Modelo




Modelo estas origine ekzemplo rekomendita por imito.




  • Manekeno (homo) - Homo, kies metio estas surmeti k prezenti al la publiko la novajn kreaĵojn de la kudroarto. Fotomodelulo aŭ persono (sed ankaŭ besto aŭ objekto), kiun la artisto bildigas.

  • En scienca kunteksto oni komprenas sub "modelo" plisimpligitan bildon de realaĵo. Ĝin la modelo abstraktas; reprezentante gravajn ecojn, ĝi ne redonas individuajn specifaĵojn.

  • Matematika modelo

  • Modelo (abstrakto)

  • Matematikaj modeloj en Fiziko


  • Modelo (Santa Catarina) de Brazilo


Laŭ Francisko Azorín modelo estas Persono, artaĵo, imitanta aŭ imitinda.[1] Li indikas etimologion el la latina modellus, el modus (formo, regulo). Kaj li aldonas la terminon modeli, por fari reproduktotaĵon; modelilo, por ilo por modeli; modelado, modelisto.[2]



Vidu ankaŭ |



  • Manekeno

  • Patroneo

  • Ŝablono



Notoj |





  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 141.


  2. Azorín, samloke.










Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár