Neuss
Neuss | |||||
| |||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Distriktaro | Distriktaro Duseldorfo | ||||
Distrikto | Distrikto Rhein-Kreis Neuss | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 51°11′N 6°41′O / 51.183°N, 6.683°O / 51.183; 6.683 (Neuss)Koordinatoj: 51°11′N 6°41′O / 51.183°N, 6.683°O / 51.183; 6.683 (Neuss) | ||||
Alto super la marnivelo | 40 m | ||||
Areo | 99,53 km² | ||||
Loĝantaro | 153810 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 02131, 02137, 02182 | ||||
Poŝtkodo | 41460–41472 | ||||
Aŭtomobila kodo | NE | ||||
Oficiala Municipokodo | 05162024 | ||||
Komunumestro | Herbert Napp | ||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||
Oficiala retejo | https://www.neuss.de/ | ||||
Neuss (literumo ĝis la jaro 1968: Neuß) estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Rhein-Kreis Neuss de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas la administra centro de la distrikto. Ĝi estas konata pri sia romia pasinto, rejna haveno kaj la protekta festo. La nombro de loĝantoj en 1963 trapasis la limon de 100 000 urbanoj. Fine de decembro 2017 la urba komunumo havis 153 810 loĝantojn.
Enhavo
1 Historio
1.1 Vidindaĵoj
1.2 Aranĝaĵoj
1.3 Naskiĝintoj en la urbo
2 Eksteraj ligiloj
Historio |
Neuss estas unu el la plej malnovaj urboj de Germanio. Ĝia origino kaj la nomo reiras al la romia legia tendaro Novaesium (Castra Novaesia), kiu fondiĝis ĉirkaŭ la jaroj 16 ĝis 12 antaŭ nia erao. Oni elfosis tie ripozejon por ĉaroj en 2005.
En 1050 oni transportis la relikvaĵojn de sankta Quirinus de Romo al Neuss. En 1190, Neuss ricvis urborajtojn, ĉirkaŭ en 1200 oni konstruis garndan urbomuron kun 5 pordegoj. En 1209 oni ekis la konstruon de Quirinus-katedralo. En la 15-a jarcento, la urbo ricevis moneran privilegion, la rajton pri sigelado kun ruĝa vakso, la rajton de Hansa urbo kaj novan blazonon. Tiuj alportis al la urbo bonstaton, kion la urbo en 1586 perdis post malvenko kaj incendio.
|
|
¹ popolnombra rezulto
Vidindaĵoj |
- Quirinus-katedralo el la 13-a jarcento,
- Supra Pordego, grandega, en ĉirkaŭ 1200 konstruita suda urba pordego
- Malnova gardoturo de la romia tendaro Novaesia ĉe Reckberg en Grimlinghausen
- Norda kanalo el la tempo de Napoleono
- Sangoturo (Blutturm) el la 13-a jc, lasta ronda turo de la historia urbomuro.
- al "Schwatte Päd" (ripuare: "nigra ĉevalo")– plej malnova gastejo en Niederrhein el 1604
- la "alte Kaffeehaus" ("malnova kafejo"), la plej malnova domo de Neuss [1571] (Michaelstrasse)
Aranĝaĵoj |
- Protekta festo, en la lasta semajnfino de aŭgusto.
Naskiĝintoj en la urbo |
- Abatino Gepa (1050 transportis relikvaĵon de sankta Quirinus al Neuss)
- Hildegunde de Neuss (Schönau), (1171-1188 Schönau)
- la 7-an de decembro 1810 Theodor Schwann, fiziologo. Laŭ li oni nomis la ŝvan-ĉelojn kaj ŝvan-glavingojn ĉe la nervaj ĉeloj.
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo germane
- romiepoka Neuss
granda urba blazono
urba flago