Waltalingen










































Waltalingen



Blazono de Waltalingen





La vilaĝo vidita de la preĝejo


Kantono
Zuriko
Distrikto
Andelfingen

Koordinatoj 

47°7′25″N 8°46′48″O  /  47.12361°N, 8.78°O / 47.12361; 8.78 (Waltalingen)Koordinatoj: 47°7′25″N 8°46′48″O  /  47.12361°N, 8.78°O / 47.12361; 8.78 (Waltalingen)
Nombro de enloĝantoj
688
Areo
7,25 km²
Alteco
429 m super marnivelo
Poŝtkodo
8468
Komunumkodo
0044




Mapo de Waltalingen









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Vidindaĵoj


  • 6 Historio


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj


  • 9 Bildoj





Pri la komunumo |


Waltalingen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 688 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.



Geografio |


Waltalingen situas en la nordokcidenta parto de la Zurika Vinlando kaj formas kun la komunumoj Oberstammheim kaj Unterstammheim la Stammvalon. Ĝi limas norde kaj sude al la Kantono Turgovio, okcidente al Truttikon kaj Ossingen kaj oriente al la du Stammheimoj. Supre de Waltalingen troviĝas la Kastelo Schwandegg.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Waltalingen limas en nordo al Basadingen-Schlattingen (SH), en nordoriento al Unterstammheim, en sudoriento al Oberstammheim, en sudo al Neunforn, en sudokcidento al Ossingen, kaj en nordokcidento al Truttikon.



Trafiko |


La komunumo estas per poŝtaŭtobuslinio konektita al reto de la Zurika Trafik-Unio kaj havas ankaŭ facilan aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4 de Vinterturo al Ŝafhaŭzo.



Vidindaĵoj |



  • Alte super la vilaĝo tronas la Kastelo Schwandegg.

  • En la preĝejeto videblas parte bone konservitaj freskoj el la mezepoko.



Historio |


En la komunumparto Guntalingen oni trovis restaĵojn de setlejo el la frua bronzepoko. En la jaro 831 la Monaĥejo Sankt-Galo akiris bienojn en Waltalingen, kiu tiam nomiĝis Vualtiningum. La tribunalrajto apartenis al la habsburganoj. En la jaro 1377 la dukoj Albrecht kaj Leopold de Aŭstrio pandigis siajn rajtojn en Waltalingen kaj Guntalingen al Hugo de Hohenlandenberg. Kun la regnejo Andelfingen ankaŭ Waltalingen kaj Guntalingen 1434 fariĝis posedaĵo de la urbo Zuriko kaj apartenis ĝis 1798 al la supera subdistrikto de la kamparvoktdistrikto Andelfingen. Dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la komunumo apartenis al la distrikto Benken kaj poste ĝis 1814 al la distrikto Vinterturo. Ek de 1831 la komunumo apartenas al la Distrikto Andelfingen.


En la kapelo Sankta Antonio de Waltalingen, oni pentris du freskojn. Ili datiĝis de la epoko 1410-1485. Fresko bildigas sanktan Antonion kun gangrenajn ergotismulojn. Fresko bildigas sanktan Antonion kun konvulsiajn ergotismulojn.[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Hans Guggisberg, Mutterkorn von Gift zun Heilstoff, 1954



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Waltalingen

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Waltalingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |













Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo