Taĝikio



























































































Ҷумҳурии Тоҷикистон

Respubliko Taĝikistano

Detaloj



Detaloj



Detaloj

Detaloj

Nacia himno: Surudi milli

Nacia devizo: neniu

Situo
Bazaj informoj

Ĉefurbo

Duŝanbeo

Oficiala(j) lingvo(j)

taĝika lingvo

Ĉefa(j) lingvo(j)

taĝika lingvo, rusa lingvo

Plej ofta(j) religio(j)

Islamanoj (plejmulto), kristanoj, ateistoj, judoj ka.

Areo
 % de akvo

143,100 km²
0,3 %

Loĝantaro

8 610 000

Loĝdenso

50 loĝ./km²

Horzono
UTC+05:00

Interreta domajno

.tj

Landokodo
TJK

Telefona kodo
+992

Plej alta punkto

Montopinto Ismail Samani

Plej malalta punkto

Sirdarjo
Politiko

Ŝtatestro

Emomalii Raĥmon

Nacia tago

9-a de septembro

Sendependiĝo

9-a de septembro 1991 (de Sovetunio)
Ekonomio

Valuto

taĝika somonio (TJS)







v  d  r


Information icon.svg



Taĝikio (taĝike en cirila alfabeto Тоҷикистон, Toĝikiston, en persa alfabeto جمهوری تاجیکستان), ankaŭ nomata Taĝikujo kaj Taĝikistano, estas lando en Centra Azio, membro de KSŜ kaj eksa respubliko de Sovetunio. La lando ne havas eliron al maro, 93% de ĝia teritorio estas montaro.


Taĝikio havas komunan limon kun Afganio, Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio. Taĝikio havas du eksklavojn en Kirgizio kaj unu en Uzbekio — ili formiĝis dum disdivido de fekunda Fergana valo inter la centr-aziaj respublikoj laŭ la etna principo.


La ĉefa loĝantaro de la lando estas taĝikoj (79,9% en 2000). Loĝas ankaŭ aliaj iranlingvaj popoloj (multe influitaj de la taĝika kulturo kaj lingvo), rusoj, uzbekoj, kirgizoj kaj aliaj.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Teritoria organizado


    • 2.1 Provincoj


    • 2.2 Urboj




  • 3 Politiko


  • 4 Ekonomio


  • 5 Esperanto-movado


  • 6 Eksteraj ligiloj





Historio |


En antikvaj tempoj la lando estis parto de Baktrio.
pluigenda: Aleksandro la Granda, Kuŝana imperio
En 1925 Taĝikio eniris Sovetunion kiel aŭtonoma parto de Uzbekio. En 1929 ĝi iĝis memstara respubliko de la unio.


Tuj post sendependiĝo okazis sanga interna milito, kiu daŭris ĝis 1997, kiam estis formita koalicia registaro de sekularistoj kaj islamistoj. Armitaj konfliktoj tamen sporade okazis ankaŭ post la jaro 1997.



Teritoria organizado |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teritoria organizado de Taĝikio.


Provincoj |





provincoj de Taĝikio. Pri la numeroj vidu la apudan tabelon.


Taĝikio dividiĝas en du provincojn (вилоятҳо/vilojatho respektive ولایتها; inter parentezoj la respektiva ĉefurbo:




  • Ĥatlon (Kurgontepa)


  • Sugd (Ĥuĝand)


en unu aŭtonoman provincon (вилояти мухтор/vilojati muĥtor respektive ولایت مختار):



  • Monta Badaĥŝano (Ĥorug)

kaj en unu regionaron rekte administratan de la centra registaro (Ноҳияҳои тобеъи ҷумҳурӣ respektive ناحیه‌های تابع جمهوری):


  • la eksa provinco Karotegin (Kofarnihon) kaj la ŝtata ĉefurbo Duŝanbeo, kiu havas specialan statuson (шаҳр/ŝahr respektive شهر).










































Administra unuo ISO 3166-2 ĉefurbo areo (km²) loĝantaro (2006) n-ro

Sugd
TJ-SU Ĥuĝand 25 400 2 060,900 1

registaraj regionoj
TJ-RR Duŝanbeo 28 600 1 531 300 2

Ĥatlon
TJ-KT Kurgontepa 24 800 2 463 300 3

Monta Badaĥŝano
TJ-BG Ĥorug 64 200 218 400 4

Fonto: Statistika jarlibro, Duŝanbeo, 2006 (ruse)



Urboj |


La 6 plej grandaj urboj estas (stato komence de la jaro 2005):




  1. Duŝanbeo 543 107 loĝantoj


  2. Ĥuĝand (de 1939 ĝis 1992 Ленинобод/Leninobod ) 144 865 loĝantoj


  3. Kulob (ruse Kuljab) 78 786 loĝantoj


  4. Kurgonteppa (ruse Kurgan-Tjube) 60 084 loĝantoj


  5. Istaravŝan (ĝis 2002 Uroteppa; ruse Ura-Tjube) 52 851 loĝantoj kaj


  6. Konibodom 50 359 loĝantoj.



Politiko |


Taĝikio estas prezidenta respubliko kaj la prezidento Emomali Rahmonov elektas la ĉefministron.



Ekonomio |




  • Eksporto: kotono, nutraĵoj (fruktoj, legomaro), metalo.


  • Pokapa GNP: 1200 USD.



Esperanto-movado |


En Taĝikio ekzistas bona tradicio de Esperanto-movado. Kvankam ĉefe pro ekonomia situacio la movado nun stagnas, la lokaj esperantistoj penas okazigi Esperanto-eventojn, renkontiĝojn, kursojn de la lingvo ks.


La juna taĝika esperantisto Saidnabi Saidilhomzoda, subtenite de UEA, gvidis kurson de Esperanto en Kabula Universitato (Afganio) en 2005.




Mapo de Taĝikio



Eksteraj ligiloj |




  • Taĝikio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Taĝikio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Informoj pri Taĝikio en la vikio de UEA esperante

  • belaj kaj interesaj fotoj de taĝikio

  • aliaj fotoj pri Taĝikio

  • lingvaj situacio kaj leĝaro en Taĝikio (france)

  • Intervjuo donita de Saidnabi Saidilhomzoda al Slavik Ivanov pri la Kabula kurso de Esperanto eo ru







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár