Remscheid
Remscheid | |||||
| |||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 51°10′N 7°11′O / 51.167°N, 7.183°O / 51.167; 7.183 (Remscheid)Koordinatoj: 51°10′N 7°11′O / 51.167°N, 7.183°O / 51.167; 7.183 (Remscheid) | ||||
Alto super la marnivelo | 365 m | ||||
Areo | 74,52 km² | ||||
Loĝantaro | 110584 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 02191 | ||||
Poŝtkodo | 42853–42899 | ||||
Aŭtomobila kodo | RS | ||||
Oficiala Municipokodo | 05120000 | ||||
NUTS | DEA18 | ||||
Komunumestro | Burkhard Mast-Weisz | ||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||
Adreso de la administrejo | Theodor-Heuss-Platz 1 42853 Remscheid | ||||
Oficiala retejo | http://www.remscheid.de | ||||
Remscheid estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Duseldorfo. Fine de decembro 2017 la urbo havis 110 584 loĝantojn.
Ĝi situas norde de Kolonjo en la regiono Bergisches Land, origine monteta pejzaĝo plena je densaj arbaroj, kiu nur pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj nur Wuppertal kaj Solingen pli grandas ol Remscheid, pli malgrandas Bergisch Gladbach.
Unuafoje la urbo skribe menciiĝis dum la jaro 1217, estis urbofondo de la frankoj kaj dum la postaj jarcentoj apartenis al la graflando respektive poste duklando Berg.
La industriigo de la 19-a jarcento tre grandigis la urbon. Produktiĝis ĉefe maŝinoj kaj laboriloj, kaj tiel baze restas ĝis hodiaŭ. Ekde la jaro 1815 la urbo apartenis al Prusio. La en la mezepoko sendependa kaj ekonomie grava historia urbo Lennep, membro de la hansa ligo kaj ĉefurbo de la loka prusia distrikto, ekde la jaro 1929 estas parto de la urba teritorio kaj ekde tiam estas la dua plej granda urba distrikto.
Partneraj urboj |
Quimper en Francio, ekde 1971
Wansbeck en Britio, ekde 1978
Prešov en Slovakio, ekde 1989
Pirna en Saksio (Germanio), ekde 1989
Schmalkalden en Turingio (Germanio), amikaj rilatoj ekde 1989
Mrągowo en Pollando, ekde 1997
Eksteraj ligiloj |
- oficialaj paĝoj de la urbo (germanlingvaj)