JR






Emblemo


Grupo JR (japane: JRグループ, Jeiāru Gurūpu, aŭ simple kaj pliofte JR, Jeiāru mallongita el la angla Japan Railways, "Japanaj Fervojoj") estas grupo de japanaj fervojaj kompanioj. La grupo konsistas el 9 privataj kompanioj: 6 pasaĝeraj, 1 frajta kaj 2 akcesoraj. La linioj de la ŝtata kompanio "Japana Nacia Fervojo" (KokutetsuJNR el Japanese National Railways) estis dividitaj inter la 6 pasaĝeraj kompanioj 1-an de aprilo 1987.


La Japana Fervojo estas la ĉefa fervoja reto en Japanio. Al ĝi apartenas la plej granda parto de inter-urba fervoja transporto, aparte la novaj trunkolinioj (Ŝinkanseno).




Enhavo






  • 1 Teknikaj karakterizaĵoj


  • 2 Reto


  • 3 Konsisto


    • 3.1 Pasaĝeraj kompanioj


    • 3.2 Ceteraj kompanioj




  • 4 Eksteraj ligiloj





Teknikaj karakterizaĵoj |



  • Larĝo de trako — 1067 mm

  • Tuta longeco — 27'268 km



Reto |


La 6 pasaĝeraj kompanioj formas tut-Japanian fervojan reton JR. La reto havas komuna sistemo de biletoj, heredita de Japana Nacia Fervojo. Pasaĝero povas vojaĝi tra teritorioj de kelkaj kompanioj de la reto, sen ŝanĝi trajnon kaj sen aĉeti apartajn biletojn. Oni ofte povas uzi pag-karton, venditan de unu kompanio, por vojaĝi per fervoj-linio de alia kompanio. Ekzemple la karto "Suica" de Kompanio JR Orienta estas akceptebla de iuj aliaj pasaĝeraj kompanioj de Japana Fervojo (Hokajda, Tokaja, Okcidenta kaj Kjuŝua).



Konsisto |




Regionoj de la pasaĝeraj kompanioj de la Japana Fervojo



Pasaĝeraj kompanioj |


En grupo "Japanaj Fervojoj" estas 6 kompaniaj, okupataj de pasaĝera transportado.






























































Nomo de kompanio
Emblemo
(koloro)
Regiono
Centra oficejo
Esperante
japane
(mallonge)
japana prononco

JR Hokajda
JR北海道
[ĝejaru hokajdo]

JR logo (hokkaido).svg (hel-verda)

Hokajdo

Sapporo

JR Orienta
JR東日本
[ĝeiaru higaŝi-nihon]

JR logo (east).svg (verda)

Tohoku, Kanto, Koŝinecu

Tokio

JR Centra
JR東海
[ĝeiaru tokai]

JR logo (central).svg (oranĝa)

Tokaj

Nagojo

JR Okcidenta
JR西日本
[ĝeiaru niŝi nihon]

JR logo (west).svg (blua)

Hokuriku, Kansajo, Ĉugoku

Osako

JR Ŝikokua
JR四国
[ĝeiaru ŝikoku]

JR logo (shikoku).svg (hel-blua)

Ŝikoku

Takamacu

JR Kjuŝua
JR九州

ĝeiaru kjuŝu

JR logo (kyushu).svg (ruĝa)

Kjuŝuo

Fukuoka


Ceteraj kompanioj |


Ceteraj kompanioj ne rilataj al certa regiono. Japana Frajta Fervoja Kompanio frajtas tra tuta Japanio kaj havas centran oficejon en Tokio.






































Afero
Nomo de kompanio
Emblemo (koloro)
Esperante
japane
(mallonge)
japana prononco
angle
(mallonge)
Kargo

Japana Karga Fervoja Kompanio
JR貨物
[ĝeiāru kamocu]

JR Freight

JR logo (freight).svg (griza)
Esploro

Instituto de Fervoja Teknika Esploro
JR総研
[ĝeiāru soken]

RTRI

JR logo RTRI.svg (hel-viola)
Informaj servoj

Fervoja Informa Sistemo
JRシステム
[ĝeiāru ŝisutemu]

JR System

JR logo systems.svg (malhel-ruĝa)


Eksteraj ligiloj |



  • JS Cyber Station (japane)



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár