Braunschweig









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Brunsvigo (apartigilo)




Kastelo Dankwarderode


Braunschweig [braŭnŝvajk], esperantlingve Brunsvigo, estas urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio (Niedersachsen). Ĝi estas centro de la regiono oriente de Hanovro kaj post ĝi dua urbo laū grandeco de Malsupra Saksio. La skribita historio de Brunsvigo komenciĝis en la 8-a jarcento. Ĝi apartenis kiel unu de la plej gravaj urboj al la komerca ligo Hanso en la mezepoko, sed ne povis daŭrigi tiun ĉi gravecon. Unu kaŭzo estis la geografia situacio inter Hanovro kaj Berlino kiuj ambaŭ kreskis pli rapide. Dum la lastaj pli ol cent jaroj Brunsvigo estis industria centro. Hodiaū la sciencoj kaj la edukado estas pli elstaraj. Brunsvigo, Wolfsburg kaj Salzgitter kunlaboras komunume kaj formas unu de la regionaj centroj de Malsupra Saksio.




Enhavo






  • 1 Vidindaĵoj


  • 2 Servoj


  • 3 Faktoj


  • 4 Gravuloj


  • 5 Esperanto en Braunschweig


  • 6 Vidu ankaŭ





Vidindaĵoj |



Servoj |


  • Brunsviga Universitato de Teknologio


Faktoj |



  • Areo: 192,09 km2

  • Loĝantoj: 245.840 (en 2008)

  • Situo: 52º 16' NO, 10º 31' OR

  • Averaĝa alteco: 70 metroj super la marnivelo

  • Plej granda alteco: 111 metroj super la marnivelo

  • Plej malgranda alteco: 64 metroj super la marnivelo

  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)



Gravuloj |


  • Otto Finsch


Esperanto en Braunschweig |


Dum la jaro 1906 Karl Wallon fondis Esperanto-grupon en la urbo. Samjare okazis la 1-a Germana Esperanto-Kongreso surloke; denove la 50-a (1972) kaj la 83-a GEK estis tie ĉi.



Vidu ankaŭ |




  • Braunschweig en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Braunschweig en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • la paĝon pri la provinco Nov-Brunsviko de Kanado, kiu nomatas memore al la germana urbo (historie ligata al la reĝa familio de Anglio)

  • Brunsvigo-Luneburgo

  • Brunsvigo (lando)

  • Henriko la Leono
















Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo