29-a de decembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 29-a de decembro estas la 363-a tago de la jaro (la 364-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 2 tagoj restas.
Je la 29-a de decembro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
1170: Laŭ ordono de angla reĝo Henriko la 2-a estis murdita ĉefepiskopo de Canterbury Thomas Becket antaŭ altaro de la Katedralo de Canterbury
1489: Katolika armeo liberigis Almerion de la regado de Regno de Granado
1605: Angla navigisto kaj esploristo John Davis estis murdita de japanaj piratoj en Malaka Markolo
1610: En burgo Čachtice enketistoj trovis viktimojn de torturo, pri kio respondecis Erzsébet Báthory
1655: Sveda diluvo: pola nobelaro fiksis kontraŭsvedan Konfederacion de Tyszowce
1720: Venecio: sur la Placo de Sankta Marko fondiĝis la unua kafejo seninterrompe funkcianta
1721: Franca okupado de Maŭricio komenciĝis
1778: Usona Milito de Sendependeco: brita armeo konkeris Savannah en Georgio
1813: Britaj soldatoj bruligis Bufalon
1825: Antonio José de Sucre iĝis prezidento de Bolivio
1845: Teksaso fariĝis la 28-a ŝtato de Usono.
1874: Alfonso la 12-a iĝis reĝo de Hispanio - restarigo de monarkio
1890: Masakro de Wounded Knee - simbola fino de indianaj militoj, Armitaj Fortoj de Usono mortigis 150-300 uonajn indianojn (siuoj kaj hunkpapoj) kaj 50 vundis
1898: En malfermita 2 monatojn pli frue Moskva Arta Teatro okazis moskva premiero de la spektaklo de Anton Ĉeĥov Mevo, prezentita de Konstantin Sergejeviĉ Stanislavski kun partopreno de li mem, la aŭtoro kaj ties edzino Olga Knipper kaj Vsevolod Mejerhold
1911: Mongolio sendependiĝis de Manĉurio
1911: Nankino: Sun Jatsen iĝis la unua prezidento de Ĉinio
Unua mondmilito:
1914: En protesto kontraŭ germana cenzuro en Belgio ne aperis gazetoj
1917: El Bonaero argentina registaro sendis 24 000 tunojn da tritiko por malpezigi malsaton en Hispanio
1916: Unua novelo Portreto de artisto kiel juna viro de James Joyce aperis kiel libro
1918: Ĉeĥoslovaka armeo aneksis Košice, enloĝata de plimulto de hungaroj
1920: Franca Komunista Partio fondiĝis
1923: Vladimir Zvorikin turnis sin pri patento por ikonoskopo
1926: Entrepreno pri Akva transporto Żegluga Polska kreiĝis kun la sidejo en Gdynia
1928: Polskie Linie Lotnicze LOT fondiĝis kiel la pola flugkompanio
1929: Pola profesoro kaj matematikisto Kazimierz Bartel iĝis ĉefministro de la Dua Pola Respubliko
1930: Brita Hindio: Muhammad Ikbal iniciatis kreon de islama ŝtato en nordokcidenta Barato
1931: Usona kemiisto Harold Clayton Urey anoncis malkovron de peza akvo
1931: Meksiko: Usona botanikisto malkovris Kalakmulon, unu el plej grandaj urboj de majaoj sur Jukatano
1937: Irlanda Libera Ŝtato akceptis republikanan konstitucion kaj sampteme ĉesis agnoski superecon de brita reĝo
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: En Poznań-regiono germanoj ordonis aresti ĉiun polon alvenintan laŭleĝe por mallonga tempo de Ĝenerala Gubernio; inter fajroestingistoj en ĜG kreiĝis konspira organizaĵo "Skała (Roko), kiu okupiĝis ĉefe pri bonfara agado; Varsovio: el taglibro de Ludwik Landau: Policestro en ĜG disponis pri apliko sen ajnaj faciligoj de reguloj pri elirblokado dum silvestro kaj pri malpermeso vendi alkoholon al poloj kaj judoj
Germana ministerio pri eksteraj aferoj informis publike ke septembre perdis la vivon 5437 personoj el inter germana malplimulto en Pollando; direkcio de la Fervojo en Nazia Germanio malpermesis en Opole dungi personojn sen scipovo de la germana lingvo, kio celis antaŭmilitan polan diasporon; Budapeŝto: el vasta raporto de pola ambasadejo pri situacio en okupata Pollando: El ceteraj urboj Katowice spertis tiom fortan teroron, ke polecon oni forviŝas kune kun stratnomoj
1940: En Suvalkio fondiĝis konspira organizaĵo Odrodzenie Narodowe (Nacia Renaskiĝo)
Batalo de Anglio: Luftwaffe aeratakis Londonon kun uzo de brulbomboj, kio kaŭzis la plej grandan incendion de la urbo depost 1666 kun 3 000 viktimoj
1941: Krimeo: post rekonkero de la havenurbo Teodozio sovetiaj soldatoj murdis ĉirkaŭ 160 pacientojn de la kampa hospitalo de Wehrmacht; en Berlin okazis konferenco de kelkaj kuracistoj kaj SS-anoj pri komenco de medicinaj eksperimentoj en koncentrejo Buchenwald, kiuj koncernis ankaŭ polojn; en Nov-Jorko pollingva revuo "Nova Mondo" informis, ke dum pacperiodo la usona mararmeo nombris 32 000 maristojn, en kiu averaĝe troviĝis pli ol 2000 poldevenaj. Nun la nombro estas multe pli granda
1942: Ribelo de Zamość: en vilaĝo Białowola apud Zamość germanoj murdis, revenĝe pro helpo al partizanoj, 51 personojn (en tio 22 virinojn kaj 12 infanojn inter 8 monatoj ĝis 10 jaroj) - pli poste pro daŭra kaŝigo de partizanoj murdis 14 personojn
1943: Germana armeo kaj polico pafekzekutis dum du tagoj apud Kraśnik 72 personojn kaj en Sosnowica ĝendarmoj pafmortigis 6 polojn
1944: Germana ĝendarmaro pafmortigis en Radomsko 17 polojn pro konspira agado; apud Rogoźno okazis bataleto inter germana polico kaj sovetaj paraŝutistoj; dum planata ruinigo kaj bruligo de Varsovio post falo de la ribelo de Varsovio germanoj findetruis klasikisman Saksan Palacon
- Soldatoj de ukraina fronto komencis sieĝon de Budapeŝto, daŭrantan unu monaton kaj duono
1945: Nederlanda Nov-Gvineo fondiĝis
1955: 13-jara Barbra Streisand surbendigis sian unuan kanton You’ll Never Know
1959: Metroo de Lisbono malfermiĝis
1959: Usona fizikisto Richard Feynman lekciis pri "Estas multe da ĉambroj ĉe la fundo", antaŭvidante la kampon de nanoteknologio
1962: Pollando: eldono de unua volumo de la 12-voluma Granda Universala Enciklopedio (suplemento aperis en 1970)
1964: Giuseppe Saragat iĝis prezidento de Italio
1976: Tatarstano: en Nabereĵnije Ĉelni oni komencis produkti kamionojn KamAZ
1980: En Ustrzyki Dolne agrikulturistoj komencis okupadan strikon en konstruaĵo de la Oficejo de Urbo kaj Komunumo postulante registron de "Vilaĝa Solidareco"
1987: Pollando aliĝis al Internacia Financa Korporacio
1989: Vaclav Havel iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
1989: Senkomunismigo: Pola Sejmo ŝanĝis konstitucion revenante al historia nomo de Pollando - Pola Respubliko, kun forigo de la ĝisnuna Pola Popola Respubliko, kaj enkondukante antaŭan blazonon de Pollando kun krono, oni forigis ankaŭ la tekstojn pri gvida rolo de Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj amikeco al Sovetunio
1991: Islom Karimov iĝis prezidento de Uzbekio
1992: Itamar Franco iĝis prezidento de Brazilo
1993: Interkonsento pri Biologia Diverseco ekvalidis
1996: Daŭranta 36 jarojn sanga interna milito en Gvatemalo finiĝis per pactraktato
1997: Honkongo: por preventi birdan gripon, kaŭzitan de viruso H5N1, oni komencis mortigi 1,3 milionon da kokidoj
2003: La lasta parolantino de la akala lingvo mortis sur Kola duoninsulo
2005: Antaŭ pola Sejmo Janusz Kurtyka ĵuris kiel prezidanto de Instituto pri Nacia Memoro
2006: Loĝantaro de Niĝerio atingis 140 milionojn
2013: 18 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 50 vundiĝis rezulte de bomba atenco fare de sinmortiginto en stacidomo en la rusa urbo Volgogrado
2016: Pola registaro akiris grandiozan Kolekton de Princoj Czartoryski por la Ŝtata trezoro - inter 86 mil da eksponaĵoj troviĝas pentraĵoj: Damo kun ermeno de Leonardo da Vinci kaj pejzaĝo de Rembrandt aludanta al la Parabolo de la bona samariano kaj inter 250 mil libroj estas manuskripto de Jan Długosz aŭ originalo de la Pola-Litova Unio, kio estas la plej grava aĉeto de artaĵoj en postmilita historio de Pollando
2016: Usono forigis 35 rusajn diplomatojn kadre de sankcioj pro enmiksiĝo de Rusio en usonaj prezidentaj voĉdonoj
Naskiĝoj |
1709: Elizabeto, carino de Rusio konstruinta Vintran Palacon kaj malpermesinta torturojn (m. 1762)
1721: Madamo de Pompadour, amantino de la franca reĝo Ludoviko la 15-a (m. 1764)
1748: József Keresztesi, hungara pastro, eklezia komponisto, taglibristo (m. 1812)
1768: Konrad Kleinschmidt, germana misiisto de la Unuiĝo de fratoj kaj lingvisto (m. 1832)
1775: Karl Rossi, rusa arkitekto italdevena, reprezentanto de klasikismo (m. 1849)
1786: Pauline Gotter, dua edzino de Friedrich Schelling (m. 1854)
1788: Christian Jürgensen Thomsen, dana antikvaĵisto, kreinto de fundamento por prahistoria arkeologio kaj ties kategoriigo laŭ tri-epoka sistemo: ŝtonepoko, bronzepoko kaj ferepoko (m. 2013)
1800: Charles Goodyear, usona kemiisto, eltrovinto de vulkanizado (m. 1860)
1808: Andrew Johnson, prezidento de Usono, memlernanto, liginta diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio (m. 1875)
1809: William Ewart Gladstone, plurfoja ĉefministro de Britio (m. 1898)
1809: Albert Pike, usona advokato, brigada generalo, framasono (m. 1891)
1816: Carl Ludwig, germana kuracisto kaj fiziologo esploranta urinadon kaj anestezon, membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, ricevinto de la Medalo Copley (m. 1895)
1828: Júlia Szendrey hungara poetino, edzino de poeto Sándor Petőfi (m. 1868)
1843: Carmen Sylva, unua reĝino de Rumanio, verkistino kaj artistino, esperantigata de pluraj esperantistoj kaj priskribita de Adam Zakrzewski (m. 1916)
1859: Venustiano Carranza, prezidento de Meksiko, unu el gvidantoj de la Meksika revolucio (m. 1920)
1863: Francisco Gavidia, salvadora verkisto, kreinto de Salvadoro (planlingvo) (m. 1955)
1866: Dezső Kovács, hungara kritikisto, redaktoro (m. 1935)
1875; Géza Szilágyi, hungara ĵurnalisto kaj poeto, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1958)
1886: Roman Ungern von Sternberg, rusa generalo devenanta de germanaj baltoj, kontraŭkomunisto, komandanto de Azia Ĉevala Divizio en Fora Oriento, heroo de la unua mondmilito, ekzekutita (m. 1921)
1896: Oswald Kabasta, aŭstra dirigento, konata kiel interpretisto de Anton Bruckner (m. 1946)
1896: David Alfaro Siqueiros, meksika militisto kaj pentristo (m. 1974)
1910: Ronald H. Coase, usona Nobelpremiita ekonomikisto britdevena (m. 2013)
1910: Zoltán Szepsy, rumania hungara apotekisto, lokhistoriisto (m. 1989)
1924: Jerzy Kłoczowski, pola historiisto pri antaŭdispartiga Pollando, kristanismo kaj ties ordenoj en Pollando kaj Mez-Orienta Eŭropo, politikisto, senatano, direktoro de Instituto de Mez-Orienta Eŭropo en Lublin (m. 2017)
1924: Tibor Jurcsák, rumania hungara biologo, muzeologo, scienca esploristo
1935: Siegfried Krüger, germana inĝeniero pri elektrotekniko, Esperanto-instruisto, membro de GEFA, IFEF, GEA, UEA kaj KELI
1938: Jon Voight, usona aktoro, patro de Angelina Jolie
1940: Katalin Olosz, rumania hungara folkloristino kaj literaturhistoriistino, edzino de Antal Kicsi
1951: István Damó, hungara grafikisto de Libroeldonejo Kriterion
1953: Stanley Williams, usona bandofondinto, murdisto kaj infanlibra verkisto (m. 2005)
1954: Péter Szegő, rumania hungara komponisto, dirigento
1953: Matthias Platzeck, germana politikisto, ĉefministro de Brandenburgio
1957: Bruce Beutler, usona Nobelpremiita imunologo kaj genetikisto
1959: László Kövér, hungara politikisto, prezidanto de Fidesz, parlamentestro
1968: Miklós Ughy, rumania hungara/hungara pentristo, grafikisto
1971: Csilla Sándor, hungara ĉefredaktorino de "Mirakla Krajono"
Mortoj |
1170: Thomas Becket, ĉefepiskopo de Canterbury, murdita (n. 1118)
1535: Matsudaira Kiyoyasu, klanestro de la Matsudaira-klano (n. 1511)
1563: Sébastien Châtillon, franca protestanta teologo kaj filologo (n. 1515)
1606: István Bocskai, landestro de Hungario kaj Transilvanio (n. 1557)
1689: Thomas Sydenham, angla kuracisto, kiu priskribis infektajn malsanojn kiel variolo, diferencigis skarlatinon de morbilo, uzis kinkonon por kuraci malarion, konsiderata angla Hipokrato (n. 1624)
1731: Brook Taylor, angla matematikisto okupiĝinta pri perspektivo kaj doninta novan metodon kalkuli logaritmojn (n. 1685)
1785: Johann Heinrich Rolle, germana komponisto, violonisto kaj orgenisto (n. 1716)
1825: Jacques-Louis David, franca pentristo de novklasikismo dum la Malnova Reĝimo (n. 1748)
1834: Alexander Chalmers, skota verkisto, eldonisto kaj kuracisto (n. 1759)
1883: Francesco De Sanctis itala literatura kritikisto kaj historiisto, profesoro pri estetiko kaj la itala literaturo (n. 1817)
1884: Vincent Dunin-Marcinkieviĉ, belorusa verkisto, verkanta ankaŭ pollingve, fondinto de la nacia dramo kaj teatro (n. 1808)
1894: Christina Rossetti, angla poetino italdevena, verkinta por revuo de la asocio La Antaŭ-Rafaelida Frataro (n. 1830)
1911: Edmund Biernacki, pola neŭrologo, hematologo kaj patologo, kies metodo pri eritrocito-sedimentado en nekoaguliĝanta sango servas al diagnozo de malsanoj, reprezentanto de la pola skolo de medicin-filozofio (n. 1866)
1916: Grigorij Rasputin, rusa monaĥo kaj mistikulo, favorato de cara familio, murdita (n. 1869)
1924: Carl Spitteler, svisa Nobelpremiita verkisto liganta pesimismon kun heroismo (n. 1845)
1925: Félix Vallotton, svisa-franca pentristo, skulptisto, lignogravuristo, artkritikisto kaj roman-verkisto (n. 1865)
1925: Georg Riesen, germana migradisto kaj naturprotektisto (n. 1866)
1926: Rainer Maria Rilke, aŭstra poeto, reprezentanto de simbola liriko (n. 1875)
1929: Wilhelm Maybach, germana inĝeniero kaj entreprenisto kunlaboranta kun Gottlieb Daimler kaj Ferdinand von Zeppelin (n. 1846)
1935: Lajos Szádeczky-Kardoss, hungara historiisto, profesoro, frato de Gyula Szádeczky-Kardoss (n. 1859)
1941: Tullio Levi-Civita, itala matematikisto, esploristo de tensoroj, diferenciala ekvacio, aplika matematiko kaj fluida dinamiko, disĉiplo de Gregorio Ricci-Curbastro (n. 1873)
1959: Zsigmond Ferenczi, rumania hungara advokato, politikisto (n. 1889)
1963: Aleksander Ładoś, pola diplomato, konsula oficisto en Berno, ĉeforganizanto de sekreta operaco "Pasportaj aferoj", helpanta savi de holokaŭsto ĉ. 400 eminentajn judojn, distingita de la registaroj de Pollando, Rumanio, Jugoslavio kaj Latvio (n. 1891)
1967: Paul Whiteman, usona direktisto de ĵazorkestro (n. 1890)
1972: József Willer, rumania hungara politikisto, redaktoro, muzikisto (n. 1884)
1978: Zoltán Bálint, rumania hungara psikologo, kunfondinto de Rondo Galilei (n. 1898)
1978: Zoltán Franyó, hungara poeto, tradukisto, redaktoro (n. 1887)
1980: Nadeĵda Mandelŝtam, rusia verkistino, edzino de poeto Osip Mandelŝtam (n. 1899)
1981: Miroslav Krleža, kroata verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj enciklopediisto, esperantigata de Zlatko Tišljar (n. 1893)
1986: Harold Macmillan, brita nobelo, ĉefministro de Britio (n. 1894)
1986: Andrej Tarkovskij, rusa filma-teatra reĝisoro, scenariisto kaj aktoro, premiata en Festivalo de Cannes, Festivalo de Venecio kaj de BAFTA (n. 1932)
1993: Frunzik Mkrtĉan, sovetia komedia aktoro armendevena, rolinta en esperantigita filmo La Kaŭkaza kaptitino, aŭ la novaj aventuroj de Ŝurik de reĝisoro Leonid Gajdaj (n. 1930)
1993: Axel Corti, aŭstra reĝisoro kaj ĵurnalisto (n. 1933)
1996: Oszvald Szemerényi, hungara lingvisto kaj hindeŭropisto (n. 1913)
2008: Freddie Hubbard, usona ĵaz-trumpetisto (n. 1938)
2012: Andrzej Wilkosz, pola metalurgo kaj briĝisto, aŭtoro de briĝa konvencio, monda ĉefmajstro (n. 1935)
2013: Wojciech Kilar, pola pianisto, komponisto de klasika muziko kaj kreinto de filma muziko (n. 1932)
2015: Kim Yang-gon, nordkorea politikisto, membro de reganta Korea Laborista Partio, ĉefo de rilatoj kun Sud-Koreio (n. 1942)
2016: Jerzy Pomianowski, pola verkisto juddevena, spertulo pri Orienta Eŭropo, kunlaboranto de la pariza revuo "Kultura", tradukisto de La Gulaga Arkipelago (n. 1921)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Kalendaro - liturgiaj rememoroj:
- Sankta Davido, israela reĝo kaj profeto
Sankta Tomaso Becket, angla episkopo kaj martiro
- Sankta Davido, israela reĝo kaj profeto
Tagoj de semajno |
La 29-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.