Săliște (Sibiu)
Săliște | |||
|---|---|---|---|
| Urbo | |||
| Lando | |||
Distrikto | Cluj | ||
| Alinome | Szelistye (hungare), Magna Villa Valachicalis (latine) | ||
Iama hungara departemento | Szeben | ||
| Situo | 45° 48′ N, 23° 53′ O45.79416666666723.886388888889Koordinatoj: 45° 48′ N, 23° 53′ O | ||
| |||
| Alto super maro | 542 m | ||
Poŝtkodo | 557225 | ||
| Loĝantaro | 5.902 (en 2009) | ||
| Kodo laŭ SIRUTA | 145499 | ||
Săliște [saliŝte] (hungare: Szelistye [seliŝtje), germane: Großendorf) estas komunumo en Rumanio okcidente de Sibiu. Administre apartenas al ĝi Aciliu, Fântânele, Galeș, Mag, Vale.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Gravaj personoj
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 3 467 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 2 871 (rumanoj).
Historio |
Ĝia unua skriba mencio estis en 1354. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben).
De 2004 Săliște estas urbo.
Fonto |
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Gravaj personoj |
Walter Drodtloff (11-a de januaro 1931 – Rimsting am Chiemsee (Germanujo), 30-a de aprilo 2013): ĵurnalisto, fotisto
Onisifor Ghibu (31-a de majo 1883 – 3-a de oktobro 1972, Cluj): pedagogo, akademiano, politikisto.
Ilie Hașigan (18-a de aprilo 1922): grafikisto.
Ioan Lupaș (9-a de aŭgusto 1880 – 3-a de julio 1967): historiisto, akademiano, politikisto.
Dumitru Roșca (29-a de januaro 1895 – Cluj-Napoca, 25-a de aŭgusto 1980): filozofo, akademiano.
Eksteraj ligiloj |
- Interaga mapo de distrikto Sibiu
- Popolnombrado 2002

Urbodomo
Ortodoksa preĝejo en Săliște

Elaera vido