Biharia
Biharia (hungare: Bihar) estas komunumo en Rumanio norde de Oradea. Administre apartenas al Biharia Cauaceu, Niuved, Parhida, Satu Nou, Tămăşeu.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Ĝemelkomunumo
5 Gravaj personoj
6 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 Bihar nombris 3.027 loĝantojn (hungaroj); en 1992 3.072.
Historio |
Ĝi estis unue menciita skribe en 1067. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, Bihar (reĝa departemento). Hungare nomo de la komunumo kaj nomo de la departemento estas la sama. En la 11-a jarcento troviĝis terfortikaĵo en la komunumo, Stefano la 1-a (Hungario) nomumis ĝin departementejo de Bihar.
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Ĝemelkomunumo |
Nyírbogdány, Hungario
Gravaj personoj |
Ernő Bartos (1887 – Budapest, 12-a de majo 1960): hungara aktoro, teatrdirektoro.
Zsolt Bíró (1981): filozofo
Sándor Darabont (*21-a de januaro 1940): kemiisto, docento.
András Gáspár honvedgeneralo.
Mihály Kálmándy (*21-a de decembro 1959): kantisto (baritono).
Sándor Kőrösi (*1948): scenej-, kost]um- kaj marionetprojektanto.
Ferenc Papp (15-a de decembro 1924 - ?): hungara verkisto, tradukisto.
István Pataki (*1953): poeto, publicisto.
György Zoványi P. (Bihar, septembro 1666 – Zilah, 16-a de februaro 1758): reformita superintendanto.
Eksteraj ligiloj |
- Mapo de distrikto
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de distrikto