Eva Perón


























Eva Perón

Eva Perón
La 2-a edzino de argentina prezidento




Unua damo de Argentino


En funkcio:
1945 – 1952

Naskiĝo

7-an de majo 1919 (1919-05-07)
en Argentino Los Todos, Argentino
Morto

26-an de julio 1952 (1952-07-26) (33-jara)
en Argentino Buenos Aires, Argentino
Edz(in)o

Juan Domingo Perón
Subskribo

Eva Perón, subskribo







v  d  r


Information icon.svg



María Eva DUARTE (post edziniĝo de PERÓN) [maria eba dŭarte de peron'] (Los Toldos, 7-a de majo 1919 - Buenos Aires, 26-a de julio 1952). Argentina politika personego de la 20-a jarcento.


Ŝi estis radioaktoro. En 1945, ŝi iĝis la 2-a edzino de Juan Domingo Perón, prezidento de Argentino. Pro ŝia malaltklasa ekvivo, ŝi zorgis kaj politike celis pri descamisados ( [deskamisados], "senĉemizuloj"). Ŝi organizis almozan fondaĵon por helpi malriĉulojn. Por ŝi, ne malkongruis laboradegi por malriĉuloj kaj sin vesti lukse kaj multekoste. Evita ([ebita], "Evonjo" - kvankam ĝi hazarde ankaŭ signifias (ŝi) evitas), kiel ŝi estis konata, estis ruza kaj ambicia, kaj multe influis sian edzon. Malgraŭ sia popularegeco inter popolamasoj, eĉ personkulta, tamen ŝi klopodis ligi ŝian edzon al la sukceso.


En 1947, ŝi sukcesis leĝigi la virinan balotrajton. Ŝi vojaĝis al Eŭropo. Post la Hispana Enlanda Milito, ŝi vizitis Hispanion portante ŝarĝon da nutraĵoj bezonegataj, malgraŭ la internacia bojkoto kontraŭ la rego de Francisco Franco.


En 1951, ŝi intencis formaligi sian potencon, kandidatante por vicprezidenteco, sed armeestroj malpermesis tion. Ŝi kancere mortis en 1952. La argentinanoj funebris ŝin.


Ŝia vivo inspiris la muzikteatraĵon Evita de Andrew Lloyd Webber, poste filmitan kun Madonna rolanta Evita-n. Ŝi ankoraŭ estas mito de la peronisma movado justicialismo.



Vidu ankaŭ |



  • Isabelita Perón

  • Evita (filmo)

  • Peronismo



Eksteraj ligiloj |




  • Eva Perón en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Eva Perón en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • DMoz


    • Kategorio angle


    • Kategorio hispane

    • Kategorio pri la muzikteatraĵo

    • Kategorio pri la filmo




  • TTT-ejo de familio de Evita Perón angle.


  • Raporto de argentina ĵurnalo "Clarín" pri ŝia morto hispane.






















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár