Akcipitrenoj
Nigraŝultra milvo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genera | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La subfamilio de Akcipitrenoj (Accipitrinae) enhavas tagajn rabobirdojn de la familio de akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ milvojn, aglojn, buteojn, cirkuojn, ktp. La subfamilio siafoje enhavas kvin malgrandajn genrojn, nome micronisus, melierax, urotriorchis kaj megatriorchis, kiuj enhavas nur po unu ĝis tri specioj kaj unu grandan genron, nome akcipitro Accipiter, kiu enhavas 50 speciojn.
Priskribo |
Temas pri arbaraj birdoj kiuj ĉasas per rapida ekflugo ekde gvatejo. Ili havas mallongajn flugilojn kompare kun longaj vostoj. Alia eco estas vidkapablego; ŝajne 20 kontraŭ 2, tio estas okoble de tiu homa. Aŭ ĝis miliono da lumkaptiloj en m² kontraŭ nur 200.000 en homoj. Krome ili havas muskolon kiujn ne havas aliaj bestoj kaj ampleksigilon de centra parto de vidkampo.
Krome oni diras, ke tiuj birdoj estas tre inteligentaj: laŭ la metodo de la kanada sciencisto Louis Lefebvre (2005) tio dependas el la kapableco ŝanĝi manĝokutimojn, tio estas adaptiĝi.
Specioj |
Tipa genro de akcipitroj Accipiter:
Akcipitro Accipiter gentilis
Nizo Accipiter nisus
Grizventra akcipitro, Accipiter poliogaster
Kresta akcipitro, Accipiter trivirgatus
Grizkapa akcipitro, Accipiter griseiceps
Ruĝbrusta akcipitro, Accipiter toussenelii
Afrika akcipitro, Accipiter tachiro
Ĉina akcipitro, Accipiter soloensis
Francesa akcipitro, Accipiter francesiae
Anjuana akcipitro, Accipiter francesiae pusillus
Punktovosta akcipitro, Accipiter trinotatus
Helgriza akcipitro, Accipiter novaehollandiae
Aŭstralia akcipitro, Accipiter fasciatus
Kristnaskinsula akcipitro, Accipiter (fasciatus) natalis
Nigradorsa akcipitro, Accipiter melanochlamys
Blankagorĝa akcipitro, Accipiter albogularis
Fiĝia akcipitro, Accipiter rufitorques
Novkaledonia akcipitro, Accipiter haplochrous
Moluka akcipitro, Accipiter henicogrammus
Helgrizkapa akcipitro, Accipiter poliocephalus
Novbritia akcipitro, Accipiter princeps
Blankanigra akcipitro, Accipiter melanoleucus
Hensta akcipitro, Accipiter henstii
Mejera akcipitro, Accipiter meyerianus
Brunflanka akcipitro, Accipiter castanilius
Nikobara akcipitro, Accipiter butleri
Mallongkrura akcipitro, Accipiter brevipes
Ardezdorsa akcipitro, Accipiter luteoschistaceus
Imita akcipitro, Accipiter imitator
Ruĝecfemura akcipitro, Accipiter erythropus
Malgranda akcipitro, Accipiter minullus
Japana akcipitro, Accipiter gularis
Nana akcipitro, Accipiter nanus
Ruĝeckola akcipitro, Accipiter erythrauchen
Brunkola akcipitro, Accipiter cirrocephalus
Longfingra akcipitro, Accipiter brachyurus
Rozbrusta akcipitro, Accipiter rhodogaster
Madagaskara akcipitro, Accipiter madagascariensis
Ovampa akcipitro, Accipiter ovampensis
Ruĝecbrusta akcipitro, Accipiter rufiventris
Ŝikro, Accipiter badius
Superokula akcipitro, Accipiter superciliosus – povus aparteni al Hieraspiza
Kolumakcipitro, Accipiter collaris – povus aparteni al Hieraspiza
Striakcipitro, Accipiter striatus
Blankabrusta akcipitro, Accipiter chionogaster
Senmarka akcipitro, Accipiter ventralis
Brunfemura akcipitro, Accipiter erythronemius
Kupera akcipitro, Accipiter cooperii
Gundlaĉa akcipitro aŭ Kuba akcipitro, Accipiter gundlachi
Dukolora akcipitro, Accipiter bicolor
Ĉilia akcipitro, Accipiter (bicolor) chilensis
Besro aŭ Hindia akcipitreto, Accipiter virgatus
Aliaj genroj:
Melierax
Gabara melierakso, M. gabar
Malhela melierakso, M. metabates
Orientafrika melierakso, M. poliopterus
Hela melierakso, M. canorus
Urotriorchis
Longvosta akcipitro, U. macrourus
Erythrotriorchis
Ruĝa akcipitro, E. radiatus
Burgera akcipitro, E. buergersi
Megatriorchis
Doria akcipitro, M. doriae
|