Kvívík






La vilaĝo en ĉ. 1900




Nun


Kvívík (dane Kvivig) estas vilaĝo sur insulo Streymoy de Ferooj. Administre ĝi apartenas al Komunumo Kvívík. La vilaĝo havis 397 loĝantojn la 1-an de januaro 2007.


Al Komunumo Kvívík (Kvívíkar kommuna) apartenas ankaŭ la vilaĝoj Leynar, Skælingur, Stykkið kaj Válur/Nesið. La tuta komunumo (distrikto) havis en fino de 2002 precize 580 loĝantojn.



Geografio |


Ĝi situas sur okcidenta parto de la insulo, sur du bordoj de mallarĝa golfo. Ĝin dividas la rojo Stórá. Ĝi situas sude de Vestmanna kaj survoje al Tórshavn.



Historio |


la vilaĝo estis jam loĝata en la vikinga epoko, antaŭ 1200, kion pruvas elfosaĵoj el 1942. Tiam oni malkovris restaĵojn de vikingepokaj loĝejoj, multajn ĉiutagaĵojn, ekz ludilojn figuranta ĉevalon, ŝtonajn ujojn, perlojn, ŝuon, laborilojn. Tiuj nun videblas en la Nacia Muzeo de Ferooj.







Popular posts from this blog

How to combine similar characters in a list?

What is the lore based reason that the Spectator has the Create Food and Water trait, instead of simply not...

Need help understanding harmonic series and intervals