Kvadrata matrico




En lineara algebro, kvadrata matrico estas matrico kies ambaŭ dimensioj estas la samaj, do m-per-n matrico kun m=n.


Kvadrataj matricoj havas iujn propraĵojn, kiun ne havas ne kvadrataj matricoj:




  • Produto de n-per-n matrico A kaj n dimensia vektoro x, Ax, havas la saman dimension n kiel vektoro x. Do, ĉi tia multipliko difinas linearan transformon el vektora spaco en la saman vektoran spacon.

  • Ekzistas matrica produto de iu ajn kvanto de n-per-n matricoj en iu ajn ordo. Kvankam la produto povas dependi de la ordo de la multiplikataj matricoj.


  • Transponita kaj konjugita transponita de kvadrata matrico estas kvadrataj matricoj de la sama amplekso.


Por kvadrataj matricoj estas difinitaj iun nocioj, kiuj ne estas difinitaj por ne kvadrataj matricoj:



  • Determinanto

  • Spuro

  • Ajgeno kaj ajgenvektoro

  • Ĉefdiagonalo

  • Inverso


Kvadrataj matricoj estadas de iuj pli specifaj specoj:



  • Identa matrico

  • Diagonala matrico

  • Kontraŭdiagonala matrico

  • Dudiagonala matrico

  • Tridiagonala matrico

  • Rubanda matrico

  • Diagonale domina matrico

  • Diagonaligebla matrico

  • Simetria matrico

  • Kontraŭsimetria matrico


  • Normala matrico.

  • Supra triangula matrico


  • Suba triangula matrico.




Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár