Paderborn



















































































Paderborn





Blazono

Paderborn (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Flago

Paderborn in PB.svg

Federacia lando

Nordrejn-Vestfalio

Distriktaro

Distriktaro Detmold

Distrikto

Distrikto Paderborn

Urborajtoj
Urbo (Stadt)

Koordinatoj

51°43′00″N 08°45′00″O  /  51.716667°N, 8.75°O / 51.716667; 8.75 (Paderborn)Koordinatoj: 51°43′00″N 08°45′00″O  /  51.716667°N, 8.75°O / 51.716667; 8.75 (Paderborn)

Alto super la marnivelo
94 - 347 m

Areo

180 km²

Loĝantaro
149075 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]

Telefona antaŭkodo
05251, 05252, 05254, 05293

Poŝtkodo
33041 - 33106

Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993
4790

Aŭtomobila kodo
PB

Oficiala Municipokodo
05774032

Subdivido
urbokerno kaj sep pliaj urbodistriktoj (Stadtbezirke)

Komunumestro
Michael Dreier

Partio de komunumestro
CDU

Adreso de la administrejo
Am Abdinghof 11
33098 Paderborn

Oficiala retejo

https://www.paderborn.de/







v  d  r


Information icon.svg



Paderborn (en Esperanto ankaŭ Paderborno) estas urbo en la nord-oriento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en Germanio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto Paderborn. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 149 075 loĝantojn. Paderborn situas sud-okcidente de la montaro Teutoburger Wald kaj estas tradicia universitata urbo.


Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.




la suda flanko de la urba katedralo




Enhavo






  • 1 Etimologio de la nomo


  • 2 Religio


  • 3 Trafiko


  • 4 Partneraj urboj


  • 5 Famaj Paderbornanoj


  • 6 Esperanto en Paderborn


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Etimologio de la nomo |


En la 11-a jarcento Patrisbrunna, Parthelbrunne, Patherbrunn, "-brunn" aŭ "born" signifanta "fonto" aŭ "fontano", kaj "Pater", "Pader" laŭdire estanta vira nomo. Tamen ankaŭ la mallonga rivero, kies fonto situas en la urbocentra parko hodiaŭ nomiĝas "Pader".



Religio |


Paderborno havas la reputacion de tradicia katolikeco. Tio reiras al rekatolikigo fare de la jezuitoj ek de 1580; episkopo Dietrich igis fermi la preĝejon Marktkirche, kelkajn jarojn antaŭe protestantigitan, tiel ke ne plu eblis protestantaj diservoj en la urbo. Ĝis 1802 Paderborno restis ekskluzive katolika.



Trafiko |


Paderborno situas ĉe la germana aŭtovojo A33, nord-suda, kiu ligas ĝin al la aŭtovojaj kruciĝoj Bielefeld kaj Wünnenberg-Haaren. Fervojaj ligoj estas al ĉiuj direktoj; haltas IC- kaj ICE-trajnoj de la linio Düsseldorf – Kassel, kiuj parte iras al Berlino. Regiona flughaveno, komuna kun Lippstadt, situas 15 km sud-okcidente de la urbo; ĝi servas precipe al la enlanda trafiko, sed ankaŭ por flugoj al kaj de Anglio kaj por feriaj (ĉartitaj) flugoj.




la renesancostila kastelo Schloss Neuhaus



Partneraj urboj |


Partneraj urboj de Paderborno estas:




  • Francio Le Mans (Francio), ĝemeleco jam de 836, sed oficiale nur de 1967


  • Unuiĝinta Reĝlando Bolton (Britio) de 1975


  • Usono Belleville (Ilinojo, Usono) de 1990


  • Hispanio Pamplona (Hispanio) de 1992


  • Pollando Przemysl (Pollando) de 1993


  • Hungario Debrecen (Hungario), de 1994





Famaj Paderbornanoj |


En Paderborno naskiĝis:




  • Heinrich Aldegrever, kuprogravuristo


  • Heinz Nixdorf, entreprenisto


  • Josef Wirmer, ĵurnalisto kaj rezistulo kontraŭ naziismo


En Paderborno vivas/is kaj laboras/is:




  • Eugen Drewermann, teologo (jen anglalingvaj paĝoj pri li)


  • Helmar Gunter Frank, kibernetikisto, esperantisto


  • Engelbert Humperdinck, komponisto


  • Friedrich Spee von Langenfeld, jezuito, poeto


  • Karl Weierstrass, matematikisto



Esperanto en Paderborn |


Dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, Paderborn ene de Germanio estis esperanta nodopunkto, ĉar la urba "Esperanto-Centro Paderborn" estis la plej granda landa esperantlingva libroservo kaj priesperanta inform-centro. El inter la movadaj eventoj en la urbo krome ekzemple menciiĝu, ke inter la 27-a de decembro 1974 kaj la 3-a de januaro 1975 la 11-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Paderborn kaj pritraktis la temon "Natursciencoj - ĉu nur por fakuloj?". Tre proksime de Paderborn, en la kastelo Wewelsburg, ankaŭ okazis la jubilea 50-a Internacia Seminario inter la 27-a de decembro 2006 kaj la 3-a de januaro 2007 sub la mem-reflekta temo "50 jaroj da IS - Ĉu ankoraŭ juna?". En la universitato de Paderborn aparte la profesoro Helmar Frank kaj la docentino Věra Barandovská-Frank informas pri Esperanto kaj pri interlingvistiko.



Vidu ankaŭ |


  • ALEUS


Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo (germane)



  • Paderborn en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Paderborn en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár