Provinco Narin
Bazaj informoj | |
---|---|
ŝtato: | Kirgizio |
administra centro: | Narin |
areo: | 45 200 km² |
loĝantoj: | 271 000 (en 2009) |
loĝdenso: | 6 loĝantoj/km² |
ISO 3166-2: | KG-N |
La provinco Narin (aŭ regiono respektive oblasto Narin, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Нарын областы ["Narin oblasti"], ruse Нарынская область [Narinskaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj Oŝ administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 45 200 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 271 000 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas la samnoma urbo Narin.
La provinco estis kreita en novembro 1939 je la nomo "provinco Tienŝan". En decembro 1962 la provinco estis malfondita, sed en decembro 1970 rekreita. En oktobro 1988 ĝi estis unuigita kun la provinco Isik-Köl, kaj fine en decembro 1990 ĝi rericevis sian nunan nomon: provinco Narin.[1]
La ĉefa aŭtoŝoseo kondukiĝas de la ĉinia limo ĉe la montopasejo Torugart norden al la urbo Balikĉi ĉe la lago Isik-Köl.
La provinca loĝantaro je 99 procentaĵoj konsistas el kirgizoj. La ekonomio estas dominita fare de bestobredado (ŝafoj, ĉevaloj, jakoj), kaj do ĉefe produktiĝas viando kaj lano. Minado de pluraj mineraloj evoluis dum la sovetunia epoko, sed nuntempe tre reduktiĝis kaj grandparte konsideratas neekonomia. Nuntempe la provinco konsideratas esti la plej malriĉa parto de Kirgizio, sed ankaŭ la plej tipe kirgiza. Ĝi prezentas belajn montarojn, alpo-similajn paŝtejojn, kaj la laton Son-Kul kiu dum la someraj monatoj altiras grandajn ŝafarojn kajj ĉevalarojn kun siaj paŝtistoj kaj ties jurtoj.
Enhavo
1 Bazaj soci-ekonomiaj indikoj pri la provinco
2 Distriktoj de la provinco
3 Notoj
4 Eksteraj ligiloj
Bazaj soci-ekonomiaj indikoj pri la provinco |
- Loĝantaro: 271 000 (takso de la 1-a de januaro 2009), el ili 17.4% - urbaj, kaj 82.6% - malurbaj loĝantaro[2]
- laborpostenoj: 89 300 (2008)[3]
- Registitaj senlaboruloj: 6 922 (2008)[4]
eksporto: 0,9 milionoj da usonaj dolaroj (2008)[5]
importo: 4,0 milionoj da usonaj dolaroj (2008)[6]
- rektaj eleksterlandaj investoj: 1,1 milionoj da usonaj dolaroj (en 2008)[7]
Distriktoj de la provinco |
La provinco estas administre dividita en 5 distriktojn:
Distrikto | Ĉefurbo |
---|---|
distrikto Ak-Talaa | Baetov |
distrikto At-Baŝi | At-Baŝi |
distrikto Ĵumgal | Ĉaek |
distrikto Koĉkor | Koĉkor |
distrikto Narin | Narin |
Notoj |
↑ mallonga priskribo de la provinco (ruse)
↑ loĝantaro: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
↑ laborpostenoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
↑ senlaboruloj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
↑ eksporto: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
↑ importo: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
↑ eleksterlandaj investoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse)
Eksteraj ligiloj |
- provincaj informoj en la retejo welcome.kg (ruse)
Batken |
Ĉuj |
Isik-Köl |
Ĵalalabat |
Narin |
Oŝ |
Talas