Recklinghausen


































































Recklinghausen





Blazono

Recklinghausen (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Flago

Federacia lando

Nordrejn-Vestfalio

Distriktaro

Distriktaro Monastero

Distrikto

Distrikto Recklinghausen

Urborajtoj
Urbo (Stadt)

Koordinatoj

51°37′00″N 07°12′00″O  /  51.616667°N, 7.2°O / 51.616667; 7.2 (Recklinghausen)Koordinatoj: 51°37′00″N 07°12′00″O  /  51.616667°N, 7.2°O / 51.616667; 7.2 (Recklinghausen)

Alto super la marnivelo

85 m

Areo

66 km²

Loĝantaro
113360 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]

Telefona antaŭkodo
02361

Poŝtkodo
45601–45665

Aŭtomobila kodo
RE

Oficiala Municipokodo
05562032

Adreso de la administrejo
Rathausplatz 3
45655 Recklinghausen

Oficiala retejo

https://www.recklinghausen.de/







v  d  r


Information icon.svg



Recklinghausen estas urbo en la pleja nordokcidento de la federacai lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, ĉe la norda rando de la tre industria Ruhr-regiono. Ĝi apartenas al la distrikto Recklinghausen, la germana distrikto kun plej da loĝantoj, kaj estas ties administra centro kaj senkonkurence plej granda urbo. Fine de decembro 2017 la urbo havis 113 360 loĝantojn.




Enhavo






  • 1 Partneraj urboj


  • 2 Muzeoj


  • 3 Konstruaĵoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Partneraj urboj |




  • Unuiĝinta Reĝlando Preston en Britio, ekde la jaro 1956


  • Francio Douai en Francio, ekde la jaro 1965


  • Honduro El Progreso en Honduro, ekde 1966 (helpa partnereco)


  • Nederlando Dordrecht en Nederlando, ekde 1974


  • Israelo Akko en Israelo, ekde 1978


  • Germanio Schmalkalden en Turingio (Germanio), ekde 1989


  • Pollando Bytom en Pollando, ekde 20000




figuro de mezepoka kavaliro ĉe la urbodomo de Recklinghausen



Muzeoj |



  • Muzeo pri la historio de la poŝto Friedrich Maurmann

  • La muzeo pri Ikonoj estas la plej signifa kolekto de ortodokse kristana arto en la okcidenta mondo.

  • La Vestisches Museum prezentas kristanan arton el la regiono, la urban kaj landan historion.

  • La Kunsthalle (arta halo) Recklinghausen montras modernan arton.

  • La muzeo Umspannwerk Recklinghausen - "elektro kaj vivo" en historia industria konstruaĵo, kiu iam estis kurentoŝanĝejo, bildiĝas la historio de homa uzo de la elektro.



Konstruaĵoj |




brika skulptaĵo de la dana artisto Per Kirkeby


La historia urbokerno de Recklinghausen estas grandparte konservita. La historie plej grava konstruaĵo kaj simbolo de la urbo estas la katolika preĝejo Sankta Petro. Pliaj vidindaj konstruaĵoj estas restoj de la mezepoka remparo, la fortikaĵo Engelsburg Recklinghausen, la urbodomo konstruita dum 1908 kaj la festivalejo de la ĉiujara kultura evento Ruhrfestspiele. Du karbominejaj turoj de la urbo iĝis industriaj monumentoj: la turoj de la minejoj "Recklinghausen II" kaj "General Blumenthal".


Brika konstruaĵo de la dana artisto Per Kirkeby staras antaŭ la memorejo pri la viktimoj de la Dua Mondmilito ĉe la historia pordego Lohtor rande de la urbocentro. La artaĵo, 26 metrojn longa kaj 6 metrojn alta, konsistas el ses grandaj kaj sep etaj arkoj kaj estas integrita en la trotuaron.



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo (germane)



  • Recklinghausen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Recklinghausen en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár