Mario




Mario estas persona nomo virina aŭ vira; en la formo Maria ĝi estas virina nomo. Ĝi verŝajne estis origine egipta nomo, sed venis al Esperanto laŭ vojo tra la hebrea, la greka kaj la latina. Mirjam estas la sama nomo en formo pli proksima al la hebrea.


La formo Mario aperas en la Fundamenta Ekzercaro, kie estas ankaŭ la mallongaj formoj Manjo kaj Marinjo. La formo Maria aperas en la Londona Biblio. Ambaŭ estas en PIV2002.




Enhavo






  • 1 Nacilingvaj formoj


  • 2 Famaj nomportantoj


    • 2.1 Regantinoj


    • 2.2 Roluloj




  • 3 Esperantistoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Nacilingvaj formoj |


Jen tre malkompleta listo:



  • Maria (angle, germane, itale, latine, pole, portugale)

  • Marianne (angle, france, germane)

  • Marie (ĉeĥe, france)

  • Mary (angle, svede)

  • مريم [marjam] (arabe, perse)

  • מרים [mirjam] (hebree, jide)

  • Mária (hungare; nomvariantoj: Mari, Mariska, Marika)



Famaj nomportantoj |


  • Sankta Maria


Regantinoj |




  • Maria (Hungario) • 1382–1395 • Reĝino de Hungario


  • Maria Stuart • 1542–1567 • Reĝino de Skotlando


  • Maria la 1-a (Anglio) • 1553–1558 • Reĝino de Anglio kaj Irlando


  • Maria la 2-a (Anglio) • 1689–1694 • Reĝino de Anglio, Irlando kaj Skotlando


  • Maria Teresia • 1740–1780 • Arkidukino de Aŭstrio, reĝino de Bohemio kaj Hungario, romia imperiestrino


  • Maria la 1-a (Portugalio) • 1777–1816 • Reĝino de Portugalio


  • Maria la 2-a (Portugalio) • 1826–1828, 1834–1853 • Reĝino de Portugalio



Roluloj |


Mario aŭ Supermario



Esperantistoj |


  • Manjo Austin



Maria, patrino de Jesuo



Eksteraj ligiloj |



  • http://www.ssa.gov/OACT/babynames

  • http://www.theologie-systematisch.de/mariologie.html




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár