Korporacio Tōkyū

























Tokyu Corporation



TokyuLogotype.svg

Fondita
1a de septembro 1922

Sidejo
Japan, Tokyo, Shibuya-ku, Nanpeidaicho 5-6

Agokampo

fervojo

TTT

www.tokyu.co.jp







v  d  r


Information icon.svg



Korporacio TokjuTokjo-Kjuko (japane: 東京急行電鉄株式会社 [Tōkjō Kjūkō dentecu kabuŝiki-gaiŝa], angle: Tokyu Corporation, laŭvorte: akci-kompanio Elektra Fervojo "Tokia Ekspreso") estas granda japana privata fervoja kompanio, kies linioj situas en Tokio kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. En Japanio la kompanio estas konata ankaŭ per sia mallongiga nomo "Tokju Dentecu" (東急電鉄 [Tōkjū dentecu]). La linioj de Tokju formas fervojan reton, kiu ligas la centron de Tokio kun okcident-suda parto de Tokio kaj kun gubernio Kanagaŭa (inkluzive de ĝia ĉefurbo Jokohamo).




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Linioj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Historio |


La korporacio Tokju estas fondita la 2-an de septembro 1922 kiel "Elektra Fervojo Meguro-Kamata" (目黒蒲田電鉄 [Meguro Kamata dentecu], angle: Meguro-Kamata Electric Railway) kaj poste renomita al "Toki-Jokohama Elektra Fervojo" (東京横浜電鉄 [Tōkjō Jokohama dentecu]). En 1943 ĝi ricevis sian nunan nomon. Ekde 1944 ĝis 1948 al la kompanio apartenis ankaŭ linioj de jenaj nuntempaj fervojaj kompanioj: Korporacio Kejkju, Korporacio Keio kaj Elektra Fervojo Odakju. Dum tiu periodo la kompanio estis parole konata kiel "Granda Tokju" (大東急 [Dai Tōkjū]).



Linioj |


La fervoja reto de la korporacio Tokju enhavas 7 linioj kun komuna longo 99,5 km. Ĉiuj stacioj de la linioj situas en Tokio kaj gubernio Kanagaŭa.






































































































Nomo de linio
Fina stacio
Fina stacio
Nombro
de stacioj
Longo
(km)
Malfermo
Maksimuma
rapideco
Emblemo
Esperanta
japana
japana prononco

Tokju-Tojoko
東急東横線
[Tōkjū Tōjoko-sen]

Ŝibuja

Jokohamo
21
24,2
1926
110 km/h

 TY 

Tokju-Meguro
東急目黒線
[Tōkjū Meguro-sen]

Meguro

Hijoŝi
13
11,9
1923
110 km/h
 

Tokju-Den-en-toŝi
東急田園都市線
[Tōkjū Den-entoŝi-sen]

Ŝibuja

Ĉuo-Rinkan
27
31,5
1907
110 km/h

 DT 

Tokju-Oimaĉi
東急大井町線
[Tōkjū Ooimaĉi-sen]

Oimaĉi

Mizonokuĉi
15
10,4
1927
85 km/h
 

Tokju-Ikegami
東急池上線
[Tōkjū Ikegami-sen]

Gotanda

Kamata
15
10,9
1922
80 km/h
 

Tokju-Setagaja
東急世田谷線
[Tōkjū Setagaja-sen]

Sangen-Ĝaja

Ŝimo-Takajdo
10
5,0
1925
40 km/h
 

Tokju-Tamagaŭa
東急多摩川線
[Tōkjū Tamagaŭa-sen]

Kamata

Tamagaŭa
7
5,6
2000
80 km/h
 

Krome, la korporacio Tokju administras la linion Kodomonokuni (linio inter stacioj Nagacuta kaj Kodomonokuni kun longo 3,4 km) sub kontrakto kun la kompanio Fervojo Jokohama Minato-Miraj.




Vidu ankaŭ |


  • Fervoja transporto en Japanio


Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Korporacio Tōkyū en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Oficiala paĝo (japane, angle, ĉine, koree)


  • Horaro de fervojaj linioj en Kanto: privataj (kaj metroaj) linioj (japane)




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár