Stanisław Radziwiłł, kiu pasigis en Varsovio germanan okupadon kaj la ribelon de Varsovio kaj publikigis en Parizo en 1946 libron Le drame de Varsovie


    • 1941: Heinrich Himmler en Lublin rekomendis fondon de koncentrejo por 25-50 mil malliberuloj, kiuj laborus en metiejoj kaj konstrulaboroj por SS kaj polico; germana polico deportis de 4 vilaĝoj en Arbaro de Białowieża 1133 personojn kaj konfiskis en 34 vilaĝoj 663 ĉevalojn, 22 ĉevalidojn, 7 azenojn, 280 bovinojn, 454 bovidojn, 1514 porkojn, 978 porkidojn kaj 1939 ŝafojn


    • En Londono oni subskribis devigitan polan-sovetan pakton Sikorski-Majski (ambasadoro) kun ĉeesto de Winston Churchill, antaŭvidanta interalie renovigon de diplomatiaj rilatoj, "amnestion" (por polaj malliberuloj, kiuj estis senkaŭzaj viktimoj de la soveta ŝtato, ne krimuloj, mortantaj pro malsato en gulagoj) kaj kreon de Pola Armeo en Sovetunio - kio ebligis forkonduki de la nehoma tero 120 000 polojn


    • 1942: Germanaj specialaj juĝejoj verdiktis ĝis tiu ĉi tago sur polaj enkorpigitaj teritorioj 1675 mortpunojn; Pola Laborista Partio alvokis judojn en Varsovia geto rezisti kontraŭ germanoj, kaj polojn por doni helpon; ukrainoj en kelkaj lokoj de Galicio entuziasme salutis Hans Frank, vizitantan la regionon


    • 1943: Enlanda Politika Reprezentantaro de Pola Subtera Ŝtato apelaciis al ukraina nacio pri konkorda kunvivo kun poloj; Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo murdis ĉirkaŭ 100 polojn en komunumoj de Antonówka kaj Włodzimierzec (nun: Rivna provinco); germanaj ĝendarmoj murdis en Zawarża, apud Pińczów, 9 sinkaŝantajn judojn; membroj de la rezista movado en Sosnowiec atakis aŭtomobilan eskorton de minejo Renard akirante 172 mil da markoj


    • 1944: Mińsk Mazowiecki estis liberigita de Pola Enlanda Armeo kaj tuj poste aneksita de Ruĝa Armeo, kiu "liberigis" Wołomin kaj Otwock; Volini-Galicia genocido: taĉmento de URA murdis en arabaro apud Baligród 11 loĝantojn de Średnia Wieś kaj ukrainaj policanoj murdis en Żernica Niżna (proksime al Lesko) 25 polojn frakasante iliajn kapojn per kolboj de pafiloj; de Varsovia enketa malliberejo Pawiak germanoj sendis lastajn transportojn: 1400 malliberulojn al koncentrejo Gross-Rosen kaj 400 al koncentrejo Ravensbrück


    • Ribelo de Varsovio provoke: pollingva, subigita al Tria Internacio, Radiostacio je la nomo al Tadeusz Kościuszko en Moskvo kvarfoje disaŭdigis alvokon al la loĝantaro de Varsovio kun instigo komenci la ribelon kontraŭ germanaj okupantoj, gvidata de komunisto David Kirszbraun, postmilite funkciulo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio, konata kaj entombigita sub falsa nomo Tadeusz Daniszewski; kuriero Zdzisław Jeziorański reveninte de Londono informis Ĉefan Komandejon de Pola Enlanda Armeo ke la ribelo ne efikos politikan sorton de Pollando se post ĝia eksplodo Aliancanoj ne liveros pli multe da armiloj; Pola Armeo en Sovetunio, kiu kalkulis 107 810 personojn, en tio 3221 sovetajn oficirojn de pola deveno, estis transformita al la Unua Armeo de Pola Soldataro


    • 1945: Japana submarŝipo I-58 sinkigis usonan krozŝipon USS Indianapolis, mortigante 883 maristojn - plimulto mortis dum la sekvaj kvar tagoj, ĝis aviadilo rimarkis la postvivantojn




  • 1946: En Moskvo oni malfondis Asocion de Polaj Patriotoj - komunisma organizaĵo celanta sovetigi Pollandon kaj altrudi komunistajn regopovojn (fondita junie 1943)


  • 1953: Britio kaj Libio subskribis en Londono aliancan traktaton


  • 1956: Slogano In God We Trust iĝis nacia moto de Usono


  • 1962: Oficiala malfermo de la Trans-Kanada Ŝoseo


  • 1971: Kadre de la misio Apollo 15 usonaj kosmonaŭtoj James Irwin kaj David Scott surluniĝis


  • 1971: Super japana urbo Morioka akcidentis pasaĝera aviadilo Boeing 727 kun la armea - 163 personoj pereis


  • 1974: Radia Disaŭdiga Centro apud Gąbin ekfunkciis - pere de elsendomasto, konstruita kiel la plej alta en la mondo (646 m)


  • 1980: Brita-franca kunposedaĵo Nov-Hebridoj sendependiĝis kun la nomo Vanuatuo


  • 1980: Pola atletikisto Władysław Kozakiewicz akiris mondrekordon (5,78 m) pri stangosaltado dum la Somera Olimpiko en Moskvo


  • 1985: En Varsovio okazis la unua pola koncerto de brita muzikgrupo Depeche Mode


  • 1997: Du atencantoj-sinmortigantoj de Hamas eksplodigis bombon sur bazaro en Jerusalemo - 16 personoj pereis kaj pli ol 150 vundiĝis


  • 1999: En Maroko surtroniĝas reĝo Muhammad la 6-a.


  • 2002: Demokratia Respubliko Kongo kaj Ruando packontaktis en Pretorio


  • 2003: En Puebla (Meksiko), la lasta Volkswagen Tipo 1 estis fabrikita kaj sendita al Wolfsburg (Germanio)


  • 2005: En katastrofo de helikoptero pereis gvidanto de ribelantoj de la sudo kaj vicprezidento de Sudano John Garang


  • 2005: Laŭ interkonsento de la 30-a de majo 2005 rusa armeo komencis retiriĝi de militistaj bazoj en Kartvelio


  • 2006: Dua libana milito: 54 personoj pereis, en tio 16 infanoj, en libana Kanao dum atako de israela raketo kontraŭ 3-etaĝa domo


  • 2010: Germana muzikalbumo Je la tempolimo aperis


  • 2014: Metroo en la hispana Malago ekfunkciis


  • 2016: 16 personoj pereis en katastrofo de balono por varmigita aero apud Lockhart en Teksaso



Naskiĝoj |




  • 1511: Giorgio Vasari, itala pentristo, arthistoriisto, arkitekto kaj biografo, aŭtoro de la libro Vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj (m. 1574)


  • 1751: Maria Anna Mozart, aŭstra klavicenistino kaj pianistino (m. 1829)


  • 1791: Friedrich Köster, germana protestantisma teologo (m. 1878)


  • 1818: Emily Brontë, angla verkistino, konata de la romano Sovaĝaj altaĵoj; enestanta en esperantlingva Angla Antologio (m. 1848)


  • 1828: Paul Gachet, franca kuracisto prizorganta nederlandan pentristston Vincent van Gogh (m. 1909)


  • 1846: László Paál, hungara impresionisma pentristo de pejzaĝoj (m. 1879)


  • 1851: Antal Herrmann, hungara etnografo, kunlaboranto de la revuo "Kalotaszeg" (m. 1926)


  • 1853: Julian Fałat, pola pentristo, akvarelisto kaj pejzaĝisto, rektoro (m. 1929)


  • 1862: Nikolaj Judeniĉ, rusa generalo, gvidanto de kontraŭrevolucia blanka armeo (m. 1933)


  • 1863: Henry Ford, usona inventisto kaj industriisto, pioniro de la muntoĉena tekniko kaj de la amasproduktado (m. 1947)


  • 1881: Smedley Butler, usona generalo, konata kiel la plej distingata soldato kaj reprezentanto de kontraŭmilitarismo (m. 1940)


  • 1884: Emil Győri, rumania hungara komponisto, dramisto (m. 1941)


  • 1887: Zoltán Franyó, hungara poeto, tradukisto, redaktoro (m. 1978)


  • 1889: Vladimir Zvorikin, usona inĝeniero, elektronikisto kaj inventisto rusdevena (m. 1982)


  • 1893: Fatima Jinnah, pakistana dentistino kaj politikistino, aŭtorino de libro pri sia frato Muhammad Ali Jinnah (m. 1967)


  • 1894: Ilona Csengery, hungara porjunulara verkistino (m. 1974)


  • 1898: Henry Moore, angla skulptisto uzanta lignon, bronzon kaj marmoron (m. 1986)


  • 1904: Salvador Novo, meksika poeto kaj historiisto (m. 1974)


  • 1906: Mario Quintana, brazila poeto, tradukisto kaj ĵurnalisto (m. 1994)


  • 1907: Adam Sztark, pola jezuito, justulo inter la popoloj, murdita (m. 1942)


  • 1913: Antal Dávid, hungara verkisto kaj ĵurnlisto, filo de István Dávid (m. 1988)


  • 1920: Péter Balogh, hungara skulptisto en Rumanio (m. 1994)


  • 1922: István Kohl, rumania hungara ornitologo (m. 1998)


  • 1925: Ewelina Nowak, pola sanitaristino, soldato partoprenata batalojn de la dua mondmilito, murdita de kaŝpafisto (m. 1945)


  • 1931: Dominique Lapierre, franca verkisto, historiisto, socia aganto, konata de la libro pri Barato Nokto de libereco, flue parolanta la bengalan lingvon


  • 1933: József Kabán, rumania hungara fotisto, publikiginta i.a. en "Nia Epoko" (m. 2010)


  • 1936: László Lázár, rumanihungara ĵurnalisto, kritikisto (m. 1995)


  • 1945: Patrick Modiano, franca Nobelpremiita verkisto ital-flandrdevena, laŭreato de la Premio Goncourt


  • 1947: Arnold Schwarzenegger, aŭstra-usona aktoro kaj usona politikisto


  • 1947: Françoise Barré-Sinoussi, franca Nobelpremiita virusologino, kunmalkovrintino de HIV


  • 1948: Jean Reno, franca aktoro hispandevena, rolinta en Metroo, Da Vinĉi-a kodo, La rastado


  • 1955: Mieczysław Litwiński, pola komponisto, voĉisto, muzikpedagogo, plurmuzikilisto, lekciisto de pluraj altlernejoj, poligloto kaj esperantisto


  • 1956: Georg Gänswein, romkatolika pastro kaj sekretario de la papo Benedikto la 16-a


  • 1957: László Mihály Nagy, rumania hungara ĵurnalisto, rakontisto


  • 1958: Kate Bush, angla kantistino kaj kantverkistino, vegetaranino, distingita per Ordeno de la Brita Imperio


  • 1968: Robert Korzeniowski, pola atletikisto kaj marŝisto, plurfoja olimpika majstro


  • 1974: Hilary Swank, usona filma aktorino Oskar-premiita


  • 1977: Jaime Pressly, usona aktorino, modelulino kaj kantistino, Emmy-premiitino


  • 1980: April Bowlby, usona aktorino rolinta en la filmo Du kaj duono da homoj


  • 1982: Yvonne Strahovski, aŭstralia aktorino poldevena, konata de televidaj serioj



Mortoj |




  • 578: Jakobo Baradai, fondinto de la Siria Ortodoksa Eklezio


  • 579: Benedikto la 1-a, papo, kies pontifikeco koincidis kun la invado de Langobardoj (n. nekonata)


  • 734: Tatwine, angla ĉefepiskopo de Canterbury, sanktulo


  • 1539: Bernardo Clesio, itala princo, kardinalo, humanisto, botanikisto (n. 1484)


  • 1674: Karel Škréta, ĉeĥa baroka pentristo (naskiĝis ĉirkaŭ 1610)


  • 1683: Maria Tereza de Aŭstrio, reĝino de Francio, edzino de Ludoviko la 14-a, patrino de Ludoviko de Francio (n. 1638)


  • 1718: William Penn, angla kvakero, fondinto de Pensilvanio (n. 1644)


  • 1746: Francesco Trevisani, itala baroka pentristo de religia arto (n. 1656)


  • 1832: Jean-Antoine Chaptal, franca kemiisto kaj politikisto, enestanta en la listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo (n. 1756)


  • 1849: Carl Ludwig Nietzsche, germana teologo


  • 1868: Mihály Tompa, hungara kalvinista pastro kaj poeto (n. 1817)


  • 1898: Otto von Bismarck, prusa politikisto konata de intensa germanigo de poloj en la prusa neksaĵo de Pollando, kontribuinto al unuigo de Germanio, kanceliero (n. 1815)


  • 1933: Georgi Aktarĝiev, bulgara ĵurnalisto, redaktoro de "Rondiranto", prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio (n. 1868)


  • 1944: Miklós Lőrincz, hungara verkisto kaj kabaretaŭtoro (m. 1899)


  • 1951: Emánuel Brüll, hungara lingvisto, bibliotekisto (n. 1884)


  • 1958: Sándor Albrecht, hungara komponisto, dirigento, orgenisto (n. 1885)


  • 1962: Luigi Carnera, itala astronomo malkovrinta 16 asteroidojn (n. 1875)


  • 1967: Alfried Krupp von Bohlen und Halbach, germana entreprenisto kaj industriisto (n. 1907)


  • 1976: Rudolf Bultmann, germana protestantisma teologo, adepto de demitigo de evangelioj (n. 1884)


  • 1978: Umberto Nobile, itala aviadisto, konstruinto de aerŝipoj (n. 1885)


  • 1984: Ágnes Rózsa, rumania hungara memuaristino, tradukistino (n. 1918)


  • 1993: Edward Raczyński, pola nobelo, diplomato, politikisto, verkisto, prezidento en ekzilo, konata de la unua en la mondo oficiala raporto pri holokaŭsto (n. 1891)


  • 1994: Béla Gunda, hungara etnografo, profesoro de la Universitato de Kluĵo (n. 1911)


  • 1997: Bảo Đại, reĝo de Annam, lasta imperiestro de Vjetnamio (n. 1913)


  • 2004: Ellen Auerbach, germana fotistino juddevena, pedagogo kaj psikologo, mondanino (n. 1906)


  • 2005: John Garang, sudana ribelogvidanto kaj politikisto (n. 1945)


  • 2006: Murray Bookchin, usona anarkiisto, fondinto de socia ekologio (n. 1921)


  • 2007: Ingmar Bergman, sveda reĝisoro kaj scenaristo por filmoj kaj teatraĵoj kun ekzistencialisma etoso, komparata kun Luis Buñuel kaj Federico Fellini (n. 1918)


  • 2007: Michelangelo Antonioni, itala reĝisoro, distingita per Oskar-premio pro sia vivoverko (n. 1912)


  • 2007: Teoctist Arăpaşu, rumana episkopo, patriarĥo de Rumana Ortodoksa Eklezio (n. 1915)


  • 2012: Maeve Binchy, irlanda verkistino priskribinta kontrastojn inter Anglio kaj Irlando kaj inter urba kaj vilaĝa vivo (n. 1940)


  • 2013: Antoni Ramallets, hispana futbalisto (golulo), ludinta en la Futbala Klubo de Barcelono (n. 1924)


  • 2016: András Hajnal, hungara matematikisto okupiĝanta pri aroteorio, kombinatoriko kaj topologio, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1931)


  • 2018: Maria Dzielska, pola historiistino kaj klasika filologo, tradukistino de kaj pri Dionizio la Areopagano, Hipatia, Apolonio de Tiano (n. 1942)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Internacia Tago de Amikeco - fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 2011


  • Nacia tago en Maroko, surtroniĝo de reĝo Mohamedo la 6-a (1999)


  • Nacia tago en Vanuatuo, tago de la sendependiĝo (1980)


  • Romkatolika Kalendaro: Sankta Petro Krizologo, episkopo kaj doktoro de la eklezio



Tagoj de semajno |


La 30-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.




  • 30-a de julio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 30-a de julio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár