Lakedemono

Multi tool use

Mapo de Lakedemono, lando kiu ricevis sian nomon de la eponima reĝo, kies edzino ankaŭ nomigis la ĉefurbon, Sparto.
Laŭ la helena mitologio, Lakedemono (el la greka Λακεδαίμων, demono de la lago) estis la eponima reĝo de Lakonio, nomita Lakedemono aŭ Lacedemono de la antikvaj verkistoj. Tamen, kaj Homero kaj Herodoto nomis tiel nur la citadelon kiu troviĝis sur la plej alta parto de la urbo, kontraste kun la malalta parto de ĝi, kiun oni nomis Sparto (honore al la edzino de tiu reĝo)[1]. Lakedemono elstaris milite danke al ĝia profesia armeo, la nura tiatempe.
La reĝo Lakedemono estis filo de Zeŭso kaj la plejado Tajgeto. Tiu nimfo promesis resti virgulino, kaj rifuzis la amproponojn de la dioj. Por eskapi de la obstina persekutado de Zeŭso, Tajgeto petis helpon al sia amikino Artemiso, kiu transformis ŝin en cervinon (la fama cervino de Cerinio, kies ĉasado estis unu el la dek du laboroj de Heraklo). Tamen, tio ne sufiĉis por halti la lascivan dion, kiu sukcesis unuiĝi al Tajgeto, de kio devenis la naskiĝo de Lakedemono. Honteme, la najado pendigis sin sur la monto Amikleo, kiun de tiam oni nomis Tajgeto honore al la antaŭtempe forpasinta nimfo.
Lakedemono edziĝis al Sparto, filino de la rivera-dio Eŭroto, kaj havis kun ŝi tri gefilojn: Amiklo (kiu sukcedis lin), Eŭridiko kaj Asino. Tamen, kroma versio asertas ke la nomo de lia edzino estis la sama ol tiu, de lia patrino (Tajgeto), kaj ke ilia nura filo estis Himero, juna princo kiu droniĝis en la rivero Eŭroto (kiu de tiam ricevis la nomon Himero). Laŭ tiu versio la patro de Amiklo estus Eŭroto, filo de Milo[2].
Lakedemono starigis la sanktejon de la Gracioj, inter Sparto kaj Amiklo, kaj li estis la unua kiu nomigis tiujn diinoj, donante al ili la kromnomojn Kleto kaj Faeno[3]. Post lia morto, oni honoris lin kiel heroo, kaj starigis altaron dediĉitan al li en Terapno[4].
Antaŭe: |
Mitaj reĝoj de Lakonio
|
Poste: |
Eŭroto |
Lakedemono |
Amiklo |
Referencoj |
↑ Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 3.10.3.
↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.1.2.
↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.18.4.
↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.20.2.
Vao4QGch,VYA,66QoL,A b
Popular posts from this blog
0
$begingroup$
cv_split = StratifiedShuffleSplit(n_splits=10, test_size=0.3, random_state=0) # Performing cross-validation to estimate the performance of the models for idx, est in enumerate(estimator): cv_results = cross_validate(est[1](), x_value, y_value, cv=cv_split) I got following error from this code ValueError: The least populated class in y has only 1 member, which is too few. The minimum number of groups for any class cannot be less than 2. and my y_value looks like y_value = array([221900, 180000, 510000, ..., 360000, 400000, 325000]) I used this method before and y_value has the same shape as before.
python data-mining cross-validation
share
...
Franz Schubert Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder Bazaj informoj Naskiĝo 31-an de januaro 1797 ( 1797-01-31 ) en Himmelpfortgrund Morto 19-an de novembro 1828 ( 1828-11-19 ) (31-jara) en Vieno Ĝenroj Klasika muziko Profesio komponisto Aktivaj jaroj 1808-1828 v • d • r Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], esperante Franz' Ŝuberto ; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido". Enhavo 1 Vivo 1.1 Infaneco 1.2 Junaĝo 1.3 Zelis 1.4 Jaroj de maturiĝo kaj matureco 1.5 La lastaj jaroj 2 Postefiko kaj akceptado 3 Honoradoj 4 Verkoj 4.1 Eklezia muziko 4.2 Dram...
Prelog ankaŭ kroate, hungare Perlak estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Medimurska . Preĝejo de Prelog Urbocentro de Prelog Areo: km² Aŭtokodo: ČK Loĝantaro: 7800 Poŝtkodo: 40323 Telefonprefikso: Situo | Prelog situas inter Mura kaj Dravo sur mildaj deklivoj, kiuj defendis la urbon kontraŭ la proksima Dravo. Tra Dravo estas ponto, ĉefvojoj kondukas al Ĉakovec kaj Hungario. Historio | En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1264 pri la komunumo. Post la mezepoko la regiono apartenis al historia familio Zrínyi kaj iĝis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. En 1671 la Habsburgoj mortpunis Petron Zrínyi, la loĝantaro plejparte forfuĝis pro la supozota venĝo. En la 18-a jarcento prosperis kaj iĝis la plej granda regiona komunumo, superanta eĉ Ĉakovec. La urbo estis laŭvoje de saloliverado, silkouzino funkciis ĝis 1848, en 1761 baroka katolika preĝejo omaĝe al S...