Peneo
Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Peneo (rivero).
Laŭ la helena mitologio, Peneo (el la greka Πηνειός, «fadena») estis tesalia riverdio, unu el la tri mil potamoj, filo do de Okeano kaj Tetiso[1]. Li reprezentis samnoman riveron kiu fontas el flankoj de la monto Pindo kaj Erimanto kaj trafluas la tesalian ebanaĵon kaj la valon Tempo ĝis sia alfluo en la Egean Maron, ĉe la golfo Patraso. Kelkaj el liaj alfluantoj estis ankaŭ personigitaj, kiaj Enipeo, Apidano aŭ Titareso. Laŭ la legendo, ĉi tiu lasta alfluis en Peneo, sed ilia akvo ne miksiĝis: pro tio, ke Titareso devenis rekte el Stikso, sia fluado flosis sur tiu de Peneo, kiel oleo sur akvo[2].
Laŭ antikva tradicio, en la unuaj tempoj la tesalianoj ne povis kulturi aŭ alpropigi al si terpecojn, ĉar la rivero okupis ĉion, kio ne estis jam okupata de la montaro. Pro tio, Pozidono frapis la montojn per sia tridento kaj kreis truon tra kiu elfluis la rivero. Jen la origino de la valo de Tempo, kie laŭ onidiro troviĝis la palaco de Peneo[3]
Enhavo
1 Genealogio
2 Peneo kaj Leto
3 Peneo en la mita rakontaro
4 Eksteraj ligiloj
5 Notoj kaj referencoj
Genealogio |
La najado Kreŭso (filino de Geo) aŭ Filiro (filino de Asopo[4]) naskis al li filon nomiĝintan Hipseo, kiu iĝis reĝo de la lapitoj[5][6]. Pro tio, oni konsideras Peneon la praulo de la lapita raso[7]. Tamen, iĝis pli konataj la tri filinoj de Peneo, konataj kiel la tesalidinoj[8]: Menipo (patrino de Frastoro, kun Pelasgoso[9]), Dafno[10][11] kaj Stilbo, patrino de Kentaŭro kaj Lapito kun Apolono[5].
Depende de la diversaj versioj, Peneo estis ankaŭ patro de Atrakso, kun Buro[12], kaj de Andreo (eponimo de beotia pejzaĝo kaj la unua homo kiu loĝis en Orĥomeno), kun nekonata parulino[13]. Ankaŭ Triko, eponimulino de la urbo Tricca, en Tesalio, aperas en kelkaj versioj kiel plia filino de Peneo[14]. Kelkaj fontoj asertas ke li estis ankaŭ la patro de Kireno[15][16], kvankam la plimulto de la rakontoj konsideras ŝin nepino lia, pere de Hipseo, kaj eĉ troviĝas fontoj laŭ kiuj ŝi estis la partnerino de Peneo, anstataŭ Kreŭso[17], kaj pro tio oni konsideras Peneon patro de Aristeo[15]. Orseiso, la Serifa najado kaj Ifiso (la patrino, kun Eolo, de Salmoneo) estas ankaŭ kelkfoje menciitaj inter la idaro de tiu ĉi riverdio. Tamen, Dafno estis filino de la oceanida Ladono[18][19][20] laŭ arkadia versio de la mito.
Kaj Apolodoro[21] kaj Plutarko[22] rakontas ke la luna diino Pazifao estis filino de Peneo kaj sacerdotino de Geo. Obstine persekutita de Apolono, ŝi petis helpon al la diino de la Tero, kiu portis ŝin al Kreto, kie oni komencis adori kaj kultadi ŝin. Evidentiĝas la analogio kun Dafno, kiu laŭ tiuj verkistoj estas nur la origina nomo de Pazifao.
Genealogia arbo de la Peneidoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
|
Peneo kaj Leto |
Kiam Leto estis naskonta la ĝemelojn Artemiso kaj Apolono, la venĝemo de Hero devigis ŝin vagadi tra la tuta mondo, ĉar neniu loko, riveo aŭ vento volis akcepti ŝin malobeante la ĵaluzan edzinon de Zeŭso. Plendolore, Leto petegis al la tesalidinoj peri favore al ŝi antaŭ ilia patro, por ke Peneo malrapidigu sian fluadon, ebligante tiel la naskiĝon de la infanaj dioj en sia fluo. Peneo respondis plenlarme: li kompatis Leton, kaj komprenis ŝian doloron. Ananko («Bezono») estas plenpova diino, do kvankam Hero gvatadis la riveron de proksima monto kaj Peneo timis punon, li preferis oferi sin pro amo al la titanidino, do li malrapidigis sian fluadon kaj instigis Leton alvoki Ilition (diino de akuŝado kaj naskiĝo). Tiam, Areso minacis la riverdion: li ĵetis la pinton de la monto Pangeo sur lia kurso, brufrapadis sian ŝildon kaj ekkriegis tiel laŭte ke la tuta Tesalio tremis. Peneo rezistis la atakon, sed fine Leto kompatis lin kaj forfuĝis al la maro, nur por ke Peneo ne plu suferu. Tamen, li promesis al li estontan kompenson[8].
Peneo en la mita rakontaro |
Unu tagon, Eroso trafis Apolonon per unu el siaj sagoj, kiu kaŭzis profundan enamiĝon de la dio al Dafno, filino de Peneo kiu tamen preferis resti virge sian tutan vivon. Per tio, Eroso celis venĝi ofendon kaj mokadon de Apolono pri lia lerteco sur arkpafado, kvankam Eroso ankaŭ asertis ke li ne plu eltenis la kantadon de Apolono. Persekutata de la dio, Dafno help-petis kaj preĝis al sia patro, kiu plenlarme aliformigis ŝin en laŭro. Ĉi tiu arbo, kiu oftas ĉe la riverbordo de Peneo, iĝis de tiam konsekrita al Apolono, kaj pro tio oni kronigis per laŭraj branĉoj la venkintojn en artaj kaj sportaj konkursoj.
Proksime al la fluo de Peneo katastrofis la Kalidonia apro, terura monstro por kies ĉasado unuiĝis la plej elstaraj herooj en la tuta Grekio. La rivero ankaŭ aperas en la rakontaro pri Heraklo, ĉar la duon-dio devojigis ĝin (kaj plian riveron, Alfeon) por purigi la stalojn de Aŭgio okaze de sia kvina laboro[23].
Eksteraj ligiloj |
angle Peneo ĉe Theoi.com
Notoj kaj referencoj |
↑ Heziodo. Teogonio, 343.
↑ Homero. Iliado, 2.751 kaj sekvaj.
↑ Filostrato. Bildoj, 2.14.
↑ Skolioj pri Pitiaj odoj 9.26, de Pindaro
- ↑ 5,05,1Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.69.1.
↑ Pindaro. Pitiaj odoj, 9.13.
↑ Pierre Grimal. Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine.
- ↑ 8,08,1Kalimako. Himno al Deloso.
↑ Dionisio el Halikarnaso. Romiaj antikvaĵoj, 1.28.
↑ Ovidio. Metamorfozoj, 1.452.
↑ Higeno. Fabloj, 203.
↑ Stefano el Bizanco. Atrax, ĉe Ἐθνικά.
↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.34.6.
↑ Stefano el Bizanco. Trikkē, ĉe Ἐθνικά.
- ↑ 15,015,1Higeno. Fabloj, 161.
↑ Vergilio. Georgicae, 4.320.
↑ William Smith. A classical dictionary of biography, mythology, and geography based on the larger dictionaries. Eld. J. Murray, Londono. OCLC 7105620.
↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 10.7.8.
↑ Statio. Thebaida, 4.289.
↑ Nono. Dionysiaca, 42.386.
↑ Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.9.
↑ Plutarko. Agis, 9.
↑ Catherine Salles. La mythologie grecque et romaine. Eld. Hachette, 2003.