Olaszliszka
Olaszliszka [olasliska] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sárospatak. Olasz signifas: italo.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Mortbato
5 Vidindaĵoj
6 Komunumoj pri olasz (=italo) en Hungara reĝlando
Bazaj informoj |
Areo: 40 km²- Alto super marnivelo: 109 m
Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2418/21.4322
Loĝantaro: 1800
Poŝtkodo: 3933
Telefonprefikso: 47
Situo |
Olaszliszka situas parte sur ebenaĵo, parte sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de Bodrog, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Sátoraljaújhely. Sárospatak troviĝas 17, Tokaj kaj Szerencs po 18, Abaújszántó 23, Miskolc 57 km-ojn.
Historio |
La unua mencio devenis el 1239 en formo "LYSKA". Béla la 4-a venigis tien italojn por prosperigi la vinkulturon. En 1466 Matiaso la 1-a nomumis la komunumon kampurbo kun rajto de bazarado jare po 3, baldaŭe la urbeto akiris sendoganecon en 1530. Post 8 jaroj la urbeto apartenis al la Habsburga Imperio ĝis 1606, poste al Transilvanio, dume en 1567 la turkoj detruis la urbeton. En 1831 kaj en 1871 ĥoleroj okazis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, poŝto, klubo de maljunuloj.
Mortbato |
En 2006 instruisto aŭte trairis la vilaĝon, dume abrupte knabino aperis antaŭ la aŭto. Li tuj bremsis kaj elaŭtiĝis konstante tion, ke nur tuŝo okazis, la knabino restis sana. Tamen tuj amaso da ciganoj grupiĝis (ja la knabino estis ciganino) kaj senindulge ili mortbatis la instruiston. Tiu ago metis en fokuson Olaszliszka.
Vidindaĵoj |
- romkatolika, parte gotika Kirko Ĉieliro de Maria (Olaszliszka) de 1320, la nekutima turo pretiĝis en 1632 ankaŭ por sentinela turo, en la 18-a jarcento la preĝejo barokiĝis
- grekokatolika preĝejo
- Kalvinana kirko (Olaszliszka)
abatejo, ekde la la 17-a jarcento impostoprena domo, post jarcento gastejo kaj haltejo de poŝtoservo (diliĝenco)- sinagogo
ŝtonoponto
Komunumoj pri olasz (=italo) en Hungara reĝlando |
Bodrogolaszi | Érolaszi | Kisolaszi | Lapincsolaszi | Nagyolaszi | Olasz |
Olaszfa | Olaszfalu | Olaszliszka | Olasztelek | Szepesolaszi |