William Sol Benson






































William Sol Benson

William Benson.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

24-an de aŭgusto 1877 (1877-08-24)
en Kievo, Flag of the Russian Empire (black-yellow-white).svg Rusia Imperio

Morto

20-an de oktobro 1945 (1945-10-20) (68-jara)
en Irvington, Kantono Essex, Flag of the United States (1912-1959).svg Usono

Kaŭzo de morto

korinfarkto

Tombo
Kenilworth

Profesio

esperantisto, osteopato

Lingvoj

Esperanto, jida lingvo, rusa lingvo, angla lingvo

Verkaro

Universala Esperanto-Metodo







v  d  r


Information icon.svg





Portreto de Benson el lia Universala Esperanto-Metodo (1932)


William Sol BENSON (naskita en 24-an de aŭgusto 1877 en Kievo, en tiama Rusio; mortis la 20-an de oktobro 1945 en la Kantono Essex, Nov-Ĵerzejo, Usono) estis usona esperantisto.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Verkoj


    • 2.1 Listo de verkoj




  • 3 Referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Biografio |


Benson interesiĝis pri lingvoj kiel infano en Rusio. De tie li migris al Usono kiel 12-jarulo en 1889.


Li poste edukiĝis al osteopato kaj komencis labori tiufake en 1918[1] kaj iam poste laboris kiel kuracisto en Newark, Nov-Ĵerzejo.


Benson estis membro de Amerika Esperanto-Akademio en la 1940-aj jaroj.



Verkoj |


Doktoro Benson estis aŭtoro de originala bildmetodo por la instruado de Esperanto kaj posedanto de Benson School of Esperanto. Li verkis 10 kajerojn de Universala Esperantistigilo, 1925-1927 kaj la grandiozan Bensona Universala Esperanto-Metodo, 1932, eldonitan en tiu eldonejo.



Listo de verkoj |




  • Benson School of Esperanto (22 p.)

  • Dr. Benson's personal mail course practical Esperanto


  • Universala Esperantistigilo (1925)


  • Universala Esperanto-metodo (1932) (nun ekskopirajta kaj havebla rete kaj skanite kaj en teksta TTT-versio)


  • Practical Esperanto by Dr. Benson (1925-1932)


  • Universala propagandilo: specimena leciono (1928, 22 p., ilustr.)



Referencoj |





  1. http://www.findagrave.com/cgi-bin/fg.cgi?page=gr&GRid=82420785




Eksteraj ligiloj |



  • Bensona Universala Esperanto-Metodo (1932) - ligiloj al retaj versioj de ĝi ĉe la koncerna Vikipediartikolo La kurso de doktoro Benson kvankam malnova estas laŭdire tre bona.







Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo