Grandkanaria fringo




La Grandkanaria fringo, Fringilla polatzekiFringilla teydea polatzeki, estas specio de paserinaj birdoj de la familio de Fringedoj kaj genro de Fringoj. Ĝi estas endemia de la insulo Gran Canaria en hispanaj insuloj Kanarioj. Tiu taksono estis malkovrita kiel subspecio de la Blua fringo, Fringilla teydea, komence de la 1900-aj jaroj fare de la pola ornitologo Johann Polatzek. Post pli ol unu jarcento oni malkovris, ke fakte ambaŭ taksonoj estas du diferencaj specioj pro plumaro, morfologio, kanto kaj genetikaj diferencoj. Tio fakte kreis problemon, ĉar dum la Blua fringo de la insulo Tenerife estas sufiĉe abunda, la Grandkanaria fringo estas ege malabunda kaj loĝanta nur en pinaroj de sudokcidento de la insulo, kio konvertas ĝin en specio endanĝerita al formorto.[1][2]



Notoj |




  1. "El pinzón azul de Gran Canaria, nueva especie", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 15. Cito al gazeto Journal of Avian Biology, George Sangster kaj aliaj.


  2. ¿En qué se diferencia el pinzón azul de Gran Canaria del de Tenerife?, Aurelio Martín, La Razón, Madrido, [1] Alirita la 26an de Januaro 201.







Portala ikono Portalo pri Birdoj








Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár