Eduardo Larrouy
Eduardo LARROUY estas hispana esperantisto.
Li naskiĝis la 9-an de marto 1913, en Haro (Rioĥo), ene de familio, kiu devenis el franca Eŭskio. Tre juna li jam interesiĝis pri Esperanto, tiel ke en la jaro 1932 (19-jara) aliĝis al kurso gvidata de la elstara esperantisto de Bilbao Alberto Díaz Chapartegui (patro de Amador Díaz, kiu poste estis prezidanto de Brita Esperanto-Asocio).
La sekvontan lernojaron, li estis jam intruisto kaj en la jaro 1935 eniris la estraron kiel voĉdonanto. En 1936 komenciĝis la hispana intercivitana milito, kie Eduardo partoprenis en la respublikana flanko. Li estis kaptita en Santandero kaj enkarcerigita en la sportejo de “El Sardinero”; tie li havis la okazon instrui Esperanton al aliaj malliberuloj, konkrete, al 8 el ili. Post Santander, li estis enkarcerigita en la universitato de Deŭsto (Bilbao) kaj kiam okazis la ribelo en la fortikaĵo “San Cristóbal” (apude de Pamplona) oni veturigis lin al koncentrejo de Miranda de Ebro (Burgoso), speciale rezervita por la membroj de la “internaciaj brigadoj”, kaj poste al aliaj malliberejoj.
Li sukcesis survivi tiujn ege malfacilajn jarojn ĝis kiam alvenas nova epoko, en lia vivo kaj en la vivo de la E-Grupo de Bilbao. Iom post iom la esperanta movado renaskiĝas en Bilbao; je la komenco, ĉar ne estis leĝa, kelkaj esperantistoj kuniĝas kaj parolas, dum promenas, ĉirkaŭ la “Nova Placo” de Bilbao; en 1957 la E-Grupo povas denove, laŭleĝe malfermi siajn pordojn; tiel ke Eduardo laboras en Madrido kaj revenas al Bilbao nur kelkajn semajnfinojn, li ne povas ĉiutage partopreni la grupan vivon, sed li ne perdas la kontakton kun la esperantistoj de Bilbao.
Post lia emeretiĝo, eblas al li dediĉi pli da tempo al la Grupo; en la jaro 1979 li fariĝas Prezidanto; tamen, jam de antaŭe li apartenis al diversaj estraroj kaj ankaŭ poste; ankaŭ ege aktive (li estis la ĉefa motoro, kune kun Pedro Benedicto) partoprenas en la organizado de la 75-a datreveno de la fondiĝo de la Grupo (1981), kio okazigas kongreseton en Bilbao, kun partopreno de esperantistoj el la tuta Hispanio. Same, lia laboro estis tre grava por la sukceso de la hispana kongreso de la jaro 1989 kaj de la eŭropa (2004), precipe pro liaj demarŝoj ĉe la aŭtoritatuloj.
Dum la lastaj jaroj li partoprenis preskaŭ ĉiujn kongresojn universalajn kaj hispanajn. Li estas nun la plej aĝa HEF-ano kaj la plej aĝa partoprenanto en UK. En marto 2013, la Esperanto-grupo de Bilbao organizis omaĝon al li, okaze de lia 100-jariĝo.
Referencoj |
- Ĉefaj informoj ĉerpitaj el artikolo de "Nia Ponto", organo de la Esperanto-Grupo de Bilbao, okaze de la 100-jariĝo de Larrouy
- Eduardo Larruy, "Personaj memoroj." En: Javier Alcalde kaj José Salguero (red.), Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito, Parizo, SAT-EFK, 2018. ISBN 978-2-918053-18-7.
Eksteraj ligiloj |
PDF-dosiero.
Eduardo Larrouy fariĝas 100-jara, retejo de HEF.