Naĝado






Virino naĝanta


Naĝado estas moviĝado de aĵo en likvaĵo sen subtenado de fundo aŭ muroj de la likvaĵujo.


Vivantaj estaĵoj ankaŭ povas mem naĝi.


Plejmulto da bestoj scipovas naĝi denaske. Kelkaj bestoj ne povas naĝi.


Homo povas naĝi, sed scipovo ne estas denaska, homo devas lerni kiel naĝi. La diferenco estas pro tio, ke bestoj, kiuj iradas per kvar membroj, povas naĝi per la samoj movoj de membroj, kiujn oni uzas por iri. Homo iradas per du kruroj kaj por naĝi ĝi devas uzi sufiĉe aliajn movojn de kruroj kaj brakoj.


Lernado de naĝado estas sufiĉe malfacila.
Kutime oni opinias, ke scipovo naĝi estas inda por ĉiu homo. Sed multaj homoj ne havas kondiĉojn por lerni, multaj ne volas, multaj timas, multaj simple ne sukcesas finlerni. Laŭ statistiko ekzemple en Rusio ĉirkaŭ 2/3 da maturaj homoj scipovas naĝi.


La naĝado apartenas al la plej sanaj sportartoj, ĉar pro la levoforto en la akvo, la ŝarĝo je la artikoj estas eta. Krom tio efikas la akvotemperaturo kaj la akvopremo ekscite je la sangocirkulo. Plia efiko estas, ke la koro malŝarĝiĝas, ĉar la akvopremo faciligas la vejnan refluon.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Naĝostiloj


  • 3 Sporta naĝado


  • 4 Famaj naĝistoj


  • 5 Vidu ankaŭ





Historio |


La plej alta pruvo pri la naĝo estas la en Egiptio trovita sigela cilindro el argilo, kiu venas el la ĉ. 4-a jarmilo a.K.. En la greka kaj romia epoko ekzistis naĝinstruistoj kaj helpiloj kiel junka zono, aerplenumita hoso (tubo) aŭ korka naĝzono. Oni sciigis en 310 a.K. pri romia militista naĝolernejo. La romianoj naĝis en la Tibero aŭ en la fiŝlageto (Piscinae). En la Imperiestra epoko (27 a. K. ĝis 476 p. K.) estiĝis grandaj naĝejoj (natationes) ene de la termobanejoj.


La unua naĝoinstrua libro aperis en 1538 kun titolo La naĝisto aŭ dialogo pri la naĝoarto far Nicolas Wynman. Ekde la mezepoko instruis en la princaj kortoj la t.n. Haloroj? kiel naĝoinstruistoj. Johann Christoph Friedrich GutsMuths kolektis la spertojn de haloroj kaj ellaboris en la en 1798 aperinta libro "Kleines Lehrbuch der Schwimmkunst zum Selbstunterricht" sisteman naĝoinstruon. Li proponis inter aliaj alkutimiĝon al akvo, ekzercojn ekster akvo kaj enakve kun naĝozono.


Poste tre evoluis la surteraj ekzercoj, ekde 1810 jam aperis la amasa instruado ankaŭ en la militistaj naĝolernejoj. Post 1925 pli graviĝis la laŭpaŝa alkutimiĝo al la akvo en la naĝolernejoj (pioniro Kurt Wiessner). Ekde 1973 okazas Naĝa Monda Ĉampioneco.



Naĝostiloj |


Ekzistas diversaj naĝoartoj, la plej konataj estas:




  • papilio, kiu ekde 1953 estas kiel memstara konkursa stilo kaj kiu evoluis el la brusta naĝo.


  • delfeno, ĝi estas praktikita ĉe papiliaj konkursoj kaj diferenciĝas de papilio ĉe la kruromovo (duobla frapo)

  • dorsonaĝo


  • brustonaĝo, la plej facila naĝoarto.


  • rampnaĝo aŭ kraŭlo estas praktikita ĉefe ĉe la liberstilaj konkursoj. Kraŭlo estas baza naĝoarto por la pli malfacilaj naĝoartoj (dorso, delfeno, papilio).



Sporta naĝado |


Sporta naĝado aŭ Naĝkonkurenco estigis populara en la 19-a jarcento, kaj estas nune akvosporto en Olimpikaj Ludoj. Internaciaj konkursoj de naĝado estas reguligataj laŭ FINA, la Federacio de Internacia Naĝado. FINA reguligas kvar malsamajn stilojn de naĝado: Kraŭlonaĝo, Dorsa naĝo, brustonaĝo kaj papilio.


Se oni kolektas la kvar plej oftajn naĝostilojn en unu disciplinon, oni nomas tion miksa naĝo. Ĉe tio varias; ĉe unuopa naĝo delfeno-dorso-brusto-liberstilo; ĉe stafeta naĝo dorso-brusto-delfeno-liberstilo.


En la naĝosporto ekzistas diversaj branĉetoj:



  • Naĝo kiel konkursa sporto

  • Flosa naĝo

  • Longdistanca naĝo

  • Savnaĝo

  • Sinkrona naĝo

  • Subakva rugbeo

  • Akvopilkado

  • Akvosalto

  • Vintra naĝo


Krom tio la naĝo estas parto de diversaj sportaj disciplinoj kiel:



  • Triatlono

  • Moderna kvinbatalo


Relative nova areo estas la oferto de la amasa sporta movado:



  • "Bebonaĝo" / akvoalkutimigo

  • Akvogimnastiko


Krom tio, la naĝo helpas aliajn akvosportojn, kiel:




  • Subakviĝo

    • subakviĝo per iloj

    • spirtubo

    • orientiĝa subakviĝo



  • Velado

  • Surfo (ondorajdado, ventosurfo kaj pendosurfo)

  • Veturi per kanuo kaj kajako

  • Remado

  • Veturi per motorboato



Famaj naĝistoj |




  • Johnny Weissmüller (unua homo, kiu naĝis 100 metrojn ene de 1 minuto, poste li filmrolis kiel Tarzan)


  • Mark Spitz (akiris en 1972 dum la Olimpikoj en Munkeno 7 ormedalojn)


  • Michael Phelps (akiris en 2008 dum la Olimpikoj en Pekino 8 ormedalojn)


  • Aleksandr Popov -- Kristin Otto -- Michael Groß -- Ian Thorpe -- Michael Phelps -- Franziska van Almsick. -- Tammy Crow



Vidu ankaŭ |


  • Banĉapo



  • Naĝado en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Naĝado en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Naĝado en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)












Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár