Siegen
Siegen | |||||
| |||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Distriktaro | Distriktaro Arnsberg | ||||
Distrikto | Distrikto Siegen-Wittgenstein | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 50°52′32″N 08°01′00″O / 50.87556°N, 8.016667°O / 50.87556; 8.016667 (Siegen)Koordinatoj: 50°52′32″N 08°01′00″O / 50.87556°N, 8.016667°O / 50.87556; 8.016667 (Siegen) | ||||
Alto super la marnivelo | 250 m | ||||
Areo | 114 km² | ||||
Loĝantaro | 102337 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 0271 | ||||
Poŝtkodo | 57001–57080 | ||||
Aŭtomobila kodo | SI | ||||
Oficiala Municipokodo | 05970040 | ||||
Adreso de la administrejo | Markt 2, 57072 Siegen | ||||
Oficiala retejo | http://www.siegen.de | ||||
Siegen estas urbo en la pleja sudoriento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, borde de la rivero Sieg. Ĝi apartenas al la distrikto Siegen-Wittgenstein, kaj estas ties administra centro kaj senkonkurence plej granda urbo. Fine de decembro 2017 la komunumo havis 102 337 loĝantojn.
Enhavo
1 Kulturo kaj vidindaĵoj
1.1 Konstruaĵoj
1.1.1 "Supra Kastelo" (Oberes Schloss)
1.1.2 "Suba Kastelo" (Unteres Schloss)
1.1.3 KrönchenCenter
1.1.4 Preĝejoj
1.2 Amaskomunikiloj
1.3 Eduko
2 Famuloj
3 Krome
3.1 La premio Rubens de la urbo Siegen
4 Partneraj urboj (respektive urbaj distriktoj)
5 Eksteraj ligiloj
Kulturo kaj vidindaĵoj |
Dosiero:Museum für Gegenwartskunst, Siegen (5782916713).jpg
La teatro Apollo, trakonstruita eksa urbocentra kinejo el la unua duono de la 20-a jarcento, funkcias ekde la 1-a de septembro 2007 kaj estas inter la plej gravaj novaj mezeŭropaj teatroj de la jardeko. Jam ekde 1992 la kultura domo Lüz gastigas proksimume 150 kabaredajn, muzikajn kaj teatrajn surscenigojn jare.
Pli grandajn eventojn gastigas la urba teatro (iom pli ol 800 sidlokoj) kaj la halo Siegerlandhalle (2300 sidlokoj). Krome regule okazas subĉielaj koncertoj kaj teatraĵoj en la ena korto de la "Suba Kastelo".
En la urbo ekzistas filharmonia orkestro de la regiono suda Vestfalio, kaj multaj pliaj korusoj kaj orkestroj.
El la urbaj muzeoj aparte elstarigindas la muzeo pri nuntempa arto, en la "Suba Kastelo".
Konstruaĵoj |
historiaj urbocentraj domoj
Supra Kastelo
uba Kastelo, "dika turo"
preĝejo Nikolai
Kvankam la historia urbo dum la Dua Mondmilito detruiĝis je proksimume 80 procentoj, restis respektive rekonstruiĝis pluraj historiaj vidindaĵoj. Inter alie ekzistas du urbaj kasteloj, kiuj nomiĝas "Supra" kaj "Suba":
"Supra Kastelo" (Oberes Schloss) |
La fortikaĵo sur la monto Sieg unuafoje skribe menciiĝas dum la jaro 1259. Dum la mezepoko ĝi estis la hejma kastelo de la feŭda dinastio Nassau. Ekde la jaro 1905 tie troviĝas la muzeo Siegerland. Krom inter alie artefarita muzea minejo tie troviĝas multnombraj pentraĵoj, aparte de la konata baroka pentristo Peter Paul Rubens (vidu sube). La subtegmentejo montras la loĝokulturon de la 19-a jarcento, kun tipa kuirejo, dormejo kaj pliaj ĉambroj.
"Suba Kastelo" (Unteres Schloss) |
Fine de la 17-a jarcento ekestis la "Suba Kastelo". La protestanta linio de la dinastio Nassau-Siegen tie rezidis. Al la kastelo apartenas facile rekonebla "dika turo" kun sonorilaro. Nuntempe pluraj publikaj oficejoj, la muzeo pri nuntempa arto plus memorejo pri viktimoj de militoj kaj diktaturoj, uzas la konstruaĵon. Laŭ urbaj planoj dum la venontaj jaroj partoj de la universitato Siegen translokiĝu tien. La ena korto de la kastelo regule gastigas subĉielajn koncertojn kaj teatraĵojn.
KrönchenCenter |
La kultura centro KrönchenCenter inaŭguriĝis dum februaro 2007 en urbocentra konstruaĵo de historia vendejego. Nun la domo gastigas popolaltlernejon, la urban arkivon kaj bibliotekon, plus salonojn por publikaj kulturaj eventoj.
Preĝejoj |
Inter la kristanaj preĝejoj de la urbocentro aparte elstarigindas du: La preĝejo Martini el la 11-a jarcento, kaj la romanika preĝejo Nikolai ĉe la merkata placo kun sia nekutime sesangula formo - unika norde de la Alpoj el la arta epoko Romaniko. Supre sur la dua preĝejo troviĝas ora kroneto (germane Krönchen), kiu estas la urba simbolo.
Amaskomunikiloj |
En la urbo la ŝtata "Okcidentgermana Radio" (Westdeutscher Rundfunk, WDR) havas tripartan studion, kiu produktas televidajn, radiajn kaj interretajn informojn pri suda Vestfalio. La Siegener Zeitung, sendependa urba gazeto, plus urbaj eldonoj de la pli grandaj gazetoj Westfälische Rundschau kaj Westfalenpost informas perpapere. Krome ekzistas studio de la regiona privata radiostacio Radio Siegen.
Eduko |
Jam komence de la 17-a jarcento en la "Suba Kastelo" de Siegen por klekaj jardekoj troviĝis la "Alta Lernejo" (Hohe Schule) Herborn", kiu devis forlasi sian originan urbon pro pesta epidemio.
La plej malnova lernejo de la urbo estas la gimnazio Am Löhrtor, fondita dum 1536. La nuntempe plej granda lernejo kun iom pli ol 1000 lernantoj estas la gimnazio Fürst-Johann-Moritz. En la urbo troviĝas universitato, fondita dum 1972, krome studa centro de la fakaltlernejo pri ekonomio kaj manaĝerado, plus administra kaj ekonomia akademio. Aparte de tio la urbo disponas pri ĉiuj kutimaj lernejotipoj, inkluzive de profesiaj lernejoj kaj vespera gimnazia kolegio por plenkreskuloj.
Famuloj |
- Petro Paŭlo Rubens
- Adolph Diesterweg
- Arne Birkenstock
Krome |
La premio Rubens de la urbo Siegen |
La premio Rubens de la urbo Siegen, kiu ekde la jaro 1955 ĉiun kvinan jaron atribuiĝas al aparte elstara eŭropa arta pentristo aŭ grafikisto. La premio memorigas la pentriston kaj diplomaton Peter Paul Rubens, kiu esprimis la ideon de unuiĝo de Eŭropo en sia viva verkaro, longe antaŭ ol ekestis politika tiucela movado. La pentristo naskiĝis en Siegen, kreskis en Kolonjo kaj Antverpeno, pentriste edukiĝis en Italio, aparte apreziĝis en Francio kaj laboris kiel diplomato en Hispanio kaj Britio: retrorigarde al lia jarcento, li konsideriĝas la plej grava eŭropa pentristo de la arta epoko Baroko, kaj la premio esprimas estimon pri li ankaŭ dum la 21-a jarcento.
Partneraj urboj (respektive urbaj distriktoj) |
Berlin-Spandau en Germanio, ekde la jaro 1952
Rijnsburg en Nederlando, ekde 1963, daŭrigo de la partnereco kun la nove strukturigita urbo Katwijk ekde 2006
Leeds-Morley en Britio
Ipro en Belgio, ekde 1967
Zakopane en Pollando, ekde 1989
Plauen en Saksio (Germanio), ekde 1990
Eksteraj ligiloj |
- oficialaj paĝoj de la urbo (germanlingvaj)
- pliaj urbaj informoj (germanlingvaj)
- paĝoj de la muzeo pri nuntempa arto Siegen (germanlingvaj)
- Die ehemalige Bergschule Siegen
- städt. paĝoj de la kultura centro KrönchenCenter (germanlingvaj)
- Fotoj: stratoj, vojoj kaj placoj en Siegen