30-a de aprilo









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30




























































aprilo

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30






aranĝo de 2019
tagoj

La 30-a de aprilo estas la 120-a tago de la jaro (la 121-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 245 tagoj restas.


Je la 30-a de aprilo okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 311: Romia imperiestro Kajo Galerio eldonis edikton pri toleremo atribuanta religian liberecon al kristanoj


  • 313: Trakio: Licinio venkis Maksiminon Daia en batalo de Edirne


  • 642: Ĉindasvinto iĝis reĝo de visigotoj


  • 1006: En Konstelacio Lupo ekbrilis la plej brila en la historio supernovao SN 1006


  • 1309: Pollando: Nowogard iĝis urbo


  • 1526: Pollando: urbo Tarnowskie Góry ricevis urborajton kaj t.n ministan liberecon


  • 1598: Reĝo de Francio Henriko la 4-a eldonis Nantan edikton pri religia libereco al hugenotoj


  • 1703: De Anglio elnavigis pirata ekspedicio, kies celo estis prirabo de francaj kaj hispanaj ŝipoj ĉe marbordoj de Ĉilio. Unu el skipanoj de pluraj ŝipoj estis Alexander Selkirk, pratipo de Robinson Crusoe


  • 1789: Federacia Halo: solena inaŭguro de la unua prezidanteco de Usono fare de George Washington


  • 1802: 608 personoj pereis rezulte de rompo de akvobaraĵo apud urbo Lorko en Hispanio


  • 1803: Usono aĉetis Luizianon de Francio


  • 1812: Luiziano fariĝis la 18-a ŝtato de Usono


  • 1817: Pola judo Abraham Stern prezentis novan kalkulilon pri adicio, subtraho, multipliko, divido kaj kvadrata radiko


  • 1838: Nikaragvo forlasis Unuiĝintajn Provincojn de Centra Ameriko


  • 1848: Dum ribelo en Grandpolujo pola generalo Ludwik Mierosławski venkis taĉmentojn de Reĝlando Prusio en batalo de Miłosław


  • 1863: En batalo de Camarón de Tejeda meksika armeo venkis la francan


  • 1871: Rusa caro permesis al Jagelona Universitato lekcii en la pola lingvo


  • 1876: En Budapeŝto oni malfermis Margit-ponton


  • 1893: Oficiala dato de la fondiĝo de Novosibirsko, la tria laŭ grandeco rusa urbo kaj neoficiala ĉefurbo de Siberio


  • 1900: Anekso de Havajaj Insuloj fare de Usono


  • 1904: Rusa-japana milito: batalo de rivero Yalu komenciĝis - venka por japanoj, kiuj militiros al Manĉurio


  • Unua mondmilito:


    • 1916: En Germanio oni enkondukis unuan en la historio tempo-ŝanĝon al somera tempo, kaŭzitan de postuloj de militekonomio; en Dublino oni subpremis kontraŭbritan Paskan Ribelon


    • 1918: Renversita caro Nikolao la 2-a kun lia familio estis transportita de bolŝevikoj de Tobolsko al Jekaterinburg, kie estis enprizonigita en domo de komercisto




  • 1919: Urbo Sokółka aliĝis al Pollando


  • 1919: En Lodza sinagogo pola poeto kaj esperantisto Julian Tuwim nuptis Stefania Marchew


  • 1921: Packontrakto de Rigo finanta polan-bolŝevikan militon ekvalidis, subskribita de la Dua Pola Respubliko, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko


  • 1939: En Nov-Jorko oni malfermis unu el la plaj grandaj internaciaj ekspozicioj


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Apud Opoczno mortfalis pola majoro Henryk Dobrzański, partizana komandanto - lia postulo Marek Szymańki skribis: Nia komandanto ne vivas. Sed vivas inter ni Lia ideo kaj Honoro de Pola Soldato. La taĉmento ekzistas kaj plu estos; propaganda fakultato de Ĝenerala Gubernio eldonis la unuan konfidencan liston de polaj publikaĵoj, ampleksantan 430 librojn, 338 aŭtorojn kaj 20 revuojn, kiuj estis "malamikaj al germanoj, malutilaj kaj nedezirataj", kaj devus esti konfiskitaj; tuta izoligo de la juda Lodza geto, kie germanoj enfermis pli ol 160 mil personojn; al Aŭŝvico alvenis ties komandanto Rudolf Hoss, komence kiel plenumanta devojn

    • Kapitulaco de norvega armeo en suda parto de la lando; Vatikano publikigis la plej novan raporton de kardinalo August Hlond pri germanaj reprezalioj de pola loĝantaro kaj de Romkatolika Eklezio en okupata Pollando; Ĉikago: "Chicago Herald American" publikigis kopion de afiŝo Elegy de Ignacy Jan Paderewski reklamantan Savo-Fonduson


    • 1941: En ŝtata administracio de ĜG kune kun la ekonomia laboris ĉirkaŭ 130 mil poloj kiel ŝtatoficistoj kaj aliaj menslaborantoj; en Aŭŝvico pereis pastro Zygmunt Surdacki el Lublin pro helpo al judoj - dum torturoj transdonis neniun informon

    • Pola generalo Władysław Sikorski renkontiĝis en Toronto kun 5 mil reprezentantoj de la pola kanada diasporo; en Londono okazis malfermo de ekspozicio de la karikaturoj de Feliks Topolski; en okupata Grekio kreiĝis kunlaborista registaro de Jeorjos Tsolakoglu


    • 1942: Germana polico arestis 9 personojn inter pola priservistaro de malliberejo Pawiak en Varsovio; okupaciaj regopovoj deportis dum la unuaj kvar monatoj de 1942 de ĜG al trudlaboro en Nazia Germanio 124 089 personojn; nombro de atakoj flanke de pola rezista movado kontraŭ germanoj kaj germanaj institucioj en aprilo transpaŝis en distrikto Lubelski la nombron de 100; Pola Enlanda Armeo sendis al entreprenejoj en ĜG falsigitan informon proklamantan la 1-an de majo libertago - parto de entreprenistoj traktis serioze la skribaĵon; en Varsovio aperis konspire ekzempleroj de eldonita antologio de pola poezio, sub la titolo "Pieśń niepodległa" (Kanzono sendependa), prilaborita interalie de Czesław Miłosz


    • 1943: Volinia masakro: ukraina polico kaj ukrainoj murdis en 3 lokoj de Ĉerkasa provinco ĉirkaŭ 86 polojn; germanaj regopovoj notis aprile en distrikto Lubelski 965 partizanajn operacojn; unuo de Popola Armeo liberigis de Varsovia geto ĉirkaŭ 30 personojn, kiuj arbare formis taĉmenton; grupo de Popola Gvardio eksplodigis gasodukton direktitan al fandejo en Ostrowiec Świętokrzyski, kio kaŭzis malfunkcion de la Forno de Siemens-Martin por du semajnoj


    • 1944: Policaj taĉmentoj bruligis 44 domojn en Borowica (distrikto Chełmski) mortigante 4 personojn kaj pafmortigis en Zawada 7 polojn; germanaj ĝendarmoj pendumis en distrikto Augustowski 5 polojn, revenĝe pro likvido de kunlaboranto fare de partizanoj, krome pendumis pro nekonataj kaŭzoj 2 judojn

    • Rezulte de alianca bombado de itala Alessandria 238 personoj pereis; usona radiostacio en Eŭropo komencis disaŭdigi en la pola lingvo; en Afriko ekzistis 77 polaj skoltaj taĉmentoj, kiuj asociigis 3244 personojn - junularon kaj infanojn


    • 1945: Al Strzelce Opolskie venis transporto de poloj, deportitaj de la vojevodio Lvovo


    • Adolf Hitler nomumis sian posteulon Karl Dönitz kaj sinmortiĝis kune kun Eva Braun - gvidanto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, ideologo de nacia socialismo, Führer de Nazia Germanio, unu el la plej grandaj militkrimuloj de la 20-a jarcento, respondeca pri eksplodo de la dua mondmilito kaj morto de milionoj de homoj; Ruĝa Armeo liberigis la germanan virinan koncentrejon Ravensbrück, kie ĉiu tria virino estis polino kaj plejparte viktimo de pseŭdomedicinaj eksperimentoj; tri sovetaj soldatoj hisis sur parlamentejo t.n. Venko-Flagon




  • 1946: Pollando: al Krakovo revenis de Germanio 26 fervojaj vagonoj kun artaĵoj rabitaj dum la milito kiel Retablo de KrakovoDamo kun ermeno


  • 1948: Kolombio: dum konferenco en Bogoto kreiĝis la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj


  • 1954: Premiero de la usona vakera filmo Rivero senrevena, reĝisorita de Otto Preminger


  • 1966: Anton Szandor LaVey fondis Eklezion de Satano


  • 1975: Vjetnama milito finiĝis - falo de Sajgono, la ĉefurbo de Vjetnama respubliko


  • 1979: La unua israela komerca ŝipo tranavigis Suezan Kanalon


  • 1980: Beatrikso ektronis kiel reĝino de Nederlando


  • 1981: En Pola Popola Respubliko oni komencis reglamenti buteron, farunon, grion kaj rizon


  • 1984: Soveta-afgana milito: soveta bataliono de motorigita infanterio estis atakita kaj frakasita de muĝahidoj en Valo Hazara (Provinco Panĝŝir)


  • 1988: La 33-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Dublino, kie venkis kanada kantistino Céline Dion reprezentanta Svislandon


  • 1991: En Zwickau la lasta aŭtomobilo Trabant ruliĝis de produktobendo


  • 1991: Ramiz Alia iĝis prezidento de Albanio


  • 1992: CERN anoncis, ke TTT estos alirebla senpage - pere de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo


  • 1993: Sur standardojn de Pola Militistaro oni enkondukis devizon Dio, Honoro, Patrio


  • 1993: Adoranto de Steffi Graf dum tenisa matĉo en Hamburgo vundis per tranĉilo Monica Seles


  • 1995: Prezidento de Usono Bill Clinton anoncis malpermeson investi kaj komerci kun Irano


  • 1999: Sud-Orienta Azio: Kamboĝo eniris al ASEAN


  • 2000: Pola mistikulino Faustyna Kowalska estis sanktigita de la papo Johano Paŭlo la 2-a


  • 2002: Pakistano: rezulte de referendumo generalo Pervez Muŝaraf plilongigas sian prezidentan regadon je 5 laŭvicaj jaroj


  • 2008: Regopovoj de Belorusio konsideris 10 usonajn diplomatojn kiel personoj ne bonvenaj kaj ordonis al ili forlasi la landon dum 72 horoj


  • 2009: Brita armeo oficiale finis sian militistan ĉeeston en Irako


  • 2010: Rezulte de ekokatastrofo en la Meksika Golfo de la naftoplatformo Deepwater Horizon al Luiziano alfluis nafto


  • 2013: Post abdiko de sia patrino reĝino Beatrikso la nederlandan tronon eksidis Willem-Alexander de Nederlando


  • 2014: Ŝinĝjango: bomba atenco en Urumĉio mortigis 3 personojn kaj 79 vundigis


  • 2017: Unua Nacia Tago de Biblio-Legado en Pollando: Epistolo al la galatoj de Sankta Paŭlo estas legata en polaj preĝejoj


  • 2018: Konstitucio por administradoscienco ekvalidis en Pollando - 10 plifaciligoj por entreprenistoj de la registaro de Mateusz Morawiecki



Naskiĝoj |




  • 1245: Filipo la 3-a, reĝo de Francio de Kapetida dinastio (m. 1285)


  • 1310: Kazimiro la Granda, la lasta reĝo de la unua pola dinastio Piastoj (m. 1370)


  • 1504: Francesco Primaticcio, itala pentristo, arkitekto kaj dekoraciisto de manierismo, kunfondinto de la unua Skolo de Fontainebleau (m. 1570)


  • 1651: Jean-Baptiste de La Salle, franca ordenfondinto, teologo kaj pedagogo, sanktulo (m. 1719)


  • 1662: Maria la 2-a, reĝino de Anglio, Skotlando kaj Irlando (m. 1694)


  • 1723: Mathurin Jacques Brisson, franca zoologo kaj fizikisto (m. 1806)


  • 1760: Joseph Souham, franca generalo, partoprenanto de la francaj revoluciaj militoj kaj de Napoleonaj militoj (m. 1837)


  • 1770: David Thompson, anglokanada mapisto kaj esploristo, geografo de Kanado (m. 1857)


  • 1777: Carl Friedrich Gauss, germana matematikisto, fizikisto, astronomo kaj geodeziisto kontribuinta al elektrostatiko, nombroteorio, diferenciala geometrio, matriciko aŭ optiko (m. 1855)


  • 1804: Maciel Monteiro, brazila kuracisto, poeto, ĵurnalisto, oratoro, politikisto kaj diplomato (m. 1868)


  • 1825: Johannes Evangelist Haller, aŭstra kardinalo, teologo, politikisto (m. 1900)


  • 1833: Benedykt Dybowski, pola ekzilito pro januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio, kuracisto, natursciencisto, spertulo pri limnologio, esploristo de Siberio, malkovrinto de novaj specioj de bestoj, esperantisto (m. 1930)


  • 1835: Franz Defregger, aŭstra pentristo, reprezentanto de akademiismo (m. 1921)


  • 1839: Floriano Peixoto, prezidento de Brazilo, marŝalo (m. 1895)


  • 1851: Emil Ramann, germana agrikulturkemiisto kaj grundosciencisto (m.1926)


  • 1861: Marian Zdziechowski, pola filozofo, historiisto pri ideoj, slavistikisto (m. 1938)


  • 1865: Max Nettlau, germana anarkiisto kaj verkisto, aŭtoro de biografio pri Miĥail Bakunin (m. 1944)


  • 1870: Franz Lehár, hungara opereta komponisto (m. 1948)


  • 1877: Fritz von Herzmanovsky-Orlando, aŭstra verkistoj kaj arkitekto (m. 1954)


  • 1883: Jaroslav Hašek, ĉeĥa anarkiisto, membro de bolŝevika partio kaj verkisto, kies romano La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito estis tradukita al 54 lingvoj (m. 1923)


  • 1893: Joachim von Ribbentrop, germana nazia politikisto, kungvidanto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, subskribinto de la Pakto Ribbentrop-Molotov, militkrimulo, ekzekutita (m. 1946)


  • 1900: Erni Krusten, estona ĝardenisto, verkisto, poeto (m. 1984)


  • 1901: Heinrich Friess, germana instruisto kaj esperantisto engaĝita en ata-ita-diskuto (m. 1971)


  • 1901: Simon Kuznets, usona Nobelpremiita ekonomikisto belorusdevena, okupiĝinta pri malneta nacia enspezo kaj konjunkturo (m. 1985)


  • 1902: Theodore Schultz, usona Nobelpremiita ekonomikisto pro kontribuo pri malriĉeco (m. 1998)


  • 1903: János Gassner, hungardevena usona kritikisto, dramaturgiisto, redaktoro (kritikisto) (m. 1967)


  • 1904: Márta Recht, rumania hungara verkistino pri tritikindustrio (m. 1995)


  • 1908: Bjarni Benediktsson, longtempa ĉefministro de Islando (m. 1970)


  • 1909: Juliana, reĝino de Nederlando, edzino de la germana princo Bernardo de Nederlando (m. 2004)


  • 1912: Szabolcs Fényes, hungara komponisto de 600 kanzonoj, pli ol 100 filmmuzikajn komponaĵojn kaj ĉirkaŭ 45 muzikteatrajn (m. 1986)


  • 1915: Nóra Polónyi, hungara historiistino, arkivistino kaj kunlaborantino de Ĉefurba Statistika Oficejo (m. 1985)


  • 1916: Claude Shannon, usona matematikisto, patro de la informteorio emfazanta la duuman nombrosistemon (m. 2001)


  • 1923: Percy Heath, usona ĵaz-kontrabasisto, kunfondinto de Modern Jazz Quartet (m. 2005)


  • 1925: Anna Dukász, hungara aktorino, patrino de Péter Dukász (m. 2000)


  • 1929: Klausjürgen Wussow, germana filma kaj televida aktoro (m. 2007)


  • 1929: Edit Kovács, rumania hungara juristino, universitata adjunktino


  • 1932: Antonio Tejero, hispana subkolonelo de Guardia Civil, puĉisto


  • 1939: László Jánossy D., rumania hungara pentristo, restarigisto (m. 1986)


  • 1941: Stavros Dimas, greka politikisto de Nea Dimokratia, ministro pri eksteraj aferoj kaj eŭropa komisaro


  • 1946: Karolo la 16-a Gustavo, reĝo de Svedio ĉiujare transdonanta la Nobel-premiojn


  • 1949: António Guterres, ĉefministro de Portugalio, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj


  • 1956: Lars von Trier, dana filmreĝisoro kaj scenaristo, konata de la manifesto Dogmo 95


  • 1959: Paul Gross, kanada aktoro, muzikisto, verkisto kaj kantisto


  • 1959: Stephen Harper, ĉefministro de Kanado kaj gvidanto de la Konservisma Partio de Kanado


  • 1968: Péter Váry O., rumania hungara ĵurnalisto, verkisto


  • 1971: John Boyne, irlanda verkisto konata pro la filmigita samtitola romano La knabo en striita piĵamo


  • 1975: Johnny Galecki, belga aktoro usondevena rolinta en la televidserio The Big Bang Theory


  • 1976: Amanda Palmer, usona kantistino kaj muzikistino


  • 1982: Kirsten Dunst, usona aktorino rolanta en la filma serio Spider-Man


  • 1985: Ágnes Benedek, rumania hungara aktorino de la Teatro Tamási Áron



Mortoj |




  • 65: Lukano, romia poeto, nepo de Seneko la pli aĝa (n. 39)


  • 1030: Mahmud de Gazni, sultano de Gaznavida Imperio (n. 971)


  • 1305: Roger de Flor, itala kondotiero german-sicilidevena (n. 1267)


  • 1341: Johano la 3-a, duko de Bretonio kaj grafo de Richmond (n. 1286)


  • 1439: Richard de Beauchamp (13-a grafo de Warwick), angla grafo kiu edukis Henrikon la 6-an (n. 1382)


  • 1594 : Andreas Mylius, germana juristo, diplomato, historiisto kaj kronikisto (n. 1527)


  • 1632: Sigismondo la 3-a Vasa, reĝo de Pollando kaj Svedio (detronigita) (n. 1566)


  • 1632: Johan t'Serclaes van Tilly, brabanta generalo dum la tridekjara milito (n. 1559)


  • 1642: Dmitrij Poĵarskij, rusa gvidanto de popola ribelo, kiu forpuŝis polan-litovan armeon dum la pola-rusa milito 1609-1618, nacia heroo (n. 1577)


  • 1660: Petrus Scriverius, nederlanda latinisto, filologo, humanisto, historiisto, poeto kaj erudiciulo (n. 1576)


  • 1671: Francisko Nádasdy, hungara magnato, politikisto kaj martiro (n. 1625)


  • 1755: Jean-Baptiste Oudry, franca pentristo kaj gravuristo, direktoro de la Manufakturo Gobelin (n. 1686)


  • 1790: Samuel Heinicke, germana speciala pedagogo pri surdmuteco (n. 1727)


  • 1842: Jozefo Benedikto Cottolengo, itala sacerdoto kaj katolika sanktulo (n. 1786)


  • 1847: Karlo de Aŭstrio-Teŝino, aŭstra arkiduko, militisto, teoriisto de militistiko (n. 1771)


  • 1876: Antoine-Jérôme Balard, franca kemiisto kaj apotekisto, malkovrinto de bromo (n. 1802)


  • 1882: Ramón Mesonero Romanos, hispana verkisto, ĵurnalisto kaj kronikisto pri Madrido (n. 1803)


  • 1883: Édouard Manet, franca pentristo, pioniro de impresionismo (n. 1832)


  • 1885: Jens Peter Jacobsen, dana verkisto, biologo kaj liberpensulo (n. 1847)


  • 1893: Emma Teleki, hungara verkistino, patrino de Antonia De Gerando (n. 1815)


  • 1895: Gustav Freytag, germana verkisto, arthistoriisto kaj politikisto, konata de la romano Debeto kaj kredito (n. 1816)


  • 1916: Paul Schlenther, germana verkisto kaj filozofo (n. 1854)


  • 1920: Jan Václav Novák, ĉeĥa verkisto, filozofio, literatura historiisto, komeniologo kaj tradukisto (n. 1853)


  • 1930: Johannes Petrus Leonardus Niesten, nederlanda kolonelo kaj esperantisto (n. 1859)


  • 1933: Anna de Noailles, franca poetino kaj verkistino rumandevena (n. 1876)


  • 1933: Anton Acker, germana arkitekto kaj politikisto konstruinta Ĝardenon de fazanoj (n. 1887)


  • 1936: Alfred Edward Housman, angla poeto kaj priklasika fakulo, enestanta en esperantlingva Angla Antologio (n. 1859)


  • 1940: Henryk Dobrzański, pola militisto, rajdisto, partopreninto de la pola-ukraina milito kaj pola-bolŝevika milito pro kio ricevis la ordenon Virtuti Militari, komandanto de la unua partizana taĉmento, murdita (n. 1897)


  • 1943: Otto Jespersen, dana lingvisto okupiĝanta pri konstruitaj lingvoj (n. 1860)


  • 1943: Beatrice Webb, brita socialistino, ekonomikistino kaj reformistino, edzino de Sidney Webb (n. 1858)


  • 1945: Ernő Bródy, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro dum la Hungara Sovetrespubliko (n. 1882)


  • 1945: Adolf Hitler, germana politikisto aŭstro-juddevena, diktatoro de Nazia Germanio, militkrimulo (n. 1889)


  • 1945: Eva Braun, koramikino de Adolf Hitler, kun kiu ŝi sinmortiĝis (n. 1912)


  • 1953: János Csiszér, hungara skulptisto, kies verkoj troviĝas en la Hungara Nacia Galerio (n. 1883)


  • 1955: Sándor Domanovszky, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1877)


  • 1978: Emil Arató, hungara sportkuracisto (n. 1885)


  • 1983: George Balanchine, rusa dancisto kaj koreografo, edukito de la Baleta Akademio de Vaganova, kunfondinto de la Baleto de Novjorko (n. 1904)


  • 1981: Peter Huchel, germana poeto, esperantigata de Rikardo Ŝulco (n. 1903)


  • 1985: Sándor Török, hungara verkisto, tradukisto kaj antropozofo (n. 1904)


  • 1986: Olivér Solymossy, rumania hungara/hungara verkisto, pedagogo (n. 1914)


  • 1989: Sergio Leone, itala reĝisoro pri vakeraj filmo, konata de La bonulo, la aĉulo, la fiulo (n. 1929)


  • 1992: József Marx, rumania hungara fotisto (n. 1914)


  • 1996: Dezső Keresztury, hungara verkisto, poeto, ministro (m. 1904)


  • 1996: Tibor Oláh, rumania hungara kritikisto, tradukisto (n. 1921)


  • 2000: Jiří Karen, ĉeĥa kaj esperantlingva verkisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kies originalaj poemoj enestas en "Fonto" (n. 1920)


  • 2004: Georges Lagrange, franca metiisto kaj Esperanto-verkisto, membro de Franca Esperanto-Instituto kaj Akademio de Esperanto, kunlaboranto de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, kunrespondeculo de Kvinpetalo (n. 1928)


  • 2006: Marian Żelazek, pola dialoganta misiisto en Barato, zorginto pri lepruloj, beatigita (n. 1918)


  • 2007: Grégory Lemarchal, franca kantisto de furorkantoj (n. 1983)


  • 2011: Ernesto Sábato, argentina fizikisto kaj verkisto italdevena (m. 1911)


  • 2011: Ryszard Rubinkiewicz, pola salesiano, bibliisto, profesoro de Katolika Universitato en Lublin, specialiĝanta pri apokrifoj, membro de Pontifika Biblia Komisiono (n. 1939)


  • 2011: Saif al-Islam Kadafi, libia politikisto, filo de Muamar Kadafi (n. 1972)


  • 2015: Patachou, franca aktorino kaj kantistino ricevinta la honoran legion (n. 1918)


  • 2016: Harold Walter Kroto, angla Nobelpremiita kemiisto pro kunmalkovro de fulerenoj (n. 1939)


  • 2018: Rose Laurens, franca kantistino poldevena, kantaŭtoro kaj komponistino (n. 1953)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Vikingoj: Valpurga Nokto


  • Keltoj: antaŭtago de Belteno

  • Reĝinotago en Nederlando


  • Vjetnamio: Venko-Tago

  • Internacia Ĵazo-Tago


  • Romkatolika Kalendaro:

    • Sankta Pio la 5-a (papo)


    • Jozefo Benedikto Cottolengo (franciskano)


    • Dipatrino - reĝino de Afriko





Tagoj de semajno |


La 30-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.






  • 30-a de aprilo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 30-a de aprilo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár