Hagen
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Hagen en okcidenta Germanio. Krome ekzistas pliaj samnomaj loĝlokoj en Germanlingvio - pri ili vidu apartigan paĝon. |
Hagen | |||||
| |||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Distriktaro | Distriktaro Arnsberg | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
Koordinatoj | 51°21′N 7°28′O / 51.35°N, 7.467°O / 51.35; 7.467 (Hagen)Koordinatoj: 51°21′N 7°28′O / 51.35°N, 7.467°O / 51.35; 7.467 (Hagen) | ||||
Alto super la marnivelo | 106 m | ||||
Areo | 160,35 km² | ||||
Loĝantaro | 187730 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 02331, 02334, 02337, 02304 | ||||
Poŝtkodo | 58089–58135 | ||||
Aŭtomobila kodo | HA | ||||
Oficiala Municipokodo | 05914000 | ||||
NUTS | DEA53 | ||||
Komunumestro | Erik O. Schulz | ||||
Partio de komunumestro | senpartia | ||||
Adreso de la administrejo | Rathausstr. 11 58095 Hagen | ||||
Oficiala retejo | https://www.hagen.de/ | ||||
Hagen estas eksterdistrikta urbo en la sudorienta parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Hagen proksimas al la arbara kaj malurba regiono Sauerland [prononco Sáŭalant], kaj estas la plej grava urba centro por la homoj el tiu regiono. Fine de decembro 2017 la urbo havis 187 730 loĝantojn. La areo de la urbo, kiu amplekas 160,4 km², kompareblas al tiu de la princlando Liĥtenŝtejno, kiu havas areon de 160 km². Parto de la urbo inter alie estas la mezepoka burgo Hohenlimburg kaj ĉirkaŭa samnoma urboparto, el kiu devenis la patro de William E. Boeing, 1881-1956, kiu fondis la usonan aviadilproduktan konzernon Boeing, kiu dum la 20-a jarcento ekonomie tre prosperis.
Enhavo
1 Urbopartoj
2 Vidindaĵoj
3 Partneraj urboj
4 Eksteraj ligiloj
Urbopartoj |
- Haspe
- Vorhalle
- Westerbauer
Vidindaĵoj |
LWL-Freilichtmuseum Hagen – Westfälisches Landesmuseum für Handwerk und Technik [LWL-liberaera muzeo je Hagen – Vestfala Landa Muzeo por Metio kaj Teĥniko] (WFH) estas subĉiela muzeo en Hagen, en la valo de la rivereto Mäckingerbach en la sudorienta Ruhr-Regiono. Ĝin tenas la Regiona Ligo Vestfalujo-Lipo (LWL). Malsame ol la plej multaj eŭropaj liberaeraj muzeoj WFH ne sindediĉas al la prezentado de biena kaj kampara ĉiutago, sed al la historio de metio kaj teĥniko.
La Harkort'sche Fabrik, eo: Harkort-a Fabriko estis fabriko de la feraĵofabrika familio Harkort en Hagen.
Partneraj urboj |
Ełk (Pollando), ekde 1955
Liévin (Francio), ekde 1960
Kouvola (Finlando), ekde 1963
Montluçon (Francio), ekde 1965
la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf de Berlino (Germanio), ekde 1967
Bruck an der Mur (Aŭstrio), ekde 1975
Smolensk (Rusio), ekde 1985
Modi'in (Israelo), ekde 1997
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo germane