Kosmostacio




La kosmostacioj estas grandmasaj kosmoveturiloj kun vivtena sistemo. Ili diferencas de la kosmoŝipoj, ke ili ne estas konvenaj por surteriĝo kaj ne havas propran propulsian sistemon, nur kelkajn malgrandajn manovrajn movilojn. Ili ne kapablas fari gravajn manovrojn, por tio necesas kosmoŝipoj.




La usona kosmostacio Skylab ĉirkaŭ la Tero.


Per ekuzo de kosmostacioj, eblis fari longtempajn eksperimentojn por analizi la efikojn de la longtempa kosmoflugo kaj fari eksperimentojn rilate al vivscienco, astronomio, terobservado, materialscienco.


La fruaj unuageneraciaj kosmostacioj (Saljut 1, 5) havis nur unu dokejon, tiel ĝi povis akcepti nur unu kosmoŝipon kaj pluaj reprovizaj ŝarĝoportaj kosmoŝipoj ne povis endokiĝi. La pli postaj kosmostacioj estis ekipitaj per min. du dokejoj, tiel oni solvis la problemon de la reprovizo kaj la homoj povis restadi ne nur kelkajn semajnojn sed monatojn.
Meze de la 1980-aj jaroj aperis la duageneraciaj, plukonstrueblaj, t.n. modul-kosmostacioj. Tiuj konsistas el multaj, tropremitaj unuoj, t.n. moduloj, tiel la interna hermeta volumeno grandiĝis je pluroblo.


Ekde la flugo de Sojuz-11 (Saljut 1), ĉiu temporekordo estis atingita en kosmostacioj. La nuna rekordo de homa kosmorestado estas 437,7 tagoj, kiun atingis Valerij Poljakov rusa kosmonaŭto en la kosmostacio Mir, inter la 8-a de januaro 1994 kaj 22-a de marto 1995.


Pluevoluita versio de la kosmostacioj estas la kosmourboj, en kiuj aperas artefarita gravito kaj homoj povas restadi tie dum jaroj. Tiuj urboj aperas nur kiel planoj.








Enhavo






  • 1 Kosmostacioj


    • 1.1 Surorbigitaj kosmostacioj


    • 1.2 Planitaj, sed ne konstruitaj kosmostacioj




  • 2 Datumoj de la loĝataj kosmostacioj


  • 3 Vidu ankaŭ





Kosmostacioj |



Surorbigitaj kosmostacioj |




  • MOL (Manned Orbiting Laboratory) - eksperimenta kosmostacio, senhoma (Usono, 1966)


  • Saljut - soveta kosmostacio-programo


  • Saljut 1 - la unua loĝata kosmostacio (Sovetunio, 1971)


  • Saljut 2 - sensukcesa lanĉo (Sovetunio, 1973)


  • Skylab - la unua loĝata usona kosmostacio (Usono, 1973)


  • Saljut 3 - (Sovetunio, 1974)


  • Saljut 5 - (Sovetunio, 1976)


  • Saljut 6 - kun plurdoka sistemo (Sovetunio, 1977)


  • Szaljut 7 - (Sovetunio, 1982)


  • Mir - la unua modul-kosmostacio (Sovetunio, 1986)


  • Internacia Kosmostacio (angle International Space Station) - dum konstruo (internacia, ekde 1998)



Planitaj, sed ne konstruitaj kosmostacioj |




  • Freedom (Usono)


  • Mir 2 (Sovetunio/Rusio)


  • Bigelow plenblovebla kosmostacio (Usono)



Datumoj de la loĝataj kosmostacioj |





























































































































Kosmostacio

Lanĉo

Flugofino

Flugtempo (tagoj)

Loĝata tempo (tagoj)

Kosmonaŭtoj

Kosmoŝipoj

Ŝarĝoportaj kosmoŝipoj

Maso (kg)

Saljut 1

1971. 04. 19.

1971. 10. 11.
175
24
3
2
0
18425

Saljut 2

1973. 04. 3.

1973. 04. 28.
25
0
0
0
0
18500

Skylab

1973. 05. 14.

1979. 07. 11.
2249
171
9
3
0
77088

Saljut 3

1974. 06. 24.

1975. 01. 24.
213
15
2
1
0
18500

Saljut 4

1974. 12. 26.

1977. 02. 3.
770
92
4
3
0
18900

Saljut 5

1976. 06. 22.

1977. 08. 8.
412
67
4
2
0
19000

Saljut 6

1977. 09. 29.

1982. 07. 29.
1764
683
33
16
14
19000

Saljut 7

1982. 04. 19.

1991. 02. 7.
3216 nap
816
26
12
16
19000

Mir

1986 02.19.

2001 03.23.
5511
4594
137
39
68
124340

Internacia Kosmostacio
20-a de novembro 1998

2015-2025
2232 1
1520 1
130 1
25 1
19 1
456620 2

1 - ĝis 31-an de decembro 2004
2 - Post fino de la konstruo



Vidu ankaŭ |


  • Kosmoesploro



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár