Rokforto
Rokforto | |
---|---|
Deveno | Aveyron |
Graso | 52 % |
Formo | cilindra |
Alto | 8-10 cm |
Pezo | 2 500 g |
Tipo | bluŝimofromaĝo |
Origino | kruda lakto |
Produkta certifikado | appellation |
USDA NDB numero | 01039 |
Rokforto (france:Roquefort) estas franca bluŝima fromaĝo, nomata laŭ la vilaĝo Roquefort-sur-Soulzon en la Centra Masivo (departemento Aveyron).
Ĝi estas ŝafofromaĝo, de kiu la nomo estas protektata kiel AOC: nur fromaĝo el (la najbareco de) Roquefort rajtas havi tian nomon. Aliaj similaj fromaĝoj povas nomiĝi (kaj fakte moniĝas) kiel blua fromaĝo pro la blua koloro de la ŝimo, kiu al kelkaj malallogas.
Ĉefa karaktero estas akraforta odoro kaj gusto. Multaj ŝatas kaj multaj malŝatas, sed neniu indiferentas.
Oni produktas kaj komercas ankaŭ ŝmireblan kremon de rokforto.