Absido
Absido estas duonronda funda parto de kristana preĝejo, formanta ekstremon de la navo kaj enhavanta la korusejon kaj altaron. Laŭ Francisko Azorín ĝi estas malantaŭa, duonronda parto de templo; la termino devenas el greka apsis (rado, volbo) kaj el la sekva latina absis, absidis.[1]
En la plej vastaj preĝejoj, kiel ekzemple katedraloj, ĉirkaŭ ĝi troviĝas ĉirkaŭkoridoro, kaj al tiu malfermiĝantaj absidaj preĝejetoj.
Vidu ankaŭ |
absido en ReVo
- romaniko
- gotiko
- renesanco
- baroko
- kirko
- ĥorejo
- navo
- transepto
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 5.
Eksteraj ligiloj |
- http://www.etymonline.com/index.php?l=c&p=9
- http://www.pitt.edu/AFShome/m/e/medart/public/html/menuglossary