Finn-ugra lingvaro
Finn-ugraj lingvoj[1] aŭ finno-ugraj lingvoj estas unu el la du ĉefbranĉoj de la urala lingvofamilio apud la samojedaj lingvoj. Iuj lingvoscencistoj malakceptas la ĉefbranĉo-satuson de la samojedaj lingvoj kaj uzas la nomojn finn-ugraj lingvoj kaj uralaj lingvoj kiel sinonimojn.
[2][3]
Enhavo
1 Historio
2 Ecoj
3 Lingvoj
4 Popoloj
5 Notoj
6 Vidu ankaŭ
7 Eksteraj ligiloj
Historio |
Finn-ugraj lingvoj devenas el komuna pralingvo, kiu estis parolata antaŭ 5 000-6 000 jaroj. Unue el la komuna lingvo eliris la ugraj lingvoj. La okcidenta branĉo de la komuna lingvo dividiĝis al praperma, el kiu poste formiĝis komia kaj udmurta lingvoj, kaj al finna-volga lingvaro, el kiu formiĝis maria, mordva kaj prafinna lingvoj. El la prafinna lingvo apartiĝis sameaj lingvoj kaj baltmaraj finnaj lingvoj.
La esplorado de la finn-ugra lingvaro baziĝas sur komuna vortaro kaj komunaj strukturoj. La unua, kiu listigis finn-ugrajn lingvojn surbaze de komunaj vortoj, estis la sveda lingvisto Philipp Johann von Strahlenberg en la jaro 1730. Poste hungaroj János Sajnovics (1770) kaj Sámuel Gyarmathi (1799) komparis ankaŭ strukturojn.
Ecoj |
Finn-ugraj lingvoj estas sintezaj lingvoj, kiuj havas multajn kazojn kaj malmultajn prepoziciojn kaj postpoziciojn. Laŭ la nuna opinio en la komuna pralingvo troviĝis jenaj elementoj:
- En la unua silabo estas mallongaj vokaloj i, u, ü (= y), e, o, ä, a kaj longaj vokaloj i, u, e, o
- En la sekvaj silaboj estis nur tri vokaloj a, ä, e
- La vortoj havis vokalan harmonion
- Inter konsonantoj troviĝis pluraj sibilantoj, afrikatoj kaj moliĝintaj sonoj.
- La akcento estis sur la unua silabo.
- La pralingvo havis ses kazojn.
- Apud singularo kaj pluralo ekzistis ankaŭ du-laro
Lingvoj |
Urala |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Popoloj |
Ne ekzistas "finnugra gento" aŭ "gentaro", sed multaj gentoj kiuj parolas lingvojn de la finnugra familio. La plej multnombraj popoloj estas la Hungaroj, Finnoj, Mordovoj, Estonoj, kaj Udmurtoj.
ESTONOJ
Nomoj: [m] eestlased; [f] Estoniens; [r] estonci- Popolo, ĉefloĝantoj de Estonio (963 mil); en Rusia Federacio 46,4 mil (1992). Loĝas ankaŭ en Usono, Kanado, Svedio kaj Aŭstralio. Totala kvanto: ĉirkaŭ 1,1 mln (1992).
Lingvo: estona.
Kredantoj: precipe luteranoj, estas ankaŭ ortodoksuloj (precipe setuoj).
- SETUOJ. Nomoj: [f] Setous; [r] setu - Etnografia grupo de Estonoj en sudoriento de Estonio kaj en Peĉora regiono de Rusia Federacio. Kredantoj: ortodoksuloj.
Finnoj
Nomoj: [m] suomalajset; [f] Finlandais, Finnois; [r] finni- Popolo, ĉefloĝantoj de Finnlando (4,65 mln). Totala kvanto: 5,43 mln (1992), inter ili en Rusia Federacio 47,1 mil (1989).
Lingvo: finna.
Kredantoj: protestantoj (luteranoj).
Kareloj
Nomo: [m] karjala; [f] Careliens; [r] kareli- Popolo en Rusia Federacio, ĉefloĝantoj de Karelio (79 mil). Loĝas ankaŭ en Tvera (23,2 mil) kaj aliaj regionoj. Totala kvanto: 131 mil (1992).
Lingvo: karela.- Kredantoj - ortodoksuloj.
KOMI-PERMANOJ
Nomo: [f] Komi-Permiaks; [r] komi-permjaki- Popolo en Rusia Federacio (147 mil, 1992), inter ili en Komi-Perma aŭtonoma regiono 95 mil.
Lingvo: komi-perma.
Kredantoj: ortodoksuloj.
KOMIANOJ
Nomo: [f] Komis; [r] komi (malnova - zirjane)- Popolo, ĉefloĝantoj de Komia Respubliko (292 mil), Entute en Rusia Federacio 336 mil (1992).
Lingvo: komi-zirjana.
Kredantoj: ortodoksuloj.
Hungaroj, Madjaroj
Nomo: [m] magyar; [f] Hongrois; [r] vengri- Popolo, ĉefloĝantoj de Hungario (9,95 mln). Loĝas ankaŭ en Rumanio (1,86 mln), Slovakio (580 mil), Jugoslavio (400 mil), Usono (600 mil), Ukrainio (120 mil) Kanado (120 mil). Totala kvanto: 13,83 mln, (1992).
- Apartenas al mezeŭropa raso.
Lingvo: hungara.
Kredantoj: precipe katolikoj.
- SEKLEROJ. - Nomoj: [m] sekej; [f] Seklers; [r] sekleri - Etnografia grupo de hungaroj en Transilvanio (Rumanio); 1,7 mln (1987).
Ĥantoj
Nomoj: [m] ĥante; [f] Khantys; [r] ĥanti (malnova - ostjaki)- Popolo en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra (11,9 mil) kaj Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (7,2 mil) kaj Tomska regiono. Entute en Rusia Federacio 22,3 mil (1989).
Lingvo: ĥanta.
Kredantoj: ortodoksuloj.
Mansoj
Nomoj: [f] Mansis; [r] mansi (malnova - voguloj)- Popolo en Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra (6,6 mil). Entute en Rusia Federacio 8,3 mil (1989).
Lingvo: mansa.
Kredantoj: ortodoksuloj.
MARIOJ
Nomoj: [m] marij; [f] Mariis; [r] marijci (malnova - ĉeremisi)- Popolo, ĉefloĝantoj de Maria Respubliko (324 mil) kaj najbaraj regionoj de rivero Volgo kaj Uralo. Entute en Rusia Federacio 644 mil (1992).
Lingvo: maria.
Kredantoj: ortodoksuloj.
MORDOVOJ
Nomoj: [f] Mordves; [r] mordva, mordovci- Popolo, ĉefloĝantoj de Mordovio (313 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 1,073 mln (1992). Totala kvanto: 1,15 mln. Dividiĝas je etnografiaj grupoj erzjoj, mokŝoj, karatajoj, terjuĥanoj.
Lingvoj: mordovaj.
Kredantoj: ortodoksuloj.
- ERZIOJ - Nomoj: [f] Erziens; [r] erzja - Etnografia grupo de mordovoj. Lingvo: erzia.
- MOKŜANOJ - Nomoj: [f] Mokcha; [r] mokŝa - Etnografia grupo de mordovoj. Lingvo: mokŝa.
SAMEOJ, saamoj, loparoj, laponoj
Nomoj: [f] Saamys; [r] saami, lopari- Popolo en nordregionoj de Norvegio (30 mil, 1992), Svedio (15 mil), Finnlando (5 mil) kaj Rusia Federacio (2 mil).
Lingvo: Samea.- Kredantoj en Rusia Federacio - ortodoksuloj, en Skandinavio - luteranoj.
UDMURTOJ
Nomoj: [m] udmurt; [f] Oudmourtes; [r] udmurti (malnova - votjakoj)- Popolo, ĉefloĝantoj de Udmurtio (497 mil). Totala kvanto: 747 mil (1992).
Lingvo: udmurta.
Kredantoj: ortodoksuloj.
UGOROJ
Nomoj: [f] Ughoriens; [r] ugri- Komuna nomo de lingve parencaj popoloj: transuralaj mansoj kaj ĥantoj, ĉedanubaj hungaroj.
- Parolas en ugrajlingvoj de finno-ugrajgrupoj.
Notoj |
↑ Uralaj lingvoj kaj gentoj http://www.helsinki.fi/~jslindst/uralaj.html
↑ Tapani Salminen, Problems in the taxonomy of the Uralic languages in the light of modern comparative studies (Problemoj en la taksonomio de la uralaj lingvoj laŭ kompraraj studoj http://www.helsinki.fi/~tasalmin/kuzn.html (angle)
↑ Suomalais-ugrialiset kielet ja niiden puhujat (La finn-ugraj lingvoj kaj ties parolantoj) http://www.ugri.net/002/htm/index.htm (finne)
↑ laŭ Klasifiko de la uralaj lingvoj sur ethnologue.com
↑ Komi-ziria lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Komi-Zyrian language
↑ Jodzjaka lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Komi-Yodzyak language
↑ Merja lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Merya language
↑ Meshcherian-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Meshcherian language
↑ ĉ. 300 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
↑ ĉ. 20 parolantoj en Svedio
↑ ĉ. 20 parolantoj en Svedio
↑ ĉ. 1500 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
↑ la plej granda el sameaj lingvoj kaj havas ĉ. 30 000 parolantojn en Norvegio, Svedio kaj Finnlando.
↑ sää´mǩiõll, ĉ. 300 parolantoj en Finnlando kaj eventuale 20 - 30 parolantoj en Rusio.
↑ anarâškiellâ ĉ. 300 parolantoj en Finnlando
↑ самь Кӣлл; ĉ. 650 parolantoj en Rusio
↑ ĉ. 6 parolantoj, malaperanta
↑ mortinta en 19-a jarcento, nur kelkaj skribitaj fragmentoj konserviĝis
Kemi-samea_lingvo-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Kemi_Sami
↑ la lasta parolanto mortis en 2003
↑ Ludic_lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Ludic_language
↑ Kven-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Kven language
↑ Finna-volga lingvaro, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Finno-Volgaic languages
↑ ĉ 200 enecoj
Eneca lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Enets language
↑ 20 parolantoj, 15 en Potapovo
↑ 10 parolantoj, 6 en Vorontsovo kaj 3 en Karepovsk
↑ Juraca lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Yurats language
↑ Koibala lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Koibal_language language
↑ Tajgia lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Taygi
↑ ĉ 30 000 parolantoj
Vidu ankaŭ |
- Urala lingvaro
- Internacia Finnugra Kongreso
Eksteraj ligiloj |
- Uralaj lingvoj kaj gentoj
- Finn-ugra portaro
- Finn-ugra societo
- Finn-ugra lingvaro ĉe Universitato de Helsinki
- www.ugri.net