Ermitejo (loko)
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Ermitejo (apartigilo) |
Ermitejo estas nomo por loko, kie vivas ermitoj. Ĝi povas esti fora arbaro, kaverno aŭ plu ofte temploj, kie la ermitoj loĝas en etaj ĉambroj.
Laŭ Francisko Azorín ermitejo estas Malgranda sanktejo en la kamparo. Loĝejo de ermito.[1] Kaj li indikas etimologion el greka eremos (dezerto), kaj de tie la latina eremita.[2]
Bildaro |
Cervera de Pisuerga (Palencia, Hispanio). Ermitejo enroke elfosita.
Morenglos (Alcolea de las Peñas, Guadalajara, Hispanio). Ermitejo enroke elfosita.
Ermitejo uzita de Charles de Foucauld en Ahaggar, Alĝerio.
Retirejo Sera Uceo, dependa de la monaĥejo budhisma tibeta de Sera.
Ermitejo de la Santo Ángel Custodio en Toledo, Hispanio.
Ermitejo de la Sankta Kruco en Iztacalco, Meksiko
Franciskana ermitejo en la Centra Regiono de Ĉilio, (El Totoral- Quisco), Regiono Valparaíso.
Ermitejo de Sankta Kristoforo, en Sotresgudo, Burgos (Hispanio).
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 67.
↑ Azorín, samloke.