Okcidenta Prusio
Okcidenta Prusio | ||||||||||||||||
Origina nomo | Westpreußen | |||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Geografio | ||||||||||||||||
Ĉefurbo: | Dancigo | |||||||||||||||
Areo: | 25 534 km² 1890 | |||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 1 433 681 1890 | |||||||||||||||
Nacia konsisto: | germanoj | |||||||||||||||
Lingvoj: | germana | |||||||||||||||
Religio: | luteranismo | |||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo: | ||||||||||||||||
Patrina lando: | Prusio | |||||||||||||||
Pereo: | sekve de la Traktato de Versajlo, transdono al Pollando | |||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Okcidenta Prusio - germane Westpreußen, pole Prusy Zachodnie - estis provinco de la germanlingva ŝtato Prusio ambaŭflanke de la norda parto de la rivero Vistulo, kun la ĉefurbo Dancigo (ekde 1945 nomata Gdansko). La prusia provinco ekestis en 1772/1793 kadre de la unua dispartigo de Pollando-Litovio. La prusia reĝo Frederiko la 2-a ordonis ke la provinco havu la germanlingvan nomon Westpreußen, do "Okcidenta Prusio", dum la Reĝlando Prusio, unuigita kun la regiono Varmio (prapruse, pole kaj latine Warmia, germane Ermland), sekve havu la germanlingvan nomon Ostpreußen, do Orienta Prusio.